Munshi Premchand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Munshi Premchand

barata verkisto
Naskiĝo 31-a de julio 1880
en Lamahi, Varanasi, Barato
Morto 8-a de oktobro 1936
en
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Munshi Premchand (31-a de julio, 18808-a de oktobro, 1936) (plumnomo: Premchand) estis unu el la plej eminentaj verkistoj de moderna hinda kaj urdua literaturo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Premchand (hinde: प्रेमचंद, Urdu: پریمچںد), kies origina nomo estis Dhanpat Rai Srivastava (prononco: Dĥanpat Raj Ŝrivastava) naskiĝis la 31-an de julio 1880, en la vilaĝo Lamahi ĉe Varanasio, kie lia patro laboris kiel oficisto ĉe loka postoficejo. Liaj gepatroj mortis dufiĉe frue—lia matrino mortis, kiam li estis nur 7 jarojn aĝa, kaj lia patro dum lia 14a jaro, kiam li ankoraŭ estis lernejano. Tiel juna Premchand fariĝis respondeculo pri sian duonpatrino kaj duongefratoj.

Dum sia juneco Premchand vivis en ekstrema mizero. Unufoje li prunteprenis 2 kaj duonon rupiojn kaj devis dum 3 jaroj pene labori por redoni la pruntitaĵon. Li perlaboris kvin rupeojn monate kiel helpanto ĉe la infano de unu advokato. Kial li estis 15 li edziĝis, sed lia geedziĝo fiaskis, kaj poste li denove edziĝis, al Shivrani Devi, tiel nomata "balavidhava" (juna vidvino) kaj havis tri infanojn (Sripat Rai, Amrit Rai kaj Kamla Devi Srivastava). En tiu tempo tiutipa geedziĝo estis strikte malpermesita en Hindio. Lia dua edzino multe subtenis lin dum lia bataloplena vivo.

Premchand sukcesis trapasi sian abiturientan ekzamenon kun granda peno en 1898, kaj en 1899 li komencis instrui en lernejo, perlaborante 18 rupeojn monate.

En posta tempo Premchand laboris kiel subinspektoro de lernejoj en sia provinco.

En 1910 li estis priskoldita fare de Disktrikta Magistrato pro lia antologio de mallongaj historietoj Soz-e-Watan (Rekviemo pri nacio), kiun oni nomis which was labelled ribel-alvoka. La unua historio en la antologio nomiĝis Duniya ka Sabse Anmol Ratan ("La plej valora juvelo en la mondo"), kio, laŭ li, estis "la lasta sangoguto, ĵetita pro la libero de la lando". Ĉiujn kopiojn de Soz-e-Watan oni konfiskis kaj bruligis.

Origine Premchand verkis en urdu sub la nomo Nawabrai. Tamen post la konfiskado de Soz-e-Watan li komencis verki sub la pseŭdonimo Premchand. Antaŭ li hinda literaturo konsistis nur el fantaziaj aŭ religiaj verkoj. Premchand alportis literaturan realismon al hinda literaturo. Li verkis pli ol 300 historiojn, dekduojn da noveloj kaj du teatraĵojn. La historioj estis kompilitaj kaj publikigitaj sub la nomo Maansarovar.

En 1921 li respondis al la peto de Mahatma Gandhi kaj rezignis pri sia ŝtata laboro. Poste li laboris kiel proprietulo de presejo, redaktoro de literaturaj kaj polikitaj revuoj (Jagaran kaj Hans). Dum nelonga tempo li ankaŭ laboris kiel scenaristo por la filma studio en Bombay. Li ne multe aprezis la filmindustrion kaj unufoje li rimarkis pri la filmo Mazdoor ("Laboristo")- "La direktoro estas ĉio en kino. La scenaristo povas esti majstro de sia plumo, sed li estas nur ordinarulo en la emperio de direktoro… Idealismo enrampiĝas en la suĵeton kiel mi konscias, kaj oni diras al mi, ke ĝi ne havas distrigan valoron".

Kiam oni demandis lin kial li ne verkas ion pri si mem, li respondis: "Kiun neordinaran trajton mi havas por rakonti pri ĝi? Mi vivas kiel milionoj da homoj en tiu lando; mi estas ordinara. Mia vivo ankaŭ estas ordinara. Mi estas malbona lerneja instruisto, suferanta pro familiaj problemoj. Dum mia tuta vivo mi provis batali kun la espero, ke mi fariĝos libera de miaj suferoj. Sed mi ne kapablas liberigi min mem de tiuj suferoj. Kio do estas speciala en mia vivo, pri kio mi rakontu al ĉiu?".

Dum siaj lastaj jaroj li estis ege malsana. La mono, kiun lia edzino fordonadis por lia kuracado venis de lia presejo "The Saraswati". Li ankaŭ verkis la libron "Mangalsutra", kiun li tamen ne sukcesis fini. Ĉiuj liaj vivaj problemoj ege malhelpis al lia sano kaj kondukis al lia frua morto la 8-an de Oktobro 1936, en la aĝo de 52 jaroj. [1]

Literatura stilo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa karakterizaĵo de liaj verkoj estis interesa rakonto de historioj kaj uzo de simpla linvaĵo. Liaj noveloj priskribas la problemojn de vilaĝaj klas-anoj. Li evitis uzi tro sanskritizitan hindan lingvon (kio estis kutima praktiko ĉe hindaj aŭtoroj), sed prefere uzis dialektaĵojn de simplaj homoj.

Antaŭ Premchand, hindia literaturo estis limigita al raja-rani ("reĝo kaj reĝino") historioj, la historioj pri magiaj kapabloj kaj aliaj eskapaj fantazioj. La tuta literatura heredaĵo ŝvebis en la ĉielo de fantazio, ĝis Premchand portis ĝin al la tero de realeco. Premchand verkis pri realaj ĉiutagaj okazaĵoj - komunalaj problemoj, korupcio, zamindar, ŝuldoj, mizero, koloniala politiko ktp.

Kelkaj kritikas la verkojn de Premchand, ke tiuj enhavas tro multe da mortoj kaj tro multe da mizero. Tiuj kredas, ke Premchand ne egalas al liatempaj literaturaj gigantoj en Hindio Sharat Chandra Chattopadhyay kaj Rabindranath Tagore. Sed oni devas rimarkigi, ke pluraj historioj de Premchand estis influitaj de liaj propraj spertoj pri mizero kaj malriĉo. Liaj historioj reprezentas ordinarajn indiajn homojn kiel tiuj estas, sen ajnaj plibeligoj. Malsame al aliaj liatempaj verkistoj, liaj verkoj neniam havis iun "heroon" aŭ "S-ron Bono" -- ili priskribis homojn kiel tiuj estas.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Premchand verkis ĉ. 300 mallongajn historiojn, kelkajn novelojn kaj multajn eseojn kaj leterojn. Li ankaŭ verkis kelkajn teatraĵojn. Krome, li faris kelkajn tradukojn. Multaj el liaj historioj estis tradukitaj al la angla kaj rusa lingvoj.

Godaan ("Donaco de bovino"), lia plej lasta novelo, estis konsiderita la plej bona hindia novelo de ĉiuj tempoj. [2] La protagonisto, Hori, estas malriĉa vilaĝano, kiu per la tuta animo despere volas havi bovinon, la simbolon de prospero kaj prestiĝo en vilaĝa Indio. Hori ricevas bovinon, sed pagas kontraŭ ĝi per sia vivo. Kiam li mortas, la vilaĝa pastro petas lian vidvinon fordoni al li la bovinon por porti la animon de mortinta edzo al paco.

En Kafan ("Savano"), malriĉulo kolektas monon por funebra ritualo pri sia mortinta edzino, sed fordonas ĝin por manĝaĵo kaj trinkaĵo.

Famaj historioj[redakti | redakti fonton]

  • Panch Parameshvar (पंच परमेश्वर پںچ پرمیشور)
  • Idgah (ईदगाह اِیدگاہ)
  • Nashaa (नशा نشا)
  • Shatranj ke khiladi (शतरंज के ख़िलाडी شترںج کے خِلاڈی) ("Ŝakludantoj")
  • Poos ki raat (पूस की रात پُوس کی رات)
  • Atmaram (आत्माराम آتمارام)
  • Boodhi Kaki (बूढी काकी بُوڈھی کاکی) ("Olda onklino")
  • Bade Bhaisahab (बडे भाईसाब بڈے بھائیساب) ("Granda frato")
  • Bade ghar ki beti (बडे घर की बेटी بڈے گھر کی بیٹی) ("Knabino el abunda familio")
  • Kafan (कफ़न کفن) (Shroud)
  • Dikri Ke Rupai (दिक्रि के रुपै دِکرِ کے رُپے)
  • Udhar Ki Ghadi (उधार की घडी اُدھار کی گھڈی)
  • Namak Ka Daroga (नमक का दरोगा نمک کا دروگا)

Noveloj[redakti | redakti fonton]

  • Gaban (गबन)
  • Sevasadan
  • Godaan (गोदान)
  • Karmabhoomi (कर्मभूमी)
  • Kaayakalp (कायाकल्प)
  • Manorma (मनोरमा)
  • Mangalsootra (मंगलसूत्र), nefinita
  • Nirmala (निर्मला)
  • Pratigya (प्रतिज्ञा)
  • Premashram (प्रेमाश्रम)
  • Rangbhoomi (रंगभूमी)
  • Vardaan (वरदान)

Filmoj kaj TV-serioj[redakti | redakti fonton]

  • Sadgati (1981) (TV)
  • Shatranj Ke Khilari (1977)
  • Godhuli (1977)
  • Oka Oori Katha (1977)
  • Gaban (1966)
  • Godaan (1963)
  • Seva Sadan (1938) (surbaze de la novelo Bazaar-e-Husn)
  • Mazdoor (1934)
  • Nirmala (TV-Serio, 1980s)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.