Czesław Łuczak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Czesław Łuczak
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1922 (1922-02-19)
en Kruszwica
Morto 10-an de aŭgusto 2002 (2002-08-10) (80-jaraĝa)
en Poznano
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato Adam Mickiewicz en Poznano
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Czesław Łuczak (prononco [ĈESŭaf ŬUĉak], naskiĝis la 19-an de februaro 1922 en Kruszwica, mortis la 10-an de aŭgusto 2002 en Poznano) estis pola historiisto specialiĝanta pri ekonomia historio de Pollando kaj Germanio kaj iliaj reciprokaj rilatoj, profesoro kaj rektoro (1965–1972) de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano. Li estas aŭtoro de pli ol 50 libroj kaj centoj da artikoloj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1932 translokiĝas kun la familio de sia naskiĝurbo al Mogilno. En 1939 finis gimnazion kaj liceon en Trzemeszno. Post la Dua Mondmilito li ekstudis ĉe Jura-Ekonomia Fakultato de la universitato de Poznano, kaj finis la studojn en 1949. Dum sia studado li ligiĝis al la katedro de ekonomia historio. Januare 1949 magistriĝis kaj jam oktobre defendis doktorecan tezon. Li laboris en la katedro, kie en 1955 iĝis docento, en 1960 eksterordinara profesoro, kaj en 1966 ordinara profesoro.

En 1962 iĝis gvidanto de la Fako de Ekonomia Historio ĉe Universitato Adam Mickiewicz ĝis pensiiĝo en 1992. Laŭgrade avancis ĝis rektoreco en la jaroj 1965-1972. En la jaroj 1968-1981 kaj 1987-1990 estis direktoro de la Instituto de Historio. Dum multaj jaroj prezidis Redaktan Komitaton de Scienca Eldonejo de UAM.

Czesław Łuczak estis rektoro de UAM dum plurjara regado de historiistoj (antaŭ li kaj poste). Li sukcesis konstrui kaj malfermi Collegium Novum. En 1969 organizis celebradon de la 50-jariĝo de la universitato. Lia Instituto de Historio okupis gvidan rolon en Pollando. Sume li sukcesis promocii ĉ. 300 magistrojn kaj 49 doktorojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li estis spertulo pri la plej nova ekonomia historio de Pollando, aŭtoro kaj redaktoro de preskaŭ 50 libroj kaj ĉ. 400 aliaj laboraĵoj, interalie:

  • "Kraj Warty" 1939-1945. Studium historyczno-gospodarcze okupacji hitlerowskiej ("Provinco Vartlando" 1939-1945. Histori-ekonomia studo de hitlera okupado) (1972)
  • Polscy robotnicy przymusowi w Trzeciej Rzeszy podczas II wojny światowej (Polaj trudlaboristoj en Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito) (1974)
  • Polityka ludnościowa i ekonomiczna hitlerowskich Niemiec w okupowanej Polsce (Popolnombra kaj ekonomia politiko de hitlera Germanio en okupata Pollando), Wydawnictwo Poznańskie, Poznań 1979 ISBN 83-210-0010-X
  • Polityka ekonomiczna III Rzeszy w latach drugiej wojny światowej (Ekonomia politiko de Nazia Germanio en la jaroj de la Dua Mondmilito) (1982)
  • Dzieje gospodarcze Niemiec 1871–1945 (Ekonomia historio de Germanio 1871-1945) (1984)
  • Dzieje gospodarcze Wielkopolski w okresie zaborów 1815-1918 (Ekonomia historio de Grandpolujo dum periodo de aneksaĵoj 1815-1918) (1988)
  • Od Bismarcka do Hitlera : polsko-niemieckie stosunki gospodarcze (De Bismarck ĝis Hitler: polaj-germanaj ekonomiaj rilatoj) (1988)
  • Zagłada (Holokaŭsto) (1989)
  • Dzień po dniu w okupowanym Poznaniu (Tago post tago en okupata Poznań) (1989)
  • Dzień po dniu w okupowanej Wielkopolsce i na Ziemi Łódzkiej (Kraj Warty) (Tago post tago en okupata Grandpolujo kaj sur Tero de Lodza Regiono (Varto-Lando)) (1989)
  • Praca przymusowa Polaków w III Rzeszy (Deviga laboro de poloj en Nazia Germanio) (1989)
  • Polska i Polacy w drugiej wojnie światowej (Pollando kaj poloj dum la Dua Mondmilito) (1993)
  • Dzieje Mogilna (Historio de Mogilno) (1998)
  • Dzieje Jarocina (Historio de Jarocin) (1998)
  • Historia gospodarcza Niemiec lat 1871-1990 (Ekonomia historio de Germanio en la jaroj 1871-1990) (2002)
  • Dzieje Polski 1939-1945. Kalendarium wydarzeń (Historio de Pollando 1939-1945. Kalendaro de eventoj), Wydawnictwo Poznańskie, Poznań 2007, p. 606 ISBN 978-83-7177-430-0

Publikaĵoj pri la profesoro[redakti | redakti fonton]

  • Antoni Czubiński, Wspomnienie pośmiertne. Czesław Łuczak (1922-2002) Postmorta rememoro. Czesław Łuczak (1922-2002), "Studia Historica Slavo-Germanica", 24-a volumo (2001-2002), p. 279-281.
  • Dariusz Matelski, Czesław Łuczak (1922-2002), „Ziemia Kujawska”, 15-a volumo, 2002, p. 251-257.
  • Dariusz Matelski, Czesław Łuczak (1922-2002), „Poznański Rocznik Historyczno-Archiwalny” (Histori-Arkiva Jarlibro de Poznań), volumoj VIII-IX, Poznań 2002, p. 326-332.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Doktoro honoris causa de la universitatoj en Ĥarkovo kaj Halle
  • Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta kun pluraj aliaj ŝtataj distingoj
  • Palmae Universitatis Studiorum Posnaniensis

En 1980 ricevis ŝtatan premion de la 2-a grado

Esperantlingva kroniko de la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

La Kalendaro de eventoj, de la lasta postmorte eldonita libro de la profesoro, estas elekte prezentita en kroniko de la Vikipedio en Esperanto, en apartaj alineoj kadre de eventoj de la Dua Mondmilito, prilaborita de esperantisto kaj vikipediisto Krzysztof Śliwiński.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]