Rido

Rido estas biologia reago de homoj al humuro.
Estas diversaj fortecoj de rido: de rideto al ridego kaj neĉesigebla rido.
Ridado estas parto de homa konduto kontrolata de la cerbo. Ĝi havas signifoplenan funkcion en la socia konduto de homoj. Per kuna ridado, oni montras havi bonajn intencojn kaj reciprokan akceptadon de la proksimeco. Ridado de unu persono ofte instigas al aliaj ankaŭ kunridi.
Pluraj esploroj indikis ke ridado estas saniga. En la cerbo okazas sekreciado de endorfino dum la ridado. Tiu ĉi sendoloriga substanco bonsentigas la personon. Krome, ridado malstreĉigas kaj forigas streĉon kaj ĝi stimulas la imunsistemon de la korpo.
Apero
[redakti | redakti fonton]
La ridon kiel biologia fenomeno konfirmis studoj kiuj montris, ke jam beboj ridetas ĉirkaŭ la unua vivmonato kaj ekridas ĉirkaŭ trimonata aĝo, eĉ multe antaŭ ol kompreni la ĉirkaŭajn sociajn rilatojn. Iom simile, ankaŭ la surdblinduloj, kiuj neniam vidis nek aŭdis ridon, ridas spontane, kio indikas la denaskan devenon de tiu konduto. Tamen la rido ne estas trajto nur de la homa specio. Ĵusaj esploroj montris, ke almenaŭ 65 bestospecioj, kiel bovoj, papagoj, hundoj, delfenoj kaj pigoj, elsendas sonojn similajn, kiam ili ludas aŭ eĉ kiam oni tiklas ilin, kiel ĉe simioj kaj ratoj. Tio sugestas, ke la rido ne estas ekskluzive homa, sed male ke ĝi havas tre praan evolucion, kunhavatan kun aliaj animaloj.[1]
Fakte la ludemaj ridegoj de simioj eble estas la evolucia deveno de la homa rido. Disde la parolkapablo, kiu postulas kompleksan lingvaĵon, la rido estas instinta kaj kontaĝa, kio plifortigas la identigon kaj apartenon al la socia grupo. Sciencistoj kredas, ke tiu socia funkcio aperis plej verŝajne ĉe la Homo ergaster antaŭ ĉirkaŭ du milionoj da jaroj, ĉar ĝi ebligis grupan asocion sen parolneceso.[1]
Tri faktoroj
[redakti | redakti fonton]La gelotologio, nome la scienco kiu studas la ridon, celas trovi kiuj estas la rido. Estas pli ol du dek teorioj, sed ne definitiva interkonsento. Tamen plimulto de oftaj modeloj akceptas tri ŝlosilajn faktorojn: nome la percepto de rompo de atenditaĵoj (nekongruo), la kompreno de tiu situacio kiel nedamaĝa kaj la samtempeco de ambaŭ fenomenoj. Alivorte, la rido aperas kiam subita neatenditaĵo estas nedanĝera. Tui kadre banala stumblo povas ridetegi, sed grava akcidento tute ne.[1] Tamen ne ĉiuj ridigaj okazigoj estas universalaj: kulturaj, personaj kaj kuntekstaj diferencoj povas ŝanĝi la komprenon de tio ridiga; sama ŝerco povas iĝi ridiga ĉe difinita kulturo, ofenda en alia aŭ tute sensenca en tria kunteksto.[1]
Fiziologio
[redakti | redakti fonton]
Kelkaj studoj montris, ke la funkciado de humuro kaj rido dependas de pluraj cerbareoj. Dum la nekongruo estas sentita en la antaŭfrunta dorsflanka kortekso, la tempor-okcipita kortekso taksas la nedamaĝan senton. Nur tiam okazas ŝanĝoj en la periakvedukta griza substanco kaj ekfunkcias la premia cirkvito (pere de la dopamino), kio finfine okazigas la ridon.[1] La emocia rido denaska kaj spontana, rilatas ĉefe al la kerno accumbens kaj la amigdalo, dum la volonta rido estas lernita kaj funkcias kiel socia ilo por imitado aŭ plifortigado de emociaj ligiloj kaj dependas de cerbareoj kiuj zorgas pri konsciaj movoj.[1] Tio estas, diferencas aŭtomata funkciado disde sociaj situacioj. Tiukadre oni sugestas, ke junuloj estas pli ligitaj al aŭtomata funkciado, dum plenkreskuloj estas pli ligitaj al sociaj situacioj.[1]
Krom la emociaj efikoj, oni montris, ke rido ankaŭ okazigas terapiajn pozitivajn efikojn. Kiam oni ridas, la opioida endogena sistemo ekfunkcias kaj generas dopaminon kaj serotoninon, ŝlosilaj substancoj kiuj ludas gravajn rolojn por la psikologia bonfarto kaj por la malpliigo de streso. La rido plibonigas la vivkvaliton, aparte en aĝuloj, kie la ridofteco estas asocia al pli malgranda risko de funkcia diskapablo. La nomita "ridterapio" helpas en la malpliigo de niveloj de kortizolo (hormono de la estreso), mildigas la tendencon al deprimo kaj anksio, plibonigas la dormokvaliton kaj eĉ plibonigas la toleron al doloro.[1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj proverboj pri rid(ad)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:
„ De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo. ” „ Plej bone ridas, kiu laste ridas. ” „ Kiu sentas -- ploras, kiu vidas -- nur ridas. ”
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Walter KLAG: AŬSTRIO: Ride resaniĝi el Monato (2004/11, p. 14)
- Rido
- [1] Arkivigite je 2008-03-21 per la retarkivo Wayback Machine La Originoj de Rido
Referencoj
[redakti | redakti fonton]