Tuŝa sistemo
Aspekto

La tuŝa sistemo estas la sensa sistemo de la nerva sistemo, kiu permesas al organismo sensi spertojn kiel tuŝon aŭ premon, temperaturon (malvarmo aŭ varmo), dolorojn (inkludante jukojn kaj tiklojn). Ĝi ankaŭ inkludas la sensaĵojn de muskola movado kaj la situo de artikoj, sintenado, internajn sensojn, kaj vizaĝan esprimon. Internaj sensoj informas pri internkorpaj sensaĵoj, kiel stomakdoloron. La tuŝa sistemo ampleksas tra ĉiuj ĉefaj partoj de la nerva sistemo.