John Huchra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Peter Huchra
Persona informo
NomoJohn Peter Huchra
Dato de naskiĝo23-a de decembro 1948
NaskiĝlokoJersey City
Dato de morto8-a de oktobro 2010
MortolokoLexington
Aĝo je morto61
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj profesoro
Geografio
ŜtatoUsono
Ceteraj informoj
HonorigoFellow of the American Physical Society [+]
Portalo pri Homoj
vdr

John Peter Huchra (naskiĝis la 23-an de decembro 1948 en Jersey City, mortis la 8-an de oktobro 2010 en Lexington) estis usona astronomo kaj profesoro

Filo de kondukisto de trajno kaj de hejmedzino, li kreskis en Ridgefield Park (vilaĝo en Kantono Bergen). Li interesiĝis pri kosmologio kaj sciencfikcio.

Li ricevis sian licencion pri fiziko de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio (kie li estis ankaŭ ano de la teamo de lukto), daŭrigis sian lernadon en la Kalifornia Instituto de Teknologio kie li ricevis sian doktorecon (Ph. D.) pri astronomio. Li ricevis post-doktoran stipendion en la Harvard-Smithsonian Center for Astrophysics kaj restis tie kiel profesoro ĝis la fino de sia kariero.

Kun siaj kolegoj Marc Aaronson kaj Jeremy Mould, li anoncis, sur bazo de kalkuloj pri la lumeco kaj la rotacia rapideco de iuj spiralaj galaksioj, ke la aĝo de la universo estus nur 9 miliardoj da jaroj[1], ĉirkaŭ duono de la aĝo taksita de la plejparto de la astronomoj.

En 1986, kun Valérie de Lapparent kaj Margaret Geller, li publikigis pri la bizare neregula disdono de la galksioj en la skalo de plura dekoj da megaparsekoj sur baze de la unuaj rezultoj de la CfA du CfA Redshift Survey : de Lapparent, Geller kaj Huchra montris la galaksiojn kiel disdonitaj "sur la surfaco de strukturoj kun formo de sapvezikoj"[2]. En 1989, kun pli recentaj mezuroj, Geller kaj Huchra malkovris la Grandan Muron[3], filamento da galaksioj de 600 milionoj da lumjaroj de longo kaj 250 milionoj da lumjaro de larĝo. Tio estas la dua plej granda grandskala kosma strukturo nun konata.

Oni donis lian nomon al:

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]