Ĉevalpolico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rajdanta policoficiro paŝas Buckingham Palace, Londono.
Rajdanta germana Bereitschaftspolizei dum manifestacio kontraŭ stokado de nuklea rubo
Rajdantaj policanoj ĉe Moskva Kremlo
Policano rajdanta kamelon en Gizo, Egipto

Rajdanta policoĉevalpolico estas polico kiu patrolas rajdanta ĉevalon aŭ pli malofte kamelon. Ili pluservas en malproksimaj areoj (pli normale) kaj en urbaj areoj kie ties ĉiutaga funkciado povas esti pitoreska, ceremonia aŭ eĉ timiga, ĉar ili povas esti uzataj amaskontrolo danke al sia movofacileco kaj avantaĝo pro alteco. La aldonaj alto kaj videblo (respektive vidkapablo) kiujn la ĉevaloj havigas al ties rajdantoj permesas al policanoj observi pli ampleksan areon, sed ili ankaŭ permesas la personoj en pli ampleksaj areoj vidi la policanojn, kio foje helpas eviton de deliktojn kaj helpas personojn trovi policanojn kiam ili bezonas tiujn.[1] Rajdopolico povas esti uzata por specialaj celoj range el patrolado de parkoj kaj de naturaj areoj, kie aŭtoj estus maltaŭgaj aŭ bruigaj, por kontraŭi tumultojn, kie ĉevaloj utilas por timigi aŭ disigi homojn pro sia grando. Plej famaj en la mondo estas la pitoreska Reĝa Kanada Rajda Polico de ruĝa uniformo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cooper, Michael. Police Horses Are Diminished in Number, but Not Presence. New York Times (15a de Februaro 2011). Alirita 15a de Novembro 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]