Hufumisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Najlante hufumojn.

Hufumisto estas specialisto en zorgado de hufumoj de ĉevaloj kaj aliaj ekvedoj, inklude la fortondado kaj ekvilibrado de la ĉevalaj hufoj kaj la lokigo de hufumoj sur ili, se necese. Hufumisto kombinas kelkajn metikapablojn de forĝisto (nome fabrikado, adaptado, kaj alĝustigo de metalaj hufumoj) kun kelkaj konoj kaj kapabloj de veterinara medicino (konoj pri anatomio kaj fiziologio de la kruroj) por flegi la ĉevalajn piedojn. Tradicie en vilaĝoj de antaŭindustriaj socioj sama isto estis ofte kaj forĝisto kaj hufumisto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Farrier en la angla Vikipedio.