Saltu al enhavo

Distrikto Bydgoszcz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Bydgoszcz
Flago Blazono
Situo en regiono
Mapo
distrikto
Provinco Kujavio-Pomerio
Ĉefurbo Bydgoszcz
Sen ĉefurbo Jes
Kvanto de komunumoj:
    urbaj -
    urbo-kampaj 2
    kampaj 6
Urbeco 27,77
Areo 1394.8 km2
Loĝantaro 126088 (en 2023)
Loĝdenso 90/km2
Aŭtokodo CBY
TERYT 6.04.05.03.00.0
Estro Wojciech Porzych [VOJĉjeĥ PORziĥ] (ekde kiam?)
Adreso de estraro ul. S. Konarskiego 1/3
Poŝtkodo de estraro 85-066
Telefono de estraro 52 349-74-50
Fakso de estraro 52 349-74-52
Retpaĝaro de distrikto http://powiat.bydgoski.pl
vdr

La distrikto Bydgoszcz - pole powiat bydgoski - estas distrikto en la provinco (vojevodio) Kujavio-Pomerio de Pollando. Administra centro estas la samnoma urbo Bydgoszcz (germane Bromberg), kiu mem ne apartenas al la distrikta teritorio, sed nur ĉirkaŭatas de ĝi. Fine de 2023 en la distrikto vivis 126 088 loĝantoj sur areo de 1 394,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 90 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Bydgoszcz, distrikto Toruń, distrikto Inowrocław, distrikto Chełmno, distrikto Świecie, distrikto Tuchola, distrikto Sępólno, Distrikto Nakło kaj distrikto Żnin. En la 10-a jarcento terenojn de la distrikto ekregis monarkio de piastoj.

Membraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La membraj komunumoj de la distrikto krom la centra urbo Bydgoszcz (do germane Bromberg) estas la pliaj urboj Koronowo (germane Polnisch Krone) kaj Solec Kujawski (Schulitz), kaj krome la kamparaj komunumoj Białe Błota (Weißfelde), Dąbrowa Chełmińska (Damerau), Dobrcz (Dobsch), Nowa Wieś Wielka (Groß Neudorf), Osielsko (Osielsk) kaj Sicienko (Klein Sittno).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Bydgoszcz (germane Bromberg)