Frisa ĉevalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frisa ĉevalo antaŭ kariolo dum la ringorajdado
Frisa virĉevalo
Frisa ĉevalo kiel rajdoĉevalo
Frisa virĉevalo kun multe da genuaktiveco

La Frisa ĉevalo estas la plej malnova enlanda ĉevaloraso de Nederlando. Ĝiaj radikoj retroiras malproksimen en la tempo. Jam en la 13-a jarcento la frisa ĉevalo estis konata kaj la ĉevalo ankoraŭ havas similecojn kun ĝiaj malproksimaj prapatroj.

Frisaj ĉevaloj verŝajne estis uzataj pli ol trimil jarojn antaŭ nuntempe. El fontoj montriĝas ke la Romianoj tre aprezis la rason. Ili kunportis la ĉevalon kiel militĉevalo por militiroj en Britio. Ankaŭ dum la mezepokoj la ĉevalo estis uzata ĉefe kiel militĉevalo. Dum la Okdekjara Milito kruciĝoj kun hispanaj ĉevaloj, ĉefe Andaluzaj, rezultis en aktiva kaj multflanka frisa ĉevalo.