Tadeo Kazimiro Hodakowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Tadeo Kazimiro HODAKOWSKI (naskiĝinta la 26-an de junio 1903 en Galicio; mortinta la 8-an de oktobro 1972[1]) estis pola esperantisto kaj gimnazia instruisto.

Li studis juron, filozofion kaj polan filologion en la universitato de Krakovo.[2] Li estis estrarano de Pollanda Esperanto-Delegitaro, lektoro de Esperanto en la Universitato de Krakovo kaj de radiostacio en la sama urbo. Krome li estis sekretario de la Loka Kongresa Komitato por la Universala Kongreso en 1931 en Krakovo. Li verkis multajn propagandajn artikolon kaj redakits Polan Esperantiston.

De 1960 ĝis 1972 li estis estrarano de Pola Esperanto-Asocio.[3] En 1963 li fariĝis membro de la Akademio de Esperanto.[4] Tiam li loĝis en Nowy Sącz.[2][3]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aktoj de la Akademio 1968–1974. Administraciaj informoj.
  2. 2,0 2,1 Aktoj de la Akademio 1963–1967. Administracia parto.
  3. 3,0 3,1 Pola Esperanto-Asocio kaj ĝiaj ĉefaj organoj.
  4. Ŝanĝoj ĉe la Akademio, en: [[Esperanto (revuo)|], februaro 1963.