Tiklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Knabino tiklas bebon

Tiklo tuŝas la korpon tiel, ke kaŭzas distordon aŭ nevolan ridon. Tia sento povas kaŭzi plezuron aŭ eksciton, sed ĝi foje estas konsiderata malagrabla, precipe en la kazo de agresema tiklo, ekzemple ludkadre.

Fiziologio[redakti | redakti fonton]

En 1897, psikologoj Justney Hall kaj Arthur Allen priskribis "tikli" kiel du malsamajn specojn de fenomenoj [1]:

  • La unua estas sento kaŭzita de milda movado kontraŭ la haŭto. Ĉi tiu speco de tiklo nomiĝas "knismesis" (knismezo), kaj ĝi kutime ne kaŭzas ridon kaj ofte estas akompanata de eta sento de kolero.
  • La dua tipo kaŭzas ridon kaj nomiĝas "agresema tiklo". Ĝi formiĝas per multfoja premo en tiklosentemaj areoj, nomataj "garglesis" (garglezo).

Studoj[redakti | redakti fonton]

Oni scias, ke homoj ne kapablas tikli sin. Studo farita en 2018 identigas la mekanismon en la nerva sistemo, kiu malebligas mem-tikladon - kaj ĉi tion per komprenado de la neŭrologia mekanismo, kiu permesas al homoj diferencigi inter sia propra kontakto kaj tiu de aliaj homoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]