Alfred E. Johann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Alfred E. Johann (naskiĝinta la 3-an de septembro 1901 sub la nomo Alfred Ernst Johann Wollschläger en Bydgoszcz, mortinta la 8-an de oktobro 1996 en Dedelstorf; aliaj pseŭdonimoj jenas: Alfred Ernst Johann, Carl Matthias Fischer) estis germana ĵurnalisto kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de poŝtoficisto pasigis la junajn jarojn en Debrzno kaj frekventis la gimnazion nehumanisman en Bydgoszcz. Tie okazis en 1918 milite reduktita abiturienta ekzameno. Inter 1919 kaj 1922 li studis teologion, geografion kaj sociologion ĉe la Humboldt-Universitato en Berlino; la vivtenon li sekurigis laborante en fabrikoj kaj surkampe. Ekde 1922 li estis trejnata ĉe la Pruŝia Ŝtata Banko kaj ĝis 1926 li estis bilancrevizoro.

En 1927 li demisiis ekkontaktante la ĉefredaktiston de la gazeto "Vossische Zeitung". La edonejo Ullstein komisiis lin fari dokumentadon pri Ameriko. Johann vojaĝis en la ueston de Kanado kie li laboris kiel lignodehakisto kaj en lignosegejoj aŭ helpis ĉe rikoltadoj. Reveninte en Germanion en 1928 li verkis diversajn artikolojn gazetajn kiuj iĝis la bazo porla unua libro titolita Mit zwanzig Dollar in den wilden Westen. Pli ol 150.000 ekzempleroj de ĝi estis venditaj. La sekvontajn jarojn li estis korespondanto de la Ullstein-eldonejo troviĝante en Azio, Aŭstralio kaj Afriko. Pri ĉio li raportis engazete kaj enlibre. Kelkatempe li eĉ estis ĉefa redaktoro de la ilustrita magazino "Koralle".

Dum la Dua mondmilito li raportis pri kampanjoj militaj. En junio 1945 li arestitis fare de usonanoj (ĝis septembro). Inter 1948 kaj 1978 li vivis en Groß Oesingen kaj ekde 1978 en Oerrel (Dedelstorf). Novaj libroj aperis ekde 1949 kaj ekde la 1950-aj jaroj li denove ekvojaĝis je longa distanco. Johann estis trifoje edzokaj havis unu filinon.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Liaj vojaĝrakontoj estis nenombreblaj, sed ankaŭ historiaj romanoj publikigitis. Sume oni aĉetis liajn verkojn pli ol 10 milionajn fojojn. Li ŝatis ege Kanadon. En 1969 la organizo "Landsmannschaft Westpreußen" de forpelitaj germanoj el la eŭropa oriento aljuĝis al li la premion "Marienburg-Preis". En la GDR ses verkoj de li estis malpermesitaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Mit zwanzig Dollar in den wilden Westen, Berlin 1928.
  • Die innere Kühle, Berlin 1929.
  • 40000 Kilometer!, Berlin 1929.
  • Der unvollkommene Abenteurer, Berlin 1930.
  • Amerika. Untergang am Überfluss, Berlin 1932.
  • Känguruhs, Kopra und Korallen, Berlin 1936.
  • Kulis, Kapitäne und Kopfjäger, Berlin 1936.
  • Generäle, Geishas und Gedichte, Berlin 1937.
  • Pelzjäger, Prärien und Präsidenten, Berlin 1937.
  • Groß ist Afrika, Berlin 1939.
  • Zwischen Westwall und Maginotlinie, Berlin 1939.
  • Der Tod im Busch, Berlin 1940.
  • Im Strom, Berlin 1942.
  • Das Land ohne Herz, Berlin 1942.
  • Das Ahornblatt, Berlin 1944.
  • als Carl Matthias Fischer (Pseudonym): Die Wildnis, Celle 1949.
  • Schneesturm, Heimweh und nächtlicher Bambus, Gütersloh 1950.
  • als Carl Matthias Fischer (Pseudonym): Zwischen den Ufern, Gütersloh 1950.
  • Der Mann, der sein Wort gab, Gütersloh 1951.
  • Steppenwind, Gütersloh 1951.
  • Weiße Sonne, Gütersloh 1951.
  • Die Herde tobt, Gütersloh 1952.
  • Diana im Dornbusch, Gütersloh 1953.
  • Heimat der Regenbogen, Gütersloh 1953.
  • Die Rache der roten Speere, Gütersloh 1953.
  • Große Weltreise mit A. E. Johann, Gütersloh 1955.
  • Sohn der Sterne und Ströme, Gütersloh 1955.
  • Wohin die Erde rollt, Gütersloh 1959.
  • Wo ich die Erde am schönsten fand, Gütersloh 1960.
  • À la Indonesia, Gütersloh 1961.
  • Die wunderbare Welt der Malaien, Gütersloh 1962.
  • Am Rande der Winde, Gütersloh 1963.
  • Das Paradies ist überall, Gütersloh 1963.
  • Der Fischer, der die See erstach, Gütersloh 1964.
  • Gewinn und Verlust, Gütersloh 1964.
  • Der große Traum Amerika, Hamburg 1965.
  • Die Welt als Einheit, Braunschweig 1965.
  • Gold am Porcupine, Wuppertal 1966.
  • Amerika ist eine Reise wert, Gütersloh 1967.
  • Abenteuer der Ferne, Köln 1968.
  • Nach Kanada sollte man reisen, Gütersloh 1968.
  • Das große Buch von der Erde, Gütersloh 1969.
  • Die Schaukel der sieben Jahrzehnte, Gütersloh
    • 1. Im Strom, 1969.
    • 2. Das Ahornblatt, 1970.
    • 3. Aus dem Dornbusch, 1972.
  • Weltreise auf den Spuren der Unruhe, Gütersloh 1970.
  • Ein Traumland: British Columbia, Gütersloh u.a. 1971.
  • Menschen an meinen Wegen, München u.a. 1973.
  • Elefanten, Elefanten, München u.a. 1974.
  • Ans dunkle Ufer, München u.a. 1975.
  • Farbige Weltreise, München u.a. 1976.
  • Wälder jenseits der Wälder, München 1976.
  • Am Ende ein Anfang, München 1978.
  • "Hinter den Bergen das Meer", München 1979.
  • Amerika: der unbegrenzte Traum, München u.a. 1980.
  • Die Leute von Babentin, München 1980.
  • Westwärts nach Oregon, München 1980.
  • Bis ans Ende der Ewigkeit, Bayreuth 1981.
  • Das Haus am Huronensee, München 1981.
  • Das Glück des Reisens, München u.a. 1982.
  • Vom Yukon zum Rio Grande, München 1982.
  • Kanadas ferner Osten, München 1983.
  • mit Elke Emshoff: Abenteuer Kanada: Die Nationalparks Banff und Jasper, Gronau/Leine 1984.
  • Evas Wildnis, Bayreuth 1984.
  • Südwest, München u.a. 1984.
  • Hinter amerikanischen Gardinen, München 1985.
  • mit Claus Miliz: Trans-Canada, München 1986.
  • Die Wildnis aber schweigt, München u.a. 1986.
  • Du kannst dir nicht entfliehen, München u.a. 1987.
  • Sehnsucht nach der Dobrinka, München 1988.
  • Unter fremden Sternen, München 1988.
  • Canadas Nordroute, München 1990.
  • Schön war die Welt, München 1992.
  • Wer die Liebe bejaht, Augsburg 2003.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alfred E. Johann en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]