Theodor Weder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

EdE-W Theodor WEDER (veder), usona civitano, laboristo en kemia industrio. Nask. 24 febr. 1900 en Gross-Sehönau, Germanujo. Eklernis E-n en publika lernejo. Dummilite kiel soldato en hospitalo renkontis E-istojn inter anglaj militkaptitoj. Tio ligis lin pli forte al E. De 1923 propagandas en New York. Eldonis 1930 „Ĉirkaŭ la globo“, 1931, „Sennaciista Bulteno“. Faris en 1931 vojaĝon tra diversaj landoj kaj parolis por lab. grupoj. Ekde sept. 1932 eldonas „The Workers' E-Letter“, por prop. inter laboristoj.