Friedrich Krupp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Friedrich Krupp, samtempa siluetotondaĵo

Friedrich Krupp (naskiĝinta la 17-an de julio 1787 en Essen; mortinta la 8-an de oktobro 1826 samurbe) estis germana industriisto. Li validas kiel fondinto de la gisŝtalfabriko Krupp[1] kaj de la el tio evoluinta entrepreno Friedrich Krupp AG, kiun lia filo Alfred Krupp elkonstruos al la dumtempe plej granda industria entrepreno en Eŭropo kaj kiu en 1999 kunfandiĝis kun ŝtalproduktejo Thyssen al ThyssenKrupp AG.

Familio kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Naskiĝdomo de Friedrich Krupp kaj lia filo Alfred Krupp ĉe Flachsmarkt en la urbocentro de Essen, jen proks. 1850–1880

Friedrich Krupp, de li ĝis nun neniu bildaĵo pri li estas konata[1], estis filo de Peter Friedrich Wilhelm Krupp (1753–1795) kaj ties edzino Petronella[1], denaska Forsthoff. Ili apartenis al indiĝena komercisto-familio de Essen, kiu origine estis elmigrinta el Nederlando.[1]

La avino de Friedrich Krupp junaĝe vidviniĝinta en 1757, Helene Amalie Krupp[1], denaska Ascherfeld (1732–1810)[1], estis formita el vendejo por koloniaj varoj, kiun ŝi estis heredinta de sia edzo Friedrich Jodocus Krupp, en ligon de diversaj komercaj kaj manufakturaj entreprenoj[1]. Friedrich Krupp lernis ĉe Burg-Gimnazio, ĝis kiam lie aĝis 14 jarojn, kaj ricevis en la negoco de sia avino komercistan edukadon.

En 1807 Friedrich Krupp ricevis de sia avino okaze de sia gefianĉiĝo kun Theresia Helena Johanna Wilhelmi (1790–1850, filino de komercisto el Essen) kiel donaco la ferfandejon Gute Hoffnung (bona espero), la dua plej aĝa ferfandejon de la iama industrizono norde de la Ruhr,kiun ŝi estis akirinta en 1799[1]. Friedrich, kiun lia avino jam en la aĝo de 20 jaroj estis instalinta tie kiel fabrikestro[1] kaj ekde 1805 ankaŭ akiris bazajn konojn pri metalurgio, mastrumis en la fandejo ne kontentige; ĝi staris en konkurenco al la najbara St.-Antony-Hütte, kiu rilate la akvoprovizo komence havis starejajn avantaĝojn. Helene Amalie Krupp retiris en 1808 la transdonadon de la fabriko.

Ferfandejo Gute Hoffnung transiris pli malfrue al la fratoj Franz kaj Gerhard Haniel same kiel al Heinrich Arnold Huyssen, kiu per fandejo Gutehoffnungshütte konstruis por longa tempo la plej grandan laborigan entreprenon de la pli malfrua Oberhausen.

En 1808 Friedrich Krupp geedziĝis kun sia fianĉino Theresia Wilhelmi. Ekde tiu ĉi jaro li tenis kune kun aliaj societanoj negocon kun nederlandaj koloniaj varoj kaj transprenis post la morto de sia avino en 1810 ties kolonivaran vendejon. El la geedzeco devenis dum la sekvaj jaroj filino Ida (1809–1882) kaj la tri filoj Alfred (1812–1887), Hermann (1814–1879) Friedrich (1820–1901).

Entreprenofondado[redakti | redakti fonton]

Memorŝtono ĉe la loko de la iama feltigmuelejo, kie Friedrich Krupp konstruis sian unuan muelmartelegon

Kiam en 1810 mortis Helene Amalie, avino de Friedrich Krupp, la heredaĵo iris al li kaj lia fratino Helene. Mallonge poste Krupp rezignis la negocojn per kolonivaroj kaj fondis per la kapitalo el la heredaĵo metiejon, kiun li etikedis la 20-an de novembro 1811[1] kiel Firma Friedrich Krupp zur Verfertigung des Englischen Gussstahls und aller daraus resultierenden Fabrikationen (Firmao Friedrich Krupp por la produktado de angla gisŝtalo kaj de ĉiuj el ĝi rezultajn fabrikaĵoj). Kunsocietanoj estis la fratoj Georg Karl Gottfried[1] kaj Wilhelm Georg Ludwig von Kechel[1], kiuj jam havis spertojn pri la produktado de gisŝtalo.[1]

Celo de Krupp estis, produkti la avidatan gisŝtalon, kiu ekde la kontinenta blokado de Napoléon Bonaparte ne eniris de Anglujo sur la eŭropan kontinenton. Li tamen ne estis la unua: la produktado de angla gisŝtalo estis nepre konata en Eŭropo, ekde kiam en 1804 Johann Conrad Fischer (1773–1854) en Schaffhausen estis rompinta la anglan monopolon. Do la merkato bezonis la produkton, tamen entreprenista lerteco mankis.

Norde de la remparo de Essen, sur la terpeco de malnova feltigmuelejo en la marĉa malaltejo de la Emscher ĉe la rivereto Berne, Krupp konstruis per la heredita mono la domojn por muela forĝomartelejo[1]. Tiu ĉi starloko tamen montriĝis kiel maltaŭga[1], ĉar nur malbone kulturita. Aldoniĝis la ŝanceliĝa kaj ofte tro malalta akvonivelo de la rivereto Berne, kio ne taŭgis por kontinua movado de la forĝomarteloj. Komence Krupp povis produkti nur cementoŝtalon. En 1812 li unuafoje liveris fajlilojn el ĉi tiu materialo.

La gisŝtalfabriko ĉe Berne estis finkonstruata en 1813, post kiam proksimume 30.000 taleroj estis investitaj je minimumaj enspezoj[1]. Krupp fakte foruzis la familian riĉaĵon.[1] Krom tio la kunsocietanoj von Kechel montriĝis kiel nefidindaj. Minacate de bankroto Krupp si apartigis de ili post longaj, elspezaj jurprocesoj kaj fariĝis en 1816 sola tenanto de la firmao. En ĉi tiu jaro li unuafoje estis kapabla liveri anglan gisŝtalon. Tiutempe la kontinenta blokado tamen jam ekde tri jaroj estis nuligita, kaj la vera angla gisŝtalo denove kaj grandkvante estis havebla sur la kontinento.[1]

Pligrandiĝo[redakti | redakti fonton]

Fandejo kun inspektistodomo (mldekstre) en la jaro 1819

En 1817 la produktado plietendiĝis je tanistaj instrumentoj, boriloj, turnĉiziloj, monerostampiloj kaj moneroruloj. Ĉar nun ankaŭ la plejofte kontenta prusa mon-administracio en Duseldorfo apartenis al sia klientaro, Krupp atingis iom da renomo. Li ankaŭ povis vendi pli malgrandajn kvantojn da gisŝtalo al eksterlandaj klientoj.[1] La unuaj gisŝtalaj ruloj por la stampado de moneroj tamen preskaŭ ne alportis sukceson, ĉar la administracio rifuzigis naŭ el 14 ekzempleroj pro kvalitaj kaŭzoj.[1]

Ĉar la fabriko ĉe Berne troviĝis sur malbona starloko, Krupp plialtigis en 1818 la fabrikadon kaj metis la fundamenton por la konstruado de la gisŝtalfabriko Krupp okcidente de la urbo Essen sur areo, kiu jam ekde la 17-a jarcento estis familia posedaĵo. La 18-an de oktobro 1819 la nova fabriko ekproduktis tie, ĉe la Ŝoseo al Mühlheim antaŭ la pordego ĉe (rivereto) Limbecke, (la nuna strato Altendorfer Straße). Ĝi estis konceptita je sesdek fandofornoj, sed post la unua konstruetapo nur ok ekzistis. Ankaŭ tiutempe Krupp konstruigis tie inspektistodomon, kiun pli malfrue lia filo Alfred Krupp altenstiligis al Pradomo Krupp. Tiu ĉi nova starejo proksime de Minejo Neuack, de kiu Krupp ricevis karbojn, estis avantaĝa. Tamen Krupp devis pluteni la malnovan forĝejon ĉe Berne, ĉe la nova starejo ne ekzistis akvofluo.

En 1820 Krupp liveris ĉefe tranĉajn instrumentojn, segilojn kaj klingojn. En 1823 li finfine sukcesis produkti la altvaloran fandujan ŝtalon,[2] kvankam la rezultoj ankoraŭ restis neklaraj. Gravaj metalurgiaj procesoj ankoraŭ ne estis klarigeblaj. Krom tio pro financa malabundeco oni uzis malsamajn ercojn, kio rezultigis malsaman giskvaliton, kiun la klientoj kompreneble ne deziris. Je la fino Friedrich Krupp estis investinta sian tutan heredaĵon kaj krom tio akceptinta tro altajn ŝuldojn.

Frua morto[redakti | redakti fonton]

Tomboplatoj de Friedrich Krupp kaj sia edzino Therese sur la Tombejo Bredeney

La firmao donis neniajn nomindajn profitojn. La altŝuldiĝinta fondinto de la gisŝtalfabriko pli kaj pli ne povis majstri sian duoblan ŝarĝigon kiel fabrikanto kaj samtempe kiel tenanto de diversaj oficoj kaj honoroficoj en la urbo Essen.[1] Sekve de tio Friedrich Krupp grave malsaniĝis litoligite. En 1824 pro financaj kaŭzoj li devis transloĝiĝi en la inspektistodomon de sia fabriko. La klaskonvena domo ĉe Flachsmarkt, tuj apud la Marktkirche, en kiu loĝis la sespersona familio, transdoniĝis al la kreditoroj.[1]

La 8-an de oktobro 1826 Friedrich Krupp mortis 39 jarojn aĝa pro pulma akvoŝvelo. Li estis entombigata sur la tiama protestanta tombejo de Essen, kiu nun estas surkonstruita. Lia tomboplato troviĝas nun sur la urba Tombejo Bredeney.

La entrepreno Krupp laborigis je la momento de lia morto ankoraŭ sep laboristojn. Vidvino Therese pludirektis, subtenate de sia plej aĝa, 14-jara filo Alfred kaj aliaj parencoj la entreprenon.[1] Ŝi restis ĝis 1848 posedanto. Filo Alfred kondukis la entreprenon dum la postsekvaj jardekon al tutmonda prestiĝo. La sekvatempa firmaonomo Friedrich Krupp AG tamen ekzistis ankoraŭ ĝis la kunfandiĝo al ThyssenKrupp AG en la jaro 1999.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Franz Maria Feldhaus: Krupp, Friedrich. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). vol. 55, Duncker & Humblot, Lepsiko 1910, p. 537 s.
  • Renate Köhne-Lindenlaub: Krupp, Friedrich. En: Neue Deutsche Biographie (NDB). vol. 13, Duncker & Humblot, Berlino 1982, ISBN 3-428-00194-X, p. 129 s.
  • Wilhelm Berdrow: Friedrich Krupp, der Gründer der Gussstahlfabrik, in Briefen und Urkunden. Herausgegeben im Auftrage der Friedr. Krupp AG. Baedecker, Essen (Ruhr) 1915.
  • Ders.: Friedrich Krupp (1787–1826). In: Rheinisch-Westfälische Wirtschaftsbiographien, Band I. Aschendorff, Monastero 1931, pj. 20-37.
  • Beyer, Burkhard: Vom Tiegelstahl zum Kruppstahl.Technik- und Unternehmensgeschichte der Gussstahlfabrik von Friedrich Krupp in der ersten Hälfte des 19. Jahrhunderts. Essen: Klartext Verlag 2007. ISBN 978-3-89861-506-8
  • Frank Stenglein: Krupp - Höhen und Tiefen eines Unternehmens, Essen: Klartext Verlag 2011. ISBN 978-3-8375-0518-4 (paĝoj 15 ĝis 20)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 1,17 1,18 1,19 1,20 1,21 1,22 Harold James: Krupp - Deutsche Legende und globales Unternehmen; Verlag C.H. Beck, Munkeno 2011, ISBN 978-3-406-62414-8.
  2. Beyer, Burkhard, Kurzzusammenfassung