Saltu al enhavo

Centralizismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Centralizismo[1] aŭ pli koncize centralismo estas organiza formo de ŝtatoorganizaĵo, laŭ kiu la decidoj estas alprenitaj en ununura centro.

Laŭ la difino en la konstitucia juro, la decidoj estas alprenitaj en la ĉefurbo de ŝtato organizita laŭ "subteritorioj", kiuj dependas finance kaj decidpove de la landa nivelo. Tiuj ĉi "subteritorioj" estas nur simplaj relajsoj, kiuj aplikas loke la decidojn de la centro kaj informas la centron pri la lokaj aferoj.

Centralismaj ŝtatoj

[redakti | redakti fonton]

Nuntempe en Eŭropa Unio estas organizitaj centralize Grekio, Luksemburgo kaj Portugalio. Tion povas klarigi la fakto, ke tiuj landoj estiĝis el ununura historia kultura identeco.

Ankaŭ Francio estas centralisma ŝtato, kvankam ĝi estiĝis el pluraj historiaj identecoj ĝis nun malmulte agnoskitaj.

Alikole en la mondo oni povas nomi Japanion.

Malcentralismaj ŝtatoj

[redakti | redakti fonton]

Male de la centralismaj ŝtatoj, pluraj ŝtatoj en Eŭropa Unio elektis alian formon, ekz. Germanio, Britio kaj Hispanio. Ili dividiĝas en landojn (Länder) en Germanio, en naciojn (nations) en Britio kaj aŭtonomajn komunumojn en Hispanio, en kantonojn en Svisio.

Organizaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Centralizismo povas esti ankaŭ la organiza formo de politika aŭ sindikata organizaĵo. La esprimon "demokratia centralizismo" uzis lenin-komunismaj partioj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "centralizismo" laŭ la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto de 2020, ankaŭ jam en la eldono de 1970 (PIV 1970, p. 139, dekstra kolumno)