Pio la 12-a kaj Holokaŭsto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pio la 12-a kaj holokaŭsto estas artikolo kiu celas informi pri la stato de la esploroj pri la rilatoj de la papado de tiu papo kun la eventoj kiuj determinis la mortigon de la milionoj da judoj dum la dua mondmilito (1939-1945).

La papado de Pio la 12-a koincidis kun iuj historiaj eventoj plej gravaj kaj signifaj de la 20-a jarcento. Levite al la papa seĝo, en marto de 1939, dum la alproksimiĝo de la dua mondmilito, li – pro la singulareco de sia ofico – troviĝis en aparta pozicio en la kadro de la granda tragedio establita per la Holokaŭsto fiplenumita de la Nazia Germanio. Kun la finiĝo de la milito, li estis unu el la protagonistoj – pro religiaj motivoj kaj pro la oprimo kaj elimino de religio kaj religiuloj en la orienta komunistigitaj landoj [1] de la decida – je nivelo monda kaj precipe influinte sur la politiko de la landoj kun ĉeesto de katolikoj - ideologia kontraŭstarigo (simbolata de la Fera Kurteno dum la Malvarma milito. Li transvivis laŭ kvin jaroj la morton de Stalino (1953), kies doktrinoj kaj politikon li tutenergie kontraŭis.

La malfacilecoj kaj decida graveco de la elektoj kunnaturaj al la alestiĝo, dum lia papado, de historia periodo karakterizita per ideologiaj kaj militaj kunfrapiĝoj, eble la plej krueloj laŭ la memoro de la historio, nenion povis ol meti Pion la 12-an centren de de historiografiaj disputoj – kiuj ankoraŭ daŭras post 70 jaroj. Tiuj kritikoj komenciĝis tuj post la finiĝo de la milito kaj kreskiĝis laŭlonge de la tempo kaj laŭ la profitoj kiujn ili povis liveri al la kaŭzo pro kio ili estis svarmigitaj.

Aparte, Papo Pacelli estis objekto de kulpigoj pri lia supozita koluzio kun la reĝimoj nazi-faŝistaj – kaj, laste, pri sistema kunlaborado en la fuĝo de naziaj altranguloj okaze la finiĝo de la dua mondmilito; ankoraŭ pri la subskribo de la konkordato kun la nazia Germanio; kaj plue pri tiu kiun la kritikistoj difinas “la kulpan silenton” dum la Holokaŭsto. Tiu lasta kulpigo eknaskiĝis en la jaroj sesdekaj de la dudeka jarcento kun la ensceniĝo de la teatra verko "La vikario" de Rolf Hochhuth. Antaŭe, male, estis, flanke de judaj aŭtoritatuloj kaj privataj supervivintoj al la ŝohao, laŭdoj kaj dankoj al la Sankta Seĝo kaj al Pio la 12-a pro la defenda kaj sava helpo siariske liveritaj. (Pave the Way Foundation, [1], [2], [3][rompita ligilo]).

Rilatoj kun la nazia Germanio[redakti | redakti fonton]

Unu el la punktoj ege diskutataj de la kulpigoj kontraŭ Pacelli estas certe la rilatoj de la Katolika Eklezio kun la nazia Germanio ĉe unu flanko kaj la judoj aliflanke. Li estis apostola nuncio en Munkeno ekde majo 1917 ĝis la somero de 1925 kaj sekve en Berlino ekde 1925 ĝis 1929. Entute li altrange oficis en Germanio laŭlonge de 12 jaroj akirante rektan scion pri la problemoj de tiu ŝtato. Plue li estis kombininto de la Konkordatoj de la Apostola Seĝo kun la Bavario (1925) kaj kun Prusio (1929). En 1929 papo Pio la 11-a lin honoris per la kardinala digneco kaj per la rango de ŝtatsekretario, persone li ankoraŭ feliĉe perfektigis la Konkordatojn kun Badeno (1932) kaj kun la Tria Regno de Hitler (1933) (Triaregna konkordato).

Spite de tio, lia elektiĝo al la papa seĝo, provokis el la germana flanko malamikajn komentojn kun akuzoj pri malmulta politika sagaco (“La elekto de la kardinalo Pacelli ne estas favore akceptita de la Germanio ĉar li ĉiam proklamis sian kontraŭcon al naziismo”. [2] «Laŭ maniero neniam renkontita la papo forrifuzis la Novan Eŭropan Ordon nacisocialistan. Veras ke li neniam laŭnome menciis (en siaj multaj oficialaj paroladoj) la germanan nacisocialismon, sed en ili legiĝas longa atako al ĉio kion ni subtenas [...] Krome li parolis favorege al la judoj.[3]).

La sekvan tagon de lia elektiĝo al papado, konsilisto Du Moulin, reganto de la departemento de la privatikanaj aferoj ĉe la la ministerio de la Eksterlandaj Aferoj, hastis redakti memorandum en kiu oni difinis Pacelli/n ja jes amiko de la germana popolo sed klarege malamiko de naziismo.

Lerta diplomato kaj ŝtatsekretario, Eugenio Pacelli sukcesis malakrigi malfacilaĵojn inter Pio la 11-a kaj la nacisocialista reĝimo. Estis ĝuste li – laŭ pravigita opinio – kiu konvinkis Pion la 11-an ne prezenti kromajn oficialajn protekstojn, aldone al tiuj jam senditaj, pro la naziaj malobservoj de la konkordato. Fakte, sekrete kune kun eminentaj germanaj episkopoj, estis en prepara stato la fama encikliko Mit brennender Sorge (Kun arda klopodo), encikliko de Pio la 11-a, skribita en 1937, en kiu oni kondamnis la praktikon kaj la doktrinon de naziismo; la kontribuo de la estonta Pio 12-a estis decida. La Mit brennender Sorge (14-a de marto 1937) estis kaŝe presita en Germanio (alvenigi Germanion el la Vatikano la kopiojn jam presitajn povis esti riskege), distribuita al la episkopoj kaj al la paroĥestroj por esti legita el predikejoj de 11.500 katolikaj germanaj preĝejoj la sekvan 21-an, dimanĉon de Palmofesto. La kronikoj raportas ke iuj paroĥestroj, pro timo ke ĝi estu malkovrita antaŭ ol legita, ĝin kaŝis... en la Tabernaklo!

Historiistoj akordas subteni ke Hitlero, surprize trafite, restis tute forlokita, kaj tute ekfuriozis: “La dokumento abrupte plonĝis sur la Reich, kiu en akrega preskampanjo difinis la aferon kiel kriman provon mondoskalan kontraŭ la nacisocialista ŝtato kaj la germana popolo”. [4]

“Por la germana Katolika Eklezio la encikliko havis gravan pliakriĝon de la oprimo fare de nazioj. Ĉu sufiĉus la unika pozitiva rezulto atingita kompensi la negativajn servojn?”[5] Fakte, la reĝimo tuj sendis notprotestan al Vatikano permane de la ambasadoro von Bergen: "Tiu encikliko kiel ankaŭ la notoj de la Ŝtatsekretario, montras ke la Sankta Seĝo ne volas kompreni la pensmanieron de la nacisocialismo kaj ke al ĝi havas neniun respekton”, kie klarige travideblas akuzo kontraŭ la eksa nuncio Pacelli pri obstaklo al la laboro de Führer".

Tiuj rezultoj certe sciigis al la estonta papo kun kiuj homoj li devis rilati kaj kiaj estus la reagoj ĉiukaze.

En la unua parto de la dokumento estas resumitaj la rilatojn inter la Ŝtato kaj la Eklezio en Germanio ekde la reciproka aprobo de la Konkordato, nome de 1933, haltante precipe sur la klara batalo kontraŭ la Eklezio. En la dua parto oni kondamnas la filozofion de nacisocialismo, ĝiajn panteismajn tendencojn, la diigon de la raso, de la popolo, de la ŝtatĉefo, la malamikecon kontraŭ la Malnova Testamento kaj judoj, la rifuzon de la objektiva universala moralo kaj de la natura juro.

Bedaŭrinde la situacio abrupte ruiniĝis kaj la persekuto akriĝis ĝuste pro la encikliko. Rilate la 55 notprotestoj senditaj el Vatikano al Berlino ekde 1933 ĝis 1939 malpli ol 12 ricevis respondon. [6]

Diversaj fontoj konfirmas ke Pacelli en 1937 falis en senfinan pesimismon ĉar li konstatis vanaj ĉiujn provojn bremsi la Trian Regnon en la realigo de ĝiaj planoj. Kaj kreskigas lian doloron ankaŭ la fakto ke eĉ la germanaj episkopoj ne estis konsciaj pri la abismo en kiun Hitlero estis faliganta la mondon.

S. Friedlander rimarkigas, interalie, kiel en diversaj aliaj okazoj Pacelli havis okazon sin montri nemalamika al Germanio, aparte okaze de kolokvoj kun la prezidento de la senato de Gdańsk, nome Greiser, en1938, en kiu estis elmerĝiginta la decidan volon negoci kun la Tria Regno; Du Moulin mem informas ke ĝuste la repaciga aktiveco de kardinalo Pacelli estis la motivo favoranta, ĉe la germanaj kardinaloj dum la Konklavo, la papagon de Pacelli. [7]

Inter la unuaj agoj de Pacelli papo estis, efektive, lia renkonto kun la germana ambasadoro Bergen, la unua eksterlanda reprezentanto ricevita en Vatikano dum lia papado. Laŭ la onia opinio, tio okazis por ke la papo montru sian malstreĉiĝon kaj esprimu la esperon ke revenu la paco inter la du.

Evidentis la rompo kun la politiko de la antaŭa papo: laŭ historiistoj, ekzemple laŭ Friedlander, Papo Pacelli uzis akordiĝemajn tonojn por atingi tiujn celojn - in primis (unualoke) la defendo de la “interesoj” de la Katolika Eklezio en Germanio – kiujn la senkompromiseco de Pio la 11-a ne permesis atingi. Okazis, ĝuste laŭ tiu akordiĝema spirito ke Pio la 12-a skribis leteron al Hitlero (6-an de marto 1939). [8]

Sinteno de Pio la 12-a koncerne Germanion[redakti | redakti fonton]

“Pacelli estas konsiderata tre germanema [“sehr deutschfreundlich”] en la senco de kono kaj amikeco al la germana popolo. Konatas lia perfekta scio pri la germana lingvo akirita dum la pli ol dekjara restado en Germanio kiel apostola nuncio. Tamen la defendo pri ortodoksa politiko de la Eklezio lin puŝis al proprincipa opozicio al nacisocialismo; sed malgraŭ tio ne eblas lin riproĉi pri kunlaboro kun la reaga politiko de Pio la 11-a, kaj parte pri la preparado de la paroladoj aperte kritikantaj naziismon. Li, kiel diplomatikisto, provis male plurfoje malakrigi la kontrastojn kaj atingi, tie kie ne estis rekte kontraŭata la kredo, kompromison kaj esprimis al la germana ambasadoro la deziron establi amikecajn rilatojn”. (S. Friedlander, ver. cit.).

Sinteno de Pio la 12-a rilate Italion[redakti | redakti fonton]

Pacelli dekomence sin montris favora al la plua daŭrigo de la bonaj rilatoj kun Mussolini kaj kun la Italio faŝista. Dum la milito en Etiopio (Abisenio) li ne kontraŭis la naciisman sintenon de la itala klerikaro.[9] Kiam la reĝimo kuntrenis Italion en la militon, li tute engaĝiĝis por evitigi al Italio tian tragedion same kiel senrezulte jam faris por malhelpi la eksplodon de la milito en Eŭropo. Dum la akriĝo de la rilatoj inter la Sankta Seĝo kaj faŝismo ankaŭ pro la “rasaj leĝoj” establitaj de la faŝista reĝimo, Pcelli komencis konstrui porhelpan reton por hebreoj kaj oponantoj de la reĝimo, kiuj trovis rifuĝon trans la vatikanaj muregoj (Inter ili Alcide De Gasperi kaj Pietro Nenni). Post la disfalo de la reĝimo kaj la fuĝo de la reĝo el Romo al Sudo de Italio, la papo restis la plej grava “aŭtoritato” provanta elteni la germanan okupacion kaj defendi la roman popolon.

Ekde la 1950 komenciĝis alestiĝi en politikaj-kulturaj medioj kritikon al la papo en decida kontraŭtendenco rilate la sennombrajn estimatestaĵojn alvenintajn antaŭe el la judaj medioj. Sekvante tiujn kritikojn ankaŭ iuj elstaraj personoj de la juda komunumo ekkritikis la papon Pacelli pri manko de publika denunco kontraŭ naziismo kaj ties kontraŭjudaj persekutoj, pri kiuj rezultas ke li informiĝis, ankaŭ se dum la konflikto la Eklezio protektis viktimojn de la prorasaj persekutoj, aparte judajn, ili savante el la deportado kaj faciligante la fuĝon de refuĝintoj.

Sed okazis en 1963, jaro dum kiu eliris la teatra verko “la Vikario” (Der Stellvertreter. Ein christliches Trauerspiel) de la germana dramverkisto Rolf Hochhuth, eksa membro de la Hitlerjugend fariĝinta simpatianto de komunismo [10], tradukita kaj enscenigita en multaj teatroj de la tuta mondo, eble per la financa kontribuo de KGB, kun sinteno kontraŭpapa: el tio la eksplodo de la polemiko pri la supozitaj silentoj de la Katolika Eklezio, kaj de Pio la 12-a aparte, rilate la ekstermon de hebreoj kaj aliaj persekutoj efektivigitaj de la nazia Germanio kaj aliaj landoj al ĝi alianciĝintaj.

La akregaj polemikoj enradikiĝis, do, ĉirkaŭ la suspekto ke Pio la 12-a povus nutri sintenon de nekontraŭstaremo, aŭ ankaŭ de silenta konsento, antaŭ la nazia antisemita persekuto. La silento de la Eklezio pri la Holokaŭsto, ekzemple, estus unu el la punktoj konsideritaj rivelantaj konduton indulgeman fronte al Berlino. Kontraŭ tiu akuzo, male, oni subtenas ke la sennombraj epizodoj de interveno por protekti hebreojn minacatajn, krom la pasinta agado de nuncio kaj kardinalo Pacelli, montrus Eklezion partianiĝanta opone al naziismo.

Estiĝis, marĝene kaj fone, historiaj interpretoj kiuj privilegias la konsideron pri “aliro” definitive pragmata de la eksterlanda vatikana politiko kaj, pliprecize, la kuna agado de la papo kaj de lia plej proksima kunlaboranto Montini estis indikitaj kiel rimarkige inklinaj al pragmatismo, en perspektivo de longaspiro karakteriza de la papado. Ĉi-koncerne povas esti citita la letero al la episkopo de Passau de februaro de 1944 [11] en kiu la papo reasertas la “neceson por la Apostola Seĝo [...] enfermiĝi en prudenta diskreteco ankaŭ tie kie estus bezonata energia reago”.

La kulpigoj pri antisemitismo kontraŭ papo Pacelli[redakti | redakti fonton]

Laŭ Daniel J. Goldhagen la provo, de la apologetistoj, negi lian Kontraŭjudismon estus dementita de la dokumentoj de Pio la 12-a mem. Li citas leteron skribitan el Germanio, en kiu monsinjoro Pacelli priskribas scenon “normalan en infera burso” okazintan en la reĝa palaco dum la insurekcio en Munkeno en 1919:

”Ĉar estus absolute malinda por mi min prezenti al la dirita sinjoro [hebreo Levien, ndt] pri tio mi taskigis Monsinjoron “pratikanto”n [...]. Levien establiĝis kun sia estrantaro, aŭ se pli plaĉas, kun la konsilio de la ŝarĝitoj de la popolo, en la palaco jam reĝejo de Wittelsbach. La spektaklo, kiun nun prezentas la palaco, estas ne priskribebla. La konfuzo plej kaosa, la malpuraĵoj plej naŭzaj, la daŭra irreiro de soldatoj kaj laboristoj armitaj, la krioj, la obscenaj vortoj, la blasfemoj, tie reeĥantaj, igas tiun, kiu estis la preferata rezidejo de la reĝo de Bavario, vera infera burso. Amaso da oficistoj, kiuj iras, kiuj venas, kiuj transdonas ordonojn, kiuj svarmigas informojn, kaj inter ili roto da junaj virinoj, aspekte nemulte trankviligaj, ĉeestaj en ĉiuj oficejoj, sintene provokantaj kaj provoke sorirantaj. Ĉefestranto de la virina grupo staras la amatino de Levien, rura junulino, juddevena, divorcinta, kiu mastraĉe estras.

Kaj al tiu ĉi la apostola nuncio devis bedaŭrinde inkliniĝis por havigi la liberenirejan bileton! Levien estas junulo, same rusa kaj juddevena, aĝanta eble tridek aŭ tridekkvin jarojn. Pala, malpura, kun senvivaj okuloj, kun voĉo ĉiam raŭka kaj krianta: tipulo vere naŭza, malgraŭ kun inteligenta kaj ruza fizionomio. Li apenaŭ degnis ricevi Monsinjoron Aŭskultanton [Uditoron) en la koridoro, ĉirkaŭita per armita eskorto, inter kiu ankaŭ ĝibulo eĉ armita, kiuj estas lia fidela gvardio.[12]

Goldhagen el tio devenigas la konkludon laŭ kiu tia serio da akuzoj kaj stereotipoj ne estis frukto de momenta elverŝo, sed de radikata vizio pri la judeco perfekte kunlimanta kun la kontraŭjudismo tiam cirkulanta en Eŭropo kaj eĉ en la katolika eklezio, kaj afina kun tiu kiun, pliposte, Julius Streicher estis uzinta en la nazia ĵurnalo Der Stürmer. Komuna al nazia kontraŭjudismo estis la asimilado bolŝevisma-juda, samkiel la emfazo sur la klasikaj stereotipoj de la judo de la hoka nazo, de la hida vizaĝo, avida, malpruda kaj inklina al subtera regado sur la gentoj. Cetere mem Civiltà Cattolica, en tiuj jaroj, sin faris portanto de diversaj kontraŭjudaj disertacioj, do estis perfekte laŭnorme ke Pacelli ne elirus el la sulko de la tradicio en kiu li estis kreskinta.[13]

En novembro de1918, en la katolika kaj monarĥia Bavario, la reĝo Ludoviko la 3-a de Bavario fakte abdikis, kaj en Munkeno lidero de la sendependa socialista partio, Kurt Eisner, judo, proklamis la socialistan bavarian respublikon. Skribis Pacelli ĉi-koncerne:

”Kiam Kurt Eisner asignis al si la prezidantecon de la moŝtaro, diris ke mem tion faris por ke sia persono estis la simbolo de la revolucio. Li rajtis. Priskribi lian personon estas sintezi kion la revolucio en Bavario vere reprezentas. Ateisto, radikala socialisto, senlaca propagandisto, intima amiko al nihilistoj, ĉefo de ĉiuj revoluciaj movadoj en Minkeno, enprizonigita mi ne scias kiom da fojoj pro politikaj krimoj, kaj des pli judo galega. ref>Letero citita en M. A. Rivelli, ver. cit.</ref>

Laŭ la historiistino Gitta Sereny: “Kiu ajn estis leginta la leterojn de Pio la 12-a al la germanaj episkopoj (en la origina germana la frazeologio estas ankaŭ pli signifa) malfacile dubas ke la papo estis “kontraŭjuda”. Mi ne diras ke tio determinis lian konduton: kiaj estis liaj precipaj motivoj estas sufiĉe konate. Sed tiu, eble instinkta, kontraŭjudismo devis certe esti influinta la pasivecon en la multaj okazoj en kiuj – same kiel li kutimis diri aludante al la naziaj kruelaĵoj, kaj kiel estas eksterdube – sin sentis “profunde turbata”.[14]

Mildigta juĝo, pri Pio la 12-a, de la muzeo Yad Vashem[redakti | redakti fonton]

Ĵuse, en julio de 2012, la severa skriba juĝo kontraŭ Pio la 12, en la muzeo de Yad Vashem, de Jerusalemo, iom mildiĝis, laŭ ĵurnalistaj komentoj. [15]

Neniu politika kondiĉado, sed adekvatiĝo al la rezultoj de la novaj studoj. La “morala manko” estas la nova termino enigita de Yad Vashem en la surmuran tekston kiun la Maŭzoleo de la Memoro uzas por priskribi la agadon de Pio la 12-a dum la persekutoj okazintaj okaze de la dua mondaMilito. Teksto kiu, laŭ la israela ĵurnalo Haaretz, “moldigas” la enhavon de la antaŭa – kontestita de la Eklezio de Romo – en kiu oni substrekis ke la pontifiko ne protestintus voĉe aŭ skribe pro la mortigo de hebreoj.

La malnova teksto havis titolon “Pio la 12-a kaj Holokaŭsto”, la nuna, ĉiam laŭ tiu ĵurnalo, estas “Vatikano kaj Holokaŭsto”. La enhavoj de la nova surskribo, malgraŭ la konservo de la kondamno pro la manko de interveno de la Eklezio por la defendo de hebreoj, konturas pli kompleksan kadron pri la sinteno de la Pontifiko kaj prezentas “duonaludajn kritikojn” al la Vatikano pro la manko de malfermiĝo de la arĥivoj de la Apostola Seĝo rilatantaj al dua monda milito. Dan Michman, direktoro de la Internacia Skolo de Studoj pri la Holokaŭsto ĉe Yad Vashem – citita en la sama ĵurnalo – diris ke la teksto estis ŝanĝita obee al la kromaj esploroj post kiam la Vatikano konsentis al la serĉistoj esplori arĥivajn dokumentojn datitajn ĝis 1939, kaj obee al la demandoj venintaj el la vizitantoj de la sanktejo”.</ref>

La encikliko kaŝita[redakti | redakti fonton]

“En junio 1938 papo Pio la 11-a estis taskiginta usonan Jezuiton, pastro John LaFarge, pretigi la preparajn dokumentojn por verki enciklikon kiu kondamnus rasismonn kaj kontraŭjudismon. Surprizite kaj iom skeptike, LaFarge asignigis al si du kunlaborantojn, la jezuitojn Gustav Gundlach, germanan, kaj Gustave Desbuquois, francan, ŝarĝitajn de la generala reganto de la jezuita ordeno, Wladimir Ledochowski. Al tiuj pliposte kuniĝis alia jezuito Heinrich Bacht por traduki la redaktaĵon al la latina lingvo. La kvar laboris la tutan someron en Parizo; sekve, ĉirkaŭ la fino de septembro, LaFarge iris al Romo por liveri al Ledochowski tri versiojn de la projekto. Tri tekstoj, do, redaktitaj respektive france, angle kaj germane, kies almenaŭ unu titolita “Humani Generis Unitas” (La unueco de la homa specio). Poste... Poste, nenio. Pio la 11-a mortos en la februaro de 1939, en marto al li postvenis Pacelli kun la nomo Pio la 12-a, la Dua mondmilito eksplodos en septembro per la invado de Pollando, sen ke la priparolata encikliko vidus la lumon [...]. Kiam tiu dokumento atingis la manojn de Pio la 12-a, se tio vere okazis, la maljuna papo Ratti jam tro proksimiĝis al la finiĝo por plenumi la taskon de la transformo de la dokumentoj al enciklika formo. Kiam Pio la 12-a, kiu laŭŝajne konis la dokumentojn komisiitajn de sia antaŭulo, simple decidus ilin forapartigi “silentaj en la arkivoj.”

Du mikrofilmaj kopioj de la encikliko kaj kuneksaj dokumentoj estos malkovritaj verke de jezuito Thomas Breslin, dum la katalogado de la arĥivaĵoj de John LaFarge:

“En ĉefartikolo, Gordon Zahn, specialisto pri la papaj enciklikoj, subtenis ke la retrovita encikliko “estas eble la plej forta katolika deklaro pri tiu morala malbono” nome kontraŭjudismo. Rilate tion, ĝi revekas la “problemon de Hochhuth[16][17].

NB. La nova (2012) surskribo pri Pio la 12-a lokigita sub la du fontoj koncernantaj Pion la 2-an en la memorialo Jad Vashem en Jerusalemo, ne plu insistas lin akuzi pri la kaŝigo de la nefinita encikliko “Humani generis unitas”, kiel male troviĝis en la antaŭa: tiam oni informis ke Pio la 12-a ĝin forapartigi ĉar ĝi kontraŭus sian kontraŭjudismon. [4][rompita ligilo] [5] Ne ĝisdatigita.

Parolado neniam eldirita de Pio la 11-a[redakti | redakti fonton]

Papo Ratti (Pio la 11-a) jam skribe preparis en februaro 1939, malmultajn tagojn antaŭ sia morto, gravan paroladon per kiu denuncu rompon kun la nazia reĝimo. Lia morto malhelpis ke li ĝin eldiru. Letero emerĝinta el la Sekreta vatikana arĥivo pruvus ke la detruanto de la teksto de la pretigita parolado estus Eŭgeno Pacelli, la estonta Pio la 12-a. La redaktinto de la letero estis Domenico Tardini, tiama kunlaboranto ĉe la sekretariejo de la Vatikana Ŝtato.

Tekstaj elĉerpaĵoj de la letero, datita la 15-an de februaro 1939, konfirmas la juĝon de Monsinjoro Tardini, laŭ kiu la letero entenis gravajn kondamnojn pri ĉiui totalismoj.

Pio la 12-a kaj judoj en la Sankta Tero[redakti | redakti fonton]

Laŭ asertoj de Michael Phayer, papo Pio la 12-a havis forpuŝan sintenon rilate la judojn kaj antaŭ kaj post la fino de la Dua mondmilito.

“Kiam naskiĝis la problemo de la elmigrado de supervivintaj judoj, la Sankta Seĝo daŭrigis kontraŭi la estiĝon de la Israela Ŝtato, kun la motivaĵo, almenaŭ ĉe iuj gravuloj, ke apartenas al la kristanoj la taskon kontroli la lokojn de la tieldirita “Sankta Tero”, [18], kaj apogante, ĉiukaze, ilian sistemadon en la Usono. Al rabeno M. F. kiu al li rimarkigis ke la supervivintoj deziris vivi en Palestino, Pio la 12-a, replikis: “Jes, mi scias ke tia estas ilia deziro”. Pio la 12-a ne ĉesis montri malaprobon ankaŭ post la estiĝo de la Israela Ŝtato ĉar li nefidis la promeson faritan de judoj respekti la religiajn rajtojn de aliaj religioj kaj precipe de la kristanaj konfesioj, kaj la Apostola Seĝo rifuzis la diplomatian rekonon de la Nova Ŝtato, rekono kiu praktike estiĝos en 1993,[19] indico do pri problemo ege pli vasta en la persono de Eŭgeno Pacelli. Utilas tamen, aldoni ke la senperaj rilatoj inter Vatikano kaj Usono, ekiriĝis ne antaŭ 1984. Kaj ankaŭ gravis la neceso ke islamanoj ne vidu en la katolika Eklezio komplico de la "juda okupo" de la Palestino[20] [21]

La rastado de la geto de Romo kaj la papa direktivo de la 25 de oktobro 1943[redakti | redakti fonton]

La 16-an de oktobro de 1943 okazis la deportado al koncentrejo, kiu poste rezultis Aŭsvico, de la judoj de la geto de Romo. Post la milito, pliprecize post la enscenigo de la “Vikario” de Rolf Hochhuth, diversaj medioj judaj, kaj ne nur, la sinteno kaj la reagaj aktivecoj de la Sankta Seĝo kaj de la papo komenciĝis esti kritikataj: oni ekjuĝis ke tiuj reagoj estis malfruaj kaj ne taŭgaj al la graveco de la krimo: la kardinalo Maglione, ŝtatsekretario, limiĝus al invito al la germana ambasadoro ĉe la Sankta Seĝo, Ernst von Weizsäcker, interveni ĉe Berlino por mildigi la situacion de la deportitaj (kiuj intertempe estis enprizonigitaj en Aŭsvico), kaj traminacis ke se la rastado ripetiĝus la Sankta Seĝo protestus publike antaŭ la tuta mondo, kaj "L' Osservatore Romano" nur post kelkaj tagoj alfrontis la temon. La sama ambasadoro informis sian registaron de Berlino ke "La papo, kvankam puŝita diversflanke, sin detenas de kiu ajna reago kontraŭ la deportado de judoj de Romo", kaj ke mem sukcesis savi en Romo la bonajn rilatojn inter la Sankta Seĝo kaj la okupantaj germanaj aŭtoritatoj en Romo. “Tamen, se ĉi tie en Romo sendube ne plu efektiviĝos kontraŭjudaj agoj, oni povas opinii ke la malagrabla problemo por la bonaj rilatoj vatikanaj-germanaj estas fine superita".[22]

Tamen elmergiĝis lastatempe ke la Sankta Seĝo interprenis tuj sekretan agadon por savi romajn judojn [23], ke Pio la 12-a en 25-a de oktobro de 1943, publikigis nepublikigendan direktivon al ĉiuj italaj ekleziuloj indikantan ke necesis "Gastigi la hebreojn, persekutitajn de nazioj, en ĉiuj religiaj institutoj, malfermi la pordojn ankaŭ de katakomboj".

Utilas rememorigi ke la rastado en la geto de Romo estis okazinta malmultajn tagojn antaŭe kaj ke antaŭ la 8-a de septembro de 1943 neniu judo estis deportita.[24]

Dokumentoj ĵuse malkovritaj demontrus ke la rekta agado de papo Pio la 12-a estis savinta 11.000 judojn en Romo dum la dua mondomilito. La respondeculo por la Germanio de Pave the Way Foundation, la prihistoria esploristo Michael Hesemann, malkovris ĉi-temajn dokumentojn en la arĥivoj de la preĝejo de Sankta Maria de la Animo, la nacia preĝejo de Germanio en Romo. Laŭ la prezidanto de la de fondaĵo Pave the Way, juda Gary Krupp, tiuj dokumentoj pruvas ke Pio la 12-a persone agadis, restante post la kulisoj, por “ĉesigi la rastadon” de la romaj judoj [...] kaj ke li ne sukcesis stopigi la trajnon de la nekonata destino”.

Laŭ ĵusaj konkludoj de esploristo Dominiek Oversteyns, la 16-an de oktobro en Romo loĝis 12.428 judoj. La rekta agado de Pio la 12-a savis la vivon de 11.400 hebreoj, eksplikis Krupp. “La matenon de la 16-a de oktobro, kiam la papo sciis pri al aresto de judoj, tuj adresigis protekstan oficialan deklaron al la ĉevatikana germana ambasadoro, kvankam sciante pri la malmulta efiko”. Tiam la papo sendis sian nepon, princon Carlo Pacelli, ĉe la aŭstran episkopon, Alois Hudal, gvidanto de la nacia germana preĝejo en Romo, kiu ĝuis kelkan konsideron ĉe kelkaj naziaj eminentuloj. “La princo Pacelli diris al Hudal ke mem estis sendita de la papo mem por ke Hudal verku leteron al la germana reganto de la urbo Romo, generalo Stahel, por ke tiu ĉi ĉesigu la arestojn”, informas Krupp.

En la letero de Hudal al la Generalo Stahel oni legas: ”Ĝuste nun alia vatikana fonto [...] min informis ke ĉi-matene komenciĝis la aresto de judoj italaj. Por la komuna intereso de la dialogo inter Vatikano kaj la Germana Armea Komando, mi urĝas ke vi ordonu ke la arestoj tuj ĉesu en Romo kaj en la ĉirkaŭa zono. La reputacio pri Germanio ĉe fremdaj Landoj bezonas tian blokon, kaj ankaŭ la risko ke la papo publike protestus”. La postan matenon, la generalo diris ke mem jam turnigis la leteron al la loka Gestapo kaj persone al Himmler. “Himmler – estus dirinta pertelefone – ke jam estis ordonite ke, pro la speciala statuso de Romo, la arestoj estu ĉesigitaj”. [25]

"Papa Aŭdienco laŭ Wartime"[redakti | redakti fonton]

Estis ĵuse trovita artikolo aperinta la 28-a de aprilo en The Palestine Post (la nuna "The Jerusalem Post"), en kiu oni rakontas pri aŭdienco koncedita, en 1941, al grupo de judoj ĵus forlasintaj nazian germanion kaj pretaj rifuĝiĝi en Palestino. La aŭtoro de la artikolo, judo, indikata kiel by Refugee (rifuĝinto), rakontas ke dum la aŭdienca renkontiĝo, la papo sin turnis al li per tiuj vortoj: ”Filo, tio pri kiu vi meritas nur Dio scias, sed, kredu min, mia juda amiko, vi havas la saman dignon de ĉiu alia homa estulo vivanta sur nia tero! Kaj nun, amiko mia, iru kun la dia protekto, kaj neniam forgesu ke vi devas vin senti fiera esti juda.”

La artikolo, libere konsultebla en The Jerusalem Post[rompita ligilo] (28-a de aprilo 1944, p. 6), estus kroma pruvo kiu dementas la kontraŭjudismon de Pio la 12-a”. Fine oni malkovris la nekonata rifuĝinta judo kiu publikigis tiun rakonton. Temas pri Heinz Wisla. [6]

Vidu pri tio la artikolon koncentrejo San Giovanni de 1940 ĝis 1942

Pio la 12-a kaj Trujillo[redakti | redakti fonton]

Alia studo kiu rehabilitas la figuron de papo Pacelli alvenas de Gary L. Krupp, usona judo prezidento de la fondaĵo Pave the Way[26] de Novjorko. Krupp kaj lia edzino, startinte el la ideo ke Pio la 12-a estus konsenta kun naziismo, trafis en la esploroj de monsinjoro Giovanni Ferrofino, apostola nuncio ĉe Haitio ekde 1939 ĝis 1946, kiu rivelis ke en tiu periodo mem ricevadis ĉiumonate cifritan pertelegraman ordonon peti okcenton vizojn por judoj fuĝantaj el Eŭropo: tiu sistemo povus esti savinta ĉirkaŭ dekunu milo da judoj. Laŭ Ferrofino, krome, papo Pacelli estis frustraciita pro la manko de helpo al la judoj flanke de Usono kaj aliaj landoj. [27]

Iuj atestaĵoj de la juda mondo[redakti | redakti fonton]

Diversaj kazoj, ekde la unuaj tagoj de la monda konflikto ĝis niaj tagoj, nombraj eminentuloj de la judaj medioj volis publike manifesti siajn dankemajn sentojn al la agado de la Katolika Eklezio dum la militaj jaroj.

  • En la decembro de 1940, en artikolo en Time Magazine, Albert Einstein faris gratulojn al la sinteno de la Katolika Eklezio kaj, kvankam nerekte, al Pio la 12-a: “Nur la Eklezio provis plenbari la vojon al la hitlera kampanjo por la nuligo de la vero. Ĝis hieraŭ mi havis neniun apartan intereson pri la Eklezio, sed nun mi sentas grandan korinklinon al ĝi ĉar nur al Eklezio havis la kuraĝon kaj persistemon partianiĝi en la defendo de la intelekta vero kaj de la morala libero. Pro tio mi estas devigata allasi ke tio kion iom mi malŝatis, nun ĝin mi estimas senrezerve”. [28].
  • La 20-an de januaro 1943, la reprezentanto de la Juda agentejo por la Palestino, Chaim Barlas, deklaris al monsinjoro Gustavo Testa, apostola delegito en Egiptujo kaj Palestino: «La humaneca sinteno de Lia Sankteco kiu esprimis sian indignon kontraŭ la persekutoj, estis fonto de komforto granda por la fratoj”. [29]
  • La 16-an de aprilo 1943 la Australian Jewish News publikigis mallongan artikolon pri la aktivecoj de kardinalo Pierre-Marie Gerlier, ĉefepiskopo de Liono (Francio), kiu persiste estis oponinta al la deportado de francaj judoj, kaj ke estis savinta nombrajn judajn infanojn. La artikolo informas ke Gerlier estis obeinta al la ordono de Pio la 12-a celanta kontrasti la kontraŭsemitaj germanaj deportadoj.[30]
  • La 24-an de septembro 1943 Alex Easterman, brita reprezentanto de la Monda Juda Kongreso, informis la apostolan “papan delegiton” en Londono, monsinjoron William Godfrey, ke 4.000 kroataj judoj estis save rifuĝintaj en insulo de la Adriatika Maro: “Mi certas ke la klopodoj de Via Moŝto kaj de la Sankta Patro (Papo) ebligis la realigon de tiu esceptan rezulton”. [31]
  • Ĉiam en 1943 la estonta israela ĉefministro Chaim Weizmann skribis ke “La Sankta Seĝo estas engaĝiĝanta per sia pova helpo tie kie eblas mildigi la sorton de miaj kunreligianoj persekutitaj”.[32]
  • La 18-an de februaro 1944 Amleto Giovanni Cicognani, apostola delegito ĉe Vaŝingtono (distrikto de Columbia), ricevis leteron el rabeno Maurice Perlzweig, politika respondeculo de la Juda Monda Kongreso. En ĝi eblas legi: “La oftaj intervenoj de la Sankta Patro favoraj al la judaj komunumoj en Eŭropo elvokas profundajn dankemajn kaj estimajn sentojn ĉe la judoj de la tuta mondo”. [33]
  • La 28-an de februaro 1944, la ĉefrabeno de Jerusalemo Isaac Herzog – la sama kiu poste komunikos al Pio la 12-a “apartan benon pro liaj klopodoj celantaj savi homajn vivojn inter la judoj dum la nazia okupo en Italio” – sendis leteron al la apostola delegito Angelo Roncalli en kiu skribis: “La israela popolo neniam forgesos la helpon donitan de Via Moŝto kaj de viaj eminentaj Delegitoj al la malfeliĉaj fratoj kaj fratinoj, en iu el la momentoj plej malĝojaj de la historio”[34]
  • La 7-an de aprilo la ĉefrabeno de Rumanio, Alezandru Safran, estis skribinta al la apostola nuncio Andrea Cassulo la sekvan leteron: ”Ekscelenco, en tiuj malfacilaj tempoj niaj pensoj konsideras pli ol iam kun respektoplena dankemo pri kio plenumita de la Suverena Pontifiko avantaĝe de judoj de Rumanio kaj de Transnistrio. En la horoj plej tragikaj de ni judoj de Rumanio spertitaj, la malavara apogo de la Sankta Seĝo, pere de via alta persono, estis decida kaj sava. Ne facilas trovi la ĝustajn vortojn por esprimi la korinklinon kaj la konsolon kiujn kaŭzis la aŭgusta gesto de la Suverena Pontifiko, kiu volis donaci malavaran monhelpon por mildigi la suferojn de la judoj deportitaj kiuj estis indikitaj al vi post via vizito en Transnistrio. La judoj de Rumanio neniam forgesos tiujn farojn historigravajn. Pro tio ni al ni permesas meti nian esperojn en via Ekscelenco. kiu diversfoje en via amo al Dio kaj al la proksimularo, kapablis trovi la vojon por ke estu evitataj suferoj al Komunumo lojala kaj al senkulpaj estuloj. [35]
  • La 4-an de junio de 1944, la tagon de la liberigo de Romo, la juda kapelano de la usona Kvina Armeo tiel parolis al la judoj: “Se ne estus per la helpo vere konkreta kaj substanca efektivigita, favore al judoj, de Vatikano kaj de la ekleziaj aŭtoritatoj de Romo, centoj da rifuĝintaj kaj miloj da serĉitaj judoj estus sendube mortigitaj antaŭ ol Romo estus liberigita”. [36]
  • La 7-an de julio 1944 la Jewish News notis: “Konatas ĉiam pli klare ke la judoj estis savitaj ene de la muregoj de Vatikano dum la germana okupado de Romo”.
  • La 14-an de julio (1944) 'American Hebrew de Novjorko publikigis intervjuon al la ĉefrabeno de Romo, Israel Zolli, kiu asertis: “Vatikano ĉiam helpis la judojn kaj la judoj estas dankemaj al la karitato de Vatikano, farita kaj distribuita sen rasaj distingoj”.[37] La sama Zolli la sinsekvan jaron, sen negi siajn judajn radikojn, sensacie konvertiĝis al katolikismo, elektante okaze de la bapto la nomon “Eŭgeno” kiel rekono pri la agado de la papo helpinto al la judoj. [38]
  • La 31-an de julio 1944 “ Jewish Committee (AJC)” kaj aliaj judaj organizaĵoj aranĝis manifestacion en Madison Square Park de Novjorko por altiri la atenton de la publika opinio kontraŭ la deportado de hungaraj judoj. En sia parolado la juĝisto Joseph Proskauer, prezidento de AJC, diris: “Ni aŭdis pri kiom granda estis la agado de la Sankta Patro celanta savi la judojn de italio. Ni scias el diversaj fontoj kiom tiu granda papo provis fari por savi kaj helpi la hebreojn de Hungario. [39].
  • La 12-a de aprilo [1945]] Moshe Sharrett, estonta eksterlanda ministro de Israelo, post lia renkonto kun la Papo, sendis detalan raporton al la regantaro de la Juda Agentejo diranta: “Mia unua devo estis danki la Papon kaj la Katolikan Eklezion en la nomo de la juda popolo, pro tio kion ili faris en la diversaj Landoj por protekti kaj kaŝi judojn, savi infanojn, israelidojn ĝenerale”.[40]
  • La 29-an de julio de 1945, la generala sekretario de la monda juda Kongreso, Leon Kubowitzky, dum sia vizito al Romo, volis persone danki la Papon pro ties intervenoj lin regalante per la simbola dono (konsistanta en 20.000 dolaroj kiujn Pio la 12-a decidis ekskluzive transigi al bezonaj personoj juddevenaj) la Vatikanon kiel rekono pri la agado de la Sankta Seĝo por la savo de Judoj el faŝistaj kaj naziaj persekutoj. [41][42]
  • La 2-an de marto 1946 la prezidento de la israelaj italaj komunumoj Raffaele Cantoni, intervjuita de la ĉiutaga ĵurnalo, deklaris: “La senĉesa danksento de la Judoj pro tiuj kiuj engaĝiĝis favore de la israelida itala komunumo estis solene deklarita de la Kongreso. Unualoke rilate la Papon pro la pruvoj de humaneca frateco montrataj de la Katolika Eklezio dum la persekutaj jaroj kaj krome rememorige de la sacerdotoj kiuj suferis la karceron kaj la koncentrejajn kampojn kaj oferis sian vivon por asisti, ĉiumaniere, Judojn”. [43]
  • La 6-an de majo de 1949 mortis Giacobbe Isaia Levi kiu estis senatano de la Regno de Italio ĝis la promulgo de la rasaj leĝoj. En la testamento oni trovis skribite: “Mi donacas al la nuntempa pontifiko, Pio la 12-a, vilaon 'Levi [...] por atesti dankemon, pro tio ke mi estis protektata kontraŭ la danĝeroj de la rasaj persekutoj renversantaj ĉiun rilaton de la homa kunvivado, kaj publike danki la fratinojn de Maria Bambina”.[44]
  • En la somero de 1955 la Israel Philharmonic Orchestra, turneanta inter la precipaj urboj de Eŭropo, volis ludi koncerton antaŭ la Papo Pio la 12-a “cele de dankemo kaj korredono pro la senmezura asista humaneca agado elspezita de Lia Moŝto por savi grandan nombron da hebreoj dum la monda milito”. Ĉi-kaze la Orkestro ludis la sepan Simfonion de Beethoven. Laŭ The Jerusalem Post de 29 majo, «La majstro (dirigento?) Paul Kletzski volis ke la orkestro esprimu la dankemon de la israela Ŝtato al la papo pro la helpo pretigita al la hebrea popolo dum la Holokaŭsto”.
  • En la sama jaro, okaze de la dekjara datreveno de la fino de la milito, la “Unuiĝo de la Judaj Komunumoj de Italio” prolamis la 7-an de aprilo la “Tagon de la dankemo” pro la asistado liverita de la Papo dum la milito [45]
  • La 10-an de oktobro 1958, sekve de la forpaso de la papo, Golda Meir, israela eksterlanda ministro asertis: “Dum la jardeko de la nazia teroro, nia popolo suferis teruran martiriĝon. La voĉo de la Papo sin levis por kondamni la persekutantojn kaj por alvoki la piecon por la viktimoj”. Elio Toaff, en sama okazo, rememorigis: “Pli ol en ĉiu alia okazo, ni havis la oportunon sperti la grandan kompaton kaj la grandan malavaron de tiu papo dum la jaroj de la persekuto kaj de la teruro, kiam ŝajnis ke por ni estus neniu espero”. [46]
  • La 18-an de oktobro de 1961 Gideon Hausner, israela generala prokuroro dum la proceso kontraŭ Eichmann, deklaris: “La itala kleriklaro helpis nombrajn israelidojn kaj ilin kaŝis en la monaĥejoj kaj la Papo persone intervenis favore de tiuj arestitaj de nazioj” [47][48]
  • La 28-an de februaro 2001 rabeno David Gil Dalin verkis sur la kolonoj de The Weekly Standard: «Igi Pion la 12-an la celo de niaj moralaj atakoj kontraŭ la naziismo kaj prezenti katolikismon en la institucioj kiel mallegitimitan de la ororo de la Holokaŭsto, rivelas eraro pri kompreno de la historio [...]. Pio la 12-a ne estis la papo de Hitlero, sed li estis la plej proksima al la Judoj en la momento en kiu tiu proksimeco estis necesa [...]. Neniu alia papo estis tiel amplekse laŭdato ĉe la Judoj, kaj tiuj kiuj lin laŭdis ne eraris. Ilia dankemo, kiel tiu de la tuta generacio de la supervivintoj de la Holokaŭsto, atestas ke Pio la 12-a estis, sincere kaj profunde,justulo inter la popoloj”.

Jam de longe tiu usona rabeno kaj aliaj judaj personuloj pro tiu petis la oficialan nomumon de Pio la 12-a al Justulo inter la popoloj[49]: inter ili Gary L. Krupp kaj Martin Gilbert[50].

  • Atestaĵo de la judaj italaj komunumoj ĉeesta en la Muzeo de la liberigo en Via Tasso en Romo: «La kongreso de la delegitoj de la judaj italaj komunumoj, okazinta en Romo unufojon post la Liberigo, sentas nepra la devon liveri respekteman omaĝon al Via Sankteco, kaj esprimi la plej profundan senton de dankemo kiu sentas judoj ĉiuj, pro la pruvoj de humaneca frateco al ili montrataj de la Eklezio dum la jaroj de la persekutoj kaj kiam ilia vivo estis minacata de la malhumaneco de nazioj”[51]
  • La Fondation Pave the Way, fundita de la judo Gary Krupp, deklaris ke laŭ la dokumentoj, ĝis nun ne publikigitaj kaj malkovritaj de la sama Fondation, eblas aserti ke “dum la monda konflikto Usono kaj Britio praktikis premojn sur Pion la 12-an por ke li tenus la silenton rilate la barbaraĵojn naziajn por eviti ke la protestoj de la papo kunportus “kromajn konsekvencojn”. Tio estas deduktita el la diplomatiaj depeŝoj inter D'Arcy Osborne, brita reprezentanto ĉe la Apostola Seĝo, kaj Myron Taylor tiutempa delegito de la usona Prezidento Franklin D. Roosevelt en Vatikano. Aparte tio estas devenigita en korispondaĵo de la du de la 7-a de novembro 1944 en kiu estas antaŭvitaj “gravaj danĝeroj” pro eventuala papa iniciato.[52]

Apartaj esploroj pri la personeco de Pio la 12-a[redakti | redakti fonton]

La opinio de Lacroix-Riz[redakti | redakti fonton]

Laŭ la debatata opinio [53] de Annie Lacroix-Riz, profesoro pri nuntempa historio ĉe la universitato de Parizo 7, oni laŭ longa tempo kontrabandis la ideon – malkonsentitan de la aŭtorino – laŭ kiu Pio la 12-a travivis enan dramon je granda intenso, sin kondamnante al vola silento rilate la viktimojn de la masakro nazia.

Laŭ tiu aŭtorino, la esploro de la arĥivoj de la jaroj tridekaj kaj kvardekaj rivelus la virulentecon de klerika kontraŭsemitismo. Lacroix-Riz subtenas ke eblas trovi ankaŭ alian eksplikon pri la “silento” de Pio la 12-a antaŭ la viktimoj de la persekuto de nazioj.

La opinio de Marco Aurelio Rivelli[redakti | redakti fonton]

Polemikisto Marco Aurelio Rivelli en sia libro Dio è con noi! (Dio estas kun ni)[54] subtenas ke Pio la 12-a nutris simpatiojn por la diktaturoj nazifaŝistaj kaj estis radike antisemita antaŭ kaj post la milito. Kaj li estis kontraŭa al la moderneco, al la demokratia sistemo kaj obsedita de la “demono komunista”: ĉio tio determinis ankaŭ lian “silenton aŭ politikon de la struto”, dum li estis interesita pli pri la politiko ol pri la Eklezio. [55]

La kanalo de la Ratoj[redakti | redakti fonton]

Temas pri la akuzo al Vatikano pri la helpo por ke centoj aŭ miloj da naziaj krimuloj sukcesu fuĝi kaj kaŝiĝi kaj do eviti la merititan postprocesan punon. La fenomeno estas diversmaniere debatata. Tamen la Vatikano ĉiam forpuŝis la akuzon, kvankam eblas ke kelka ekleziulo tion faris pro humanecaj motivoj. Ĉi kaze oni pensigas al Hudal, germana ekleziulo estranto la germana preĝejoj de la Animo en Romo, je kiu ankaŭ Pio la 12-a profitis por ke ties proksimeco kun germanaj regantoj en Romo dum la milita okupo kontribuu ĉesigi la rastadon de hebreoj (ĉi kaze agante sur la generalo de la germnana armeo en Romo. Vidu paragrafon rilatan).

La obstakloj sur la vojo al la beatigo de Pio la 12-a[redakti | redakti fonton]

En 1999 papo Johano Paŭlo la 2-a decidis ekirigi la vojon al la beatigo de Pio la 12-a, afero tiu kiu provokis energiajn protestojn flanke de diversaj judaj organizaĵoj de diversaj nacioj. Aŭstralia kardinalo Edward Cassidy[56] decidis, tial, en konsento kun Seymour D. Reich [57], konstitui komisionon formitan de ses esploristoj pri historio, tri katolikaj kaj tri judaj [58], kiu ricevis la nomon Juda-Kristana Internacia Historia Komisiono [59]

La celo de tiu komisiono de historiistoj estis atente pesi la Actes et Documents du Saint-Siège relatifs à la Seconde guerre mondiale (aŭ ADSS = “Aktojn kaj dokumentojn de la Sankta Seĝo): temas fakte pri 11 volumoj da dokumentoj kunigitaj de Vatikano laŭlonge de 16 jaroj, ekde 1965 al 1861. La zorge farita esploro de ADSS almetis al lumo, tamen, la neceson pliprofundigi la esplorojn kaj tial, post tutjara engaĝiĝo, konkludis, nigre enparigitaj sur blanko, en la “Antaŭprepara Raporto” en kiu estis ilustritaj la esplora metodologio sekvata kaj la problemoj (entute 46) naskiĝintaj dum la analizo de ADSS, kaj montrante la neceson aliri al la tuto de la aktoj kaj dokumentoj tiam konservitaj en la vatikanaj arĥivoj kaj ankoraŭ sekretitaj.

La 27-an de oktobro de 2000 la ĉiutagaĵo Avvenire tutpaĝe publikigis intervenon de jezuito Peter Gumpel, esploranto de la proceso por la beatigo de Pio la 12-a [60], en kiu la juda membraro de la komisiono estis akuzitaj pri agoj taŭgaj por orienti la publikan opinion kontraŭ la Eklezio, kaj plie pri uzo de historiaj falsadoj kaj pri interpreto de la taskoj de ADSS nerajta kaj kalumnia[61]

La komisiono senvalidiĝis kaj la 46 problemoj formulitaj en la “Antaŭprepara Raporto” nenian ricevi respondon. La Presagentejo (katolike inspirita) Adista ilin publikigis la 20-a de septembro 2000.[62]

Rara skribaĵo, latinlingva, de Eŭgeno Pacelli.

Ĵusa historiografia debato: la dokumento de Pio la 12-a pri judaj infanoj[redakti | redakti fonton]

Kiel sciate, dum la dua monda milito en Francio judaj infanoj estis kaŝigitaj ĉe katolikaj familioj en kiuj, ankaŭ por eviti ke ili konscius kaj manifestus sian judecan originon kaj, do, eliminiĝus en kontrentrejoj... estis kristane edukitaj kaj foje ankaŭ baptitaj (la bapta dokumento estis atestaĵo de ne juda origino, okaze de kontrolo). Post la milito tiuj infanoj ordinare revenis al siaj originaj familioj, sed kio okazis se la familio, certe malaperinta en la naziaj koncentrejoj, ne prezentiĝis?

La papa nuncio en Francio, Anĝelo Roncalli (estonta Johano 23-a), decidis por la reveno al la origina familioj kaj ĉiukaze al la juda medio. Sed nuntempe aperis dokumento 2004 [7], per kiu la Vatikano (do, Pio la 12-a) petus ne revenigi al la originaj familioj la judajn infanojn intertempe baptitajn. Tiun dokumenton la nuncio Roncalli ignorus kaj fakte la fina solvo estis malsama ol tiu hipotezita en la supozita dokumento.

La malkovro de la dokumento provokis, ĉe iuj judaj medioj, la peton pri tuja ĉeso de la proceso de beatigo de Papo Pio la 12-a [63] Kia estas tiu dokumento? Laŭ kritikistoj, fine, rezultis ke la dokumento estas praktika franclingva resumo de alia pli ampleksa dokumento de la arĥivo vatikana, interpreteblas ankaŭ laŭ malsama maniero. Laŭ vakinanisto Tornielli kaj aliaj "la dokumento tutevidente antaŭvidis ke la infanoj ne devus esti konfiditaj al la familioj en la kazo ke la peto devenus flanke de la gepatroj aŭ familianoj ([8] Arkivigite je 2007-08-08 per la retarkivo Wayback Machine).

La debato minacis obskurigi humanecajn kaj kristanajn gestojn kiuj, se utilis al la infanoj, foje damaĝis la gastigantojn. • Tiu lasta interpreto estis konsentita ankaŭ de la juda historiisto David G. Dalin ([9]), kiu tion priparolis en la libro The Myth of Hitler's Pope: How Pope Pius XII Rescued Jews from the Nazis (2005)” (La nigra legendo de la papo de Hitlero). Ankaŭ rilate tion oni atendas la permeson aliri ĉe la vatikanan arĥivon, ankoraŭ nealireblan (2012).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiu rezisto kontraŭ la sovetia komunismo favoris kaj helpis, ĝenerale, la kulpigan etoson kontraŭ Pio la 12-a.
  2. Berliner Morgenpost, organo de la nazia movado, 3-a de marto 1939; citita en Flos Carmeli Arkivigite je 2006-05-09 per la retarkivo Wayback Machine.
  3. Raporto de la Gestapo citita en «Judging Pope Pius XII», Inside the Vatican, junio 1997, p.12, idem Arkivigite je 2006-05-09 per la retarkivo Wayback Machine.
  4. G. Martina, La Chiesa nell'età dell'Assoluitismo, del Liberalismo, del Totalitarismo, Morcelliana, Brescia 1970, p. 751; vidu ankaŭ A. Rhodes, v.c., p. 213-218; M. Bendiscioli, Germania religiosa nel Terzo Reich, Morcelliana, Brescia 1977, p. 277-285; M.Maccarrone, o.c., p. 117-194,.
  5. B. Schneider, Pio XII - pace, opera della giustizia, Paoline, Roma 1984, p. 26; L. Villa, Un grande pontificato Pio XII, Ed.Civiltà, Brescia 1964; L. Villa, Pio XII - Papa calunniato e scomodo, Ed. Civlità, Brescia 1978.
  6. P. Lugaro, Cinquant'anni fa le encicliche di Pio XI contro il nazismo e il comunismo, Avvenire, 19-a de marto 1987, p. 13.
  7. S. Friedlander, op. cit.)
  8. «Ĉar ni estis elektita al pontifika sojlo, sekve de regula skrutinio de la Kardinala Kolegio, ni taksis nia devo vin informi, kiel Ŝtatĉefo, pri nia elektiĝo. En la sama tempo, ni deziras, ekde la komenco de Nia Papado, esprimi la deziron ke ni restu unuigitaj, per la ligoj de profunda kaj kora amikeco, al la germana popolo, konfidita al viaj zorgoj. Alvokante la Tutpovan Dion, Ni al ĝi bondeziras tiun realan feliĉon kiun nur la religio povas nutri kaj kreskigi. Jam en tiuj longaj jaroj, karaj al nia memoro, dum kiuj Ni travivis en Germanio, kiel apostola nuncio, Ni faris tion plej eblan al Nia povo por establi rilatojn de harmonio inter la Eklezio kaj la Ŝtato, laŭ spirito de reciproka akordo kaj lojala kunlaboro, por la avantaĝo de la du agantoj, kaj ni poste provis realigi laŭ kontentiga maniero tion kio estis akordigita. Kaj hodiaŭ la respondeco de Nia pastorala zorgo kreskigas nian eblon kaj samtempe niajn dezirojn, Ni deziras eĉ pli arde atingi tiun celon. Ni formulas la bondeziron ke tiu granda deziro kiun Ni nutras por la prospero de la germana popolo kaj por ĝia progreso ricevu de Dio sian plenan plenumon”. (S. Friedlander, op. cit.).
  9. Lia frato kontribuis apartmaniere al la subskribo de la Lateranaj Akordoj. (S. Friedlander. Pio XII e il Terzo Reich. Milano 1965
  10. DAVID G. DALIN, Cristianità n. 304 (2001)
  11. ADSS, II, pp. 355 ss.
  12. Letero citita kaj en D.J. Goldhagen, Morala problemo. La katolika eklezio kaj la holokaŭsto, Milano 2003, kaj en M. A. Rivelli, «Dio estas kun ni!», Milano 2002.
  13. D.J. Goldhagen, ver. cit.
  14. G. Sereny, In quelle tenebre, Milano 1994.
  15. Prior to July 2012, the following Yad Vashem affixed the following caption, in English and Hebrew, to two photographs of Pius XII in its Jerusalem memorial:"In 1933, when he was Secretary of the Vatican State, he was active in obtaining a Concordat with the German regime to preserve the Church's rights in Germany, even if this meant recognizing the Nazi racist regime. When he was elected Pope in 1939, he shelved a letter against racism and anti-Semitism that his predecessor had prepared. Even when reports about the murder of Jews reached the Vatican, the Pope did not protest either verbally or in writing. In December 1942, he abstained from signing the Allied declaration condemning the extermination of the Jews. When Jews were deported from Rome to Auschwitz, the Pope did not intervene. The Pope maintained his neutral position throughout the war, with the exception of appeals to the rulers of Hungary and Slovakia towards its end. His silence and the absence of guidelines obliged Churchmen throughout Europe to decide on their own how to react".
  16. «R. Hochhuth estis tutalia ol la pioniro ĉirilate. Oni povus kompili antologion de verkoj kulpigantaj aŭ simple malaprobantaj pri la silento de Pio la 12-a, ekde la komenciĝo de lia papado. Iuj eĉ antaŭas la ekstartiĝon de la milito, kiel la artikolo de E. Mounier aperinta en “Le Voltiguer” de la 5-a de majo 1939, titolita “En interrogeant les silences de Pie XII” kaj ĵuse republikigita [...]
  17. G. Passelecq e B. Suchecky. L'enciclica nascosta di Pio XI. Un'occasione mancata dalla chiesa cattolica nei confronti dell'antisemitismo, Milano, 1997
  18. Ekzemple (diras Phayer), kardinalo Johannes Willebrands dirus: “Ĉar la juda popolo estas kulpa pri la morto de Kristo, ĝi estas eterne pilgrimanta mondoturne kaj ekstere de la israela tero” (citaĵo en M. Phayer, La chiesa cattolica e l'olocausto, Roma 2001
  19. angle Israel Ministry of Foreign Affairs. Fundamental Agreement between the Holy See and the State of Israel de la 30-a de decembro 1993.
  20. angle United States Department of State, Bureau of European and Eurasian Affairs. U.S. - Holy See Relations en «Background Note: Holy See» ĝisdatigita en majio 2007.
  21. Aldonendu, ĉi tie, ke defendantoj de la sinteno de la Katolika Eklezio atentigas ke ne estas tasko de la Katolika Eklezio rekoni la ŝtatojn, sed nur krei rilatojn plihumanigantajn kaj dialogantajn avantaĝe de la porreligia libero. Krome, ke ĉiu ĉirilate aparta sinteno de la Vatikano provokus reagojn en la islamaj landoj kie kristanoj de ĉiam suferas.
  22. Liliana Picciotto, Il libro della memoria - Gli ebrei deportati dall'Italia, Mursia, citata in Anne Grynberg, Shoah, collana Universale Electa/Gallimard, paĝo 141
  23. angle Directive from Pius XII ordered shelter for Rome's Jews (19 de aprilo 2007) el la retejo «Catholic World News». Reprenita la 16an de majo 2007.
  24. Beccaria Rolfi |Lidia con Bruno Maida, Il futuro spezzato: i nazisti contro i bambini,1997, La Giuntina, Firenze (ĉapitro “La deportata numero 89219.
  25. http://www.asca.it/news-PIO_XII__PAVE_THE_WAY__INTERVENI__PER_FERMARE_RASTRELLAMENTO_EBREI_ROMA-1037541-ORA-.html[rompita ligilo]
  26. Pave the Way Foundation Arkivigite je 2008-08-17 per la retarkivo Wayback Machine.
  27. Avvenire270808, Pio 12-a: 10.000 hebreoj savitaj en Kariboj, artikolo de Lorenzo Fazzini, Avvenire, 27-a de aŭgusto 2008
  28. Religion: German. Arkivita el la originalo je 2012-08-30. Alirita 2012-09-03.
  29. ADSS, VI, pp. 282-283.
  30. Agentejo Zenit, 28 gennaio 2005.
  31. name=AZ1
  32. Il resto del siclo n. 18, somere 2005, p. 82.
  33. AZ1>Agenzia Zenit, 28-a de januaro 2005.
  34. ADSS, X, p. 161.
  35. Civiltà Cattolica, 1961, III, p. 462”.
  36. Frazo skribita sur la ŝildo, en la juda Majora Templo en Romo por la neforgeso de Justuloj inter la popoloj.
  37. AZ1
  38. Vittorio Messori, Ipotesi su Gesù, SEI 1976, p. 54; Judith Cabaud, Il rabbino che si arrese a Cristo, Edizioni San Paolo 2002.
  39. AZ1
  40. AZ1
  41. Lorenzo Cremonesi. «Il “grazie” a Pio XII dal Congresso mondiale ebraico», da Tempi, 11-a de aŭgusto 1999. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2012-09-03.
  42. Laŭ la biografio de Pio XII de Luigi Villa, p. 145, la donaco kvantis du milionoj da liroj.
  43. L'indipendente, 2-a de marto 1946.
  44. AZ2>Agenzia Zenit, 26-a de januaro 2005.
  45. Artikolo de Gianfranco Morra, el Libero, 3-a de majo 2001.
  46. dal sito Jewish Virtual Library.
  47. Intervjuo al Antonio Gaspari, el Studi cattolici n. 482, majo 2001 citita en kattoliko.it Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
  48. Luigi Villa, Pio XII, pp. 148-149.
  49. Citita en tracce.it Arkivigite je 2008-12-05 per la retarkivo Wayback Machine kaj en alleanzacattolica.it Arkivigite je 2013-01-30 per la retarkivo Wayback Machine.
  50. Avvenire270808.
  51. La origina dokumento troviĝas en Romo, ĉe la Muzeo de la Liberigo de Via Tasso 145.
  52. Avvenire, 19-a de majo de 2011.
  53. A. Lacroix-Riz, Le Vatican, l'Europe et le Reich de la Première Guerre mondiale à la Guerre froide, Paris 1996
  54. M. A. Rivelli, «Dio è con noi!», Milano 2002
  55. M.A. Rivelli, op. cit.
  56. Prezidento de la vatikana komisiono por la rilatoj kun hebreismo
  57. Prokurora juĝisto de la Ŝtato de Novjorko kaj prezidento de la internacia juda komisiono por la interreligia dialogo
  58. La tri katolikoj estis la teologiino Eva Fleischner, universitata docento en New Jersey, jezuito Gerald Fogarty kaj la sacerdoto John F. Morley; la tri judaj estis la universitataj docentoj Michael R. Marrus el Toronto, Bernard Suchecky el Bruselo kaj Robert W. Wistrich el Jerusalemo.
  59. The International Catholic-Jewish Historical Commission, mallonge ICJHC.
  60. Kaj, interalie, jam esplorinto de la kaŭzo por la beatigo de Alojzije Stepinac
  61. Avvenire, 27-a de oktobro 2000, cit. en M.A. Rivelli. Dio è con noi!, p. 369.
  62. Tiuj “problemoj” povas esti legitaj ankaŭ sur ekumena retejo Il dialogo ĉe la paĝo www.ildialogo.org/ebraismo/pio12.htm.
  63. Temas precipe pri la juda Ligo kontraŭkalumnia (ADL) de Abe Foxman.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pio XII e Alcide De Gasperi - Una storia segreta]], Laterza, (eseo de historiisto Anbrea Riccardi), 2003.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]