Senŝtata socio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Senŝtata socio estas socio kiu ne estas regita fare de ŝtato kaj pro tio ankaŭ ne de registaro. En senŝtataj socioj, ekzistas malmulte da koncentriĝo de aŭtoritato; la plej multaj pozicioj de aŭtoritato kiuj ekzistas estas tre limigitaj en povo kaj estas ĝenerale ne permanente tenitaj pozicioj; kaj sociaj korpoj kiuj solvas disputojn tra antaŭdifinitaj reguloj tendencas esti malgrandaj.[1] Senŝtataj socioj estas tre variaj en ekonomia organizo, kaj kulturaj praktikoj.[2]

Kvankam senŝtataj socioj estis la normo en homa prahistorio, malmultaj senŝtataj socioj hodiaŭ ekzistas; preskaŭ la tuta tutmonda loĝantaro loĝas ene de la jurisdikcio de suverenaj ŝtatoj. En kelkaj regionoj laŭnome ŝtatinstancoj povas esti tre malfortaj kaj havi malgrandan aŭ neniun faktan potencon. Laŭlonge de la historio la plej multaj senŝtataj popoloj estis integritaj en la ŝtat-bazitaj socioj ĉirkaŭ ili.[3]

Kelkaj politikaj filozofioj, precipe anarkiismo, rigardas la ŝtaton kiel nebonvenan institucion kaj konsideras senŝtatajn sociojn kiel idealo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Fry, Douglas P.. (2007) Beyond War: The Human Potential for Peace. Oxford University Press.
  • Graeber, David. (2004) Fragments of an Anarchist Anthropology. Prickly Paradigm Press.
  • Ingold, Tim. (1999) “On the Social Relations of the Hunter-Gatherer Band”, The Cambridge Encyclopedia of Hunters and Gatherers. Cambridge University Press, p. 399–408. ISBN 978-0-521-57109-8.
  • Scott, James C.. (2009) The Art of Not Being Governed: An Anarchist History of Upland Southeast Asia. Yale University Press. ISBN 978-0-300-15228-9.