Baraĵlago García de Sola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

39°8′39″N 5°11′04″O  /  39.14417°N, 5.18444°O / 39.14417; 5.18444 (Baraĵlago García de Sola)

La akvobaraĵo.
Natura medio ĉe kiu situantas la Baraĵlago.

La Baraĵlago García de Sola estas baraĵlago situanta en Hispanio sur la rivero Gvadiano. La akvobaraĵo estis konstruita en la jaro 1962 ene de la agado de la nomita Plan Badajoz, laŭ kiu oni konstruis kelkajn akvobaraĵojn en la zono cele la akiron de avo por la irigacio antaŭvidita por la provinco Badajoz. Ĝi disponas de hidroelektra centralo situanta ĉe la akvobaraĵo. Populare ĝi estas nomata Puerto Peña (Montopasejo inter rokoj) ĉar estas akvobaraĵoj inter du enormaj rokomontoj, el kiuj la orienta estas nestejo por grava kolonio de gipoj kaj aliaj birdoj.

Ĝi estas grava geografia kaj ekonomia elemento de La Siberia. La akvobaraĵo situantas tute apud la ŝoseo N-430 kiu iras el Badajoz al Valencio. Okcidente de la lago estas la provinca ŝoseo BAV-7113 kaj oriente la BAV-7114. Okcidente de la lago ĉefaj setlejoj estas Valdecaballeros kaj Castilblanco, oriente Peloche tute apud la lago kaj Herrera del Duque pli interne. Norde kaj fine de la rezervita akvo estas la Akvobaraĵo de Cíjara ankaŭ sur la rivero Gvadiano. Okcidente de la lago ĉefaj setlejoj estas Valdecaballeros kaj Castilblanco, oriente Peloche tute apud la lago kaj Herrera del Duque pli interne.

Natura medio[redakti | redakti fonton]

La baraĵlago situantas en loko de granda beleco, inter grandaj rokaj formacioj kaj densa vegetaĵaro formita de mediteranea arbaro, pinaroj kaj eŭkaliptejoj.

Tiu loko havas altan valoron pri birdaro, ĉar observeblas nombraj specioj de birdoj, kiaj la gipo, la monaĥvulturo, la nigra cikonio, la reĝa aglo, la nizaglo, la botaglo, la migra falko, la nizo, la malgranda turfalko...

Menciindas ankaŭ la fiŝaj populacioj de la baraĵlago, pro kio la areo estas alloga por fiŝkaptistoj de la tuta Hispanio. En ties akvoj kunvivas la ezokoj (kelkaj ege granda) kun mikropteroj, ĝibolepomoj, barbioj, karpoj, kaj leporinoj...

Turismo[redakti | redakti fonton]

Pro la beleco de la pejzaĝo, en kiu miksas akvo, rokaj formacioj, kaj makiso kaj arbaroj, oni disvolvigis bonan infrastrukturon turisman kio permesis ke en la zono de la baraĵlago kunvenas nombraj somerferiantoj kaj turistoj. En ties akvoj eblas praktiki pirogismon, motornavigadon, veladon, kaj krome estas zonoj uzeblaj por la bano kaj elŝipiĝo. Estas en la zono ankaŭ kampadejo de unua kategorio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]