Ofensivo de Meuse-Argonne

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ofensivo Meuse-Argonne estis unu el la plej grandaj bataloj en la unua mondmilito, la plej granda sieĝo de la usona ekspedicia armeo. La ofensivo daŭris de la 26-a de septembro kaj finiĝis la 11-an de novembro 1918 kun armistico, proksime al Verdun.

La batalantoj[redakti | redakti fonton]

Sur unu flanko staris la usonaj fortoj el 10 divizioj de la usona unua armeo. Ilin gvidis ĝis la 16-a de oktobro la generalo Pershing, poste lt. generalo Hunter Liggett. La loĝistikon planis kaj koordinis kolonelo George Marshall.

La germanaj fortoj konsistis el ĉ. 40 divizioj, sub gvido de generalo Georg von der Marwitz.

Celo[redakti | redakti fonton]

Usona celo estis la konkero de la fervoja punkto ĉe Sedan, tra kiu alvenis la provizo de la germanaj fortoj.

Perdoj[redakti | redakti fonton]

La usonaj fortoj perdis 26.277 soldatoj kaj vundiĝis 95.786, la germana perdo estis 90-100.000 soldatoj.