Leszek Moczulski
Leszek Moczulski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Robert Leszek Moczulski |
Naskiĝo | 7-an de junio 1930 en Varsovio |
Morto | 10-an de oktobro 2024 (94-jaraĝa) en Varsovio |
Tombo | Armea Tombejo Powązki |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Universitato de Varsovio - juro (–1952) |
Okupo | |
Okupo | historiisto publikigisto geopolitikisto ĵurnalisto politikisto disidento |
Verkoj | Q130480541 |
Leszek Moczulski, ĝuste Robert Leszek Moczulski (naskiĝis la 7-an de junio 1930 en Varsovio) estas pola ĵurnalisto, politikisto, historiisto kaj universitata geopolitikisto.
Aktivulo de opozicio en Pola Popola Respubliko, plurfoje arestita, sume dum ĉ. 6 jaroj malliberigita pro politikaj kaŭzoj. Kunkreinto de Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj, fondinto kaj plurjara gvidanto de la Konfederacio de Sendependa Pollando. Kandidato por prezidenta baloto en 1990, parlamentano en Sejmo de la 1-a kaj 2-a oficperiodoj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Popola Pollando
[redakti | redakti fonton]En 1946 partoprenis en subtera junulara armita organizaĵo kontraŭkomunista en Sopot. En 1947 eniris al Batal-Asocio de Junuloj, transformita unu jaron poste al Asocio de Pola Junularo. Samtempe en 1948 membriĝis al Pola Laborista Partio kaj sekve al kunkreita de ĝi Pola Unuiĝinta Laborista Partio. En 1950 forigita de ĝi. En 1952 li finis juron kaj en 1958 historion en Universitato de Varsovio.
Komence de la 50-aj jaroj laboris kiel ĵurnalisto en "Życie Warszawy" (Vivo de Varsovio) kaj poste en "Dookoła Świata" (Ĉirkaŭ la Mondo). En 1972 publikigis – retirigitan poste de bibliotekoj flanke de regopovoj – libron Wojna Polska 1939 (Pola Milito 1939), en kiu interalie defendis konduton de la posteuloj de Józef Piłsudski dum la germana invado en Pollandon kaj la eksterlandan politikon de Józef Beck.
En 1973 eklaboris pri estigo de Konvento, kiun eniris interalie Romuald Szeremietiew. La konvento sin deklaris kiel ĉeno "nn" kondukanta al apero de malkaŝa politika movado. Tiun ĉi laboradon marte 1977 finis fondo de la Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj. Decembre 1978 la movado dissplitiĝis. Junie 1979 Leszek Moczulski publikigis tekston "Revolucio sen revolucio" kiel manifeston de formiĝanta tiam nova organizaĵo. En ĝi li nomis Polan Popolan Respublikon "formo de soveta regopovo super Pollando", postulante laŭgradan konstruon de la "Tria Respubliko" laŭ paca vojo.
Samjare septembre li fondis Konfederacion de Sendependa Pollando, kiun gvidis en Pola Popola Respubliko kaj en la Tria Respubliko pli ol 20 jarojn. Samtempe kunlaboris kun Solidareco per livero de gazetaro kaj skribado de juĝaj alvokoj, interalie defende de Anna Walentynowicz. Septembre en Gdańsk prilaboris broŝuron Walka strajkowa w Polsce – rok 1980 (Strika batalo en Pollando - 1980) kiel larĝan instrukcion por strikantaj laboristoj. De 23-a de septembro 1980 estis denove arestita kaj kun kelkaj paŭzoj malliberigita ĝis anonco de amnestio julie 1986. Leszek Moczulski estis liberigita la 6-an de junio (ĝis la 9-a de julio 1981) post protestoj flanke de Defend-Komitatoj de Malliberigitoj pro Konvinkoj kaj agado de primaso Stefan Wyszyński. Septembre de la sama jaro li prilaboris Planon de stabiligo de la ekonomio. Lian denovan areston postulis persone Leonid Breĵnev. La 15-an de junio 1981 komenciĝis t.n. la unua proceso de la Konfederacio de Sendependa Pollando, komence antaŭ Vojevodia Juĝejo en Varsovio, kaj post enkonduko de la milita stato en Pollando antaŭ Juĝejo de Varsovia Armea Areo. Laŭ verdikto de la 8-a de oktobro 1982 Leszek Moczulski estis kondamnita al puno de 7 jaroj de mallibero.
Post interveno de britaj parlamentanoj en Varsovio Leszek Moczulski ricevis pasporton por sin kuraci eksterlande. En la unua duono de 1987 li restis en Britio, Francio, Usono kaj Kanado, kie renkontiĝis interalie kun vicprezidento George H. W. Bush, aliaj politikistoj kaj polaj diasporaj medioj. Li lekciis en kelkaj altlernejoj kaj "The Washington Post" presis lian artikolon.
Leszek Moczulski ne partoprenis konversaciojn de Ronda Tablo, restante kritika al faritaj tie decidoj.
Tria Respubliko
[redakti | redakti fonton]En 1990 Leszek Moczulski startis en prezidenta baloto gajnante la lastan 6-an lokon. En la jaroj 1991–1997 estis parlamentano, elektita de Krakovo. Parolante en Sejmo li akronimigis mallongigon PZPR (Pola Unuiĝinta Laborista Partio) kiel Salajrataj Perfiduloj, Servistoj de Rusio.
En 1994 kune kun parlamenta partio KPN (Konfederacio de Sendependa Pollando) organizis helpon por Ĉeĉenio kaj estis kunkreinto de Ĉeĉena Informa Centro.
En 1992 li ektroviĝis en t.n. listo de Antoni Macierewicz pro kio trapasis 3 procesojn kun interveno de Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj.
En 2005 Leszek Moczulski defendis en Humanistika Akademio en Pułtusk doktorecan tezon Geopolitiko. Historio de la penso kaj nuntempa stato de la sciencobranĉo, kies promociiganto estis profesoro Bronisław Geremek, akirante sciencan gradon de doktoro pri homa scienco rilate al politiko. Li habilitiĝis en 2009, samjare iĝante honora prezidanto de Pola Geopolitika Societo.
En 2014 kunkreinto kaj membro de Civitana Komitato de Solidareco kun Ukrainio.
Distingoj
[redakti | redakti fonton]La 28-an de julio 2015 prezidento Bronisław Komorowski distingis Leszek Moczulski per la Granda Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.
La 3-an de majo 1987 estis distingita de prezidento en ekzilo Kazimierz Sabbat per la Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Dylematy. Wstęp do historii Europy Zachodniej 1945–1970 (Dilemoj. Enkonduko al historio de Okcidenta Eŭropo 1945-1970), Wydawnictwo MON, Warszawa 1971
- Wojna Polska 1939 (Pola Milito 1939), Wydawnictwo Poznańskie, Poznań 1972, Bellona, Warszawa 2009
- Rewolucja bez rewolucji, "Droga" (unua presaĵo) 1979
- Geopolityka. Potęga w czasie i przestrzeni (Geopolitiko. Potenco en la tempo kaj la spaco), Warszawa 1999
- Lustracja. Rzecz o teraźniejszości i przeszłości (Lustracio. Afero pri la estanteco kaj pasinteco), Oficyna Wydawnicza RYTM, Warszawa 2001
- Narodziny Międzymorza (Naskiĝo de Intermaro), Bellona, Warszawa 2008
- Przerwane powstanie polskie 1914 (Rompita pola ribelo 1914), Bellona, Warszawa 2010
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Grzegorz Waligóra, Ruch Obrony Praw Człowieka i Obywatela 1977–1981 (Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj 1977-1981), Eldonejo Instytut Pamięci Narodowej (Instituto pri Nacia Memoro), Warszawa 2006, ISBN 83-60464-10-3
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Biografio laŭ Enciklopedio de Solidareco Arkivigite je 2014-03-05 per la retarkivo Wayback Machine