Manifesto de la Komunista Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komunista Manifesto)
Saltu al: navigado, serĉo
Kovrilo de la unua eldono de la Manifesto de la Komunista Partio

La Manifesto de la Komunista Partio (germanlingve: Manifest der Kommunistischen Partei), ofte nomata Komunista Manifesto, estis publikita la 21-an de februaro 1848 kaj estas unu el la plej influantaj politikaj traktaĵoj. Ĝin verkis Karlo Markso (germane: Karl Marx) kaj Frederiko Engelso (germane: Friedrich Engels), komisiitaj de la Komunista Ligo, kies celoj estas esprimitaj en la teksto. Ĝi insistas pri historio de klasbataloj kaj proponas agovojon al proletara revolucio celanta forigi la burĝaron el la regado de la ŝtato por poste veni al senklasa socio.

Aŭtoreco[redakti | redakti fonton]

Kvankam aperas la nomoj de Engelso kaj Markso ĉe la titolo, Engelso skribis en la antaŭparolo al la germanlingva eldono de 1883, ke la Manifesto estas "esence verko de Markso" kaj ke "la baza penso apartas nure kaj ekskluzive al Markso". En 2013 manuskripto de la Manifesto de la Komunista Partio kun La Kapitalo estas elektita kadre de Memoro de la Mondo.[1]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]


Ĉiuj kvar supre menciitaj tradukoj, kun parta traduko farita de V. Veder kaj kun la germana originalo, aperis en 2017 ĉe MAS:

  • Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Manifesto de la Komunista Partio en la tradukoj de Arturo Baker (1908), Emil Pfeffer (1923), (T. Veder [1933]), Detlev Blanke (1990), Vilhelmo Lutermano (2015) kaj la germana originalo, komp. Vilhelmo Lutermano, Embres-et-Castelmaure: Monda Asembleo Socia (MAS), 2017, 386 p., ISBN 978-2-36960-085-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La Manifesto kaj muziko[redakti | redakti fonton]

En 1932 Erwin Schulhoff (1894-1942) muzikigis la tekston de Markso kaj Engelso kiel kantaton laŭ iom modifita teksta aranĝo de R. Fuchs sub titolo Das kommunistische Manifest.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Schrifen von Karx Marx: "Manifesto der Kommunistischen Partei" (1848) und "Das Kapital", erster Band (1867)