Johano la 1-a (Bretonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano la 1-a la Kaŝtanhara
Duko de Bretonio
Sigelo de Johano la 1-a
Sigelo de Johano la 1-a
Regado 1221-1286
Antaŭulo Alix kaj Petro Mauclerc
Sekvanto Johano la 2-a
Persona informo
Jean Ier de Bretagne
Naskiĝo 1217
en Dreux
Morto 8-a de oktobro 1286
en Kastelo de L'Isle
Religio kristanismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Dinastio de Dreux vd
Patro Petro Mauclerc
Patrino Alix de Thouars
Gefratoj Yolande of Brittany vd
Edz(in)o Blanche of Navarre vd
Infanoj Johano la Dua
Petro
Alix de Bretonio

Thibaut
Thibaut
Alienor
Nicolas
Robert

2-a grafo de Richmond
Dum 1268
Antaŭulo Petro la 2-a (Savojo)
Sekvanto Johano la Dua
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano la 1-a la Kaŝtanhara[1] (naskiĝis en 1217 aŭ 1218 – mortis la 8-an de oktobro 1286 en la kastelo de L'Isle), filo de Petro Mauclerc, regento de Bretonio kaj de Alix de Thouars, estis duko de Bretonio de 1221 ĝis 1286 kaj grafo de Richmond en 1268.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li fariĝis duko de Bretonio en 1221, je la morto de sia patrino, sed, ĉar li estis nur kvar-jara, lia patro regentis. Johano ekkarieris en 1232 kiam lia patro devis subpremi ribelojn de liaj baronoj. En 1237, li prenis por si la regadon de la duklando, kaj devis subpremi la ribelon de unu el siaj vasaloj, Petro de Craon. En 1242, li batalis en Potevio por Ludoviko la 9-a, reĝo de Francio kaj submetis la grafon de la Marche.

Edziĝinta al Blanka de Navaro, filino de Thibaut la 4-a la Kanzonisto, grafo de Ĉampanio kaj reĝo de Navaro, kiu elektis lin kiel sian posteulon por la reĝlando de Navaro. En 1254, kontraŭ jara kompenso de trimil pundoj, li forcedis definitive tiun heredrajton al sia bofrato Thibaut la 2-a la Juna.

Li travivis multajn kontestojn de la klerikaro kaj de la bretona nobelaro. En konflikto kun la episkopo de Nantes, li estis ekskomunikita de la bretonaj episkopoj kaj fine submetiĝis; sed la nobeloj, vidantaj ke li favoris la pastrojn, ekbatalis siavice en (1257). Sed Johano fine submetis ilin.

Poste li akompanis sanktan Ludovikon en la oka krucmilito (1270), eskapis la peston, kiu mortigis la reĝon kaj revenis al sia duklando.

Edziĝo kaj idaro[redakti | redakti fonton]

En 1236, li edziĝis al Blanka de Navaro (12261283), filino de Thibaut la Kvara la Kanzonisto, grafo de Ĉampanio kaj reĝo de Navaro kaj de Agnès de Beaujeu. Ili havis ok gefilojn :

  1. Johano la 2-a (12391305), duko de Bretonio. Lia patro transdonis al li la titolon de grafo de Richmond en 1268
  2. Petro (2-an de aprilo 1241 – 19-an de oktobro 1268), senjoro de Dinan, Hédé, Leono, Hennebont kaj la Roche-Derrien
  3. Alix de Bretagne (6-an de junio 1243 - 2-an de aŭgusto 1288), edziniĝinta al Johano la 1-a de Blois-Châtillon, grafo de Blois kaj de Chartres ;
  4. Thibaut (23-an de julio 1245 – 23-an de oktobro 1246), entombigita en la abateja preĝejo de Saint-Gildas de Rhuys ;
  5. Thibaut (9-an de novembro 1247), june mortinta, entombigita en la abateja preĝejo de Saint-Gildas de Rhuys ;
  6. Aliénor (1248), june mortinta, entombigita en la abateja preĝejo de Saint-Gildas de Rhuys ;
  7. Nicolas (8-an de decembro 1249 – 14-an de aŭgusto 1251), entombigita en la abateja preĝejo de Saint Gildas de Rhuys ;
  8. Robert (6-an de marto 1251 – 4-an de februaro 1259), entombigita en la preĝejo de la monaĥejo de la kordelieroj de Nantes.

Referencoj[redakti | redakti fonton]