Emscherbrücher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skulptaĵo de du sovaĝaj ĉevaloj de la raso Emscherbrücher antaŭ la enirejo de la konstrufirmao Heitkamp

EmscherbrücherEmscherbrücher Dickkopp (Dickkopp signifas en la platgermana dikkapulo kun la kromsignifo malmolkapulo aŭ obstinulo) estis sovaĝe vivanta ĉevalraso. Ĝia ekzisto unuafoje en 1396 estis menciata dokumente. Ĝi estis disvastiĝinta ĝis la komenco de la 19a jarcento en la marĉarbaroj laŭlonge de la Emscher inter Waltrop kaj Bottrop. La lastaj Emscherbrücher estis kaptataj en la 1840aj jaroj kaj vendataj al Duko Alfred von Croÿ al Dülmen.

Priskribo kaj historio[redakti | redakti fonton]

La Emscherbrücher atingis postkolon ĝis 135 centimetroj je maksimuma korpopezo da 300 kg. Kiel idoj de domĉevaloj ili havis mallongajn orelojn, kornoverukojn ĉe ĉiuj kvar kruroj kaj haran voston malsupren pedantan.

Ekde la mezepoko la nobelaj familioj laŭlonge de la Emscher tenis la privilegion, uzis la ĉevalstokon en la Emscher-Marĉo. Nobelaj domoj rajtigita al ĉevalkaptado tion foje montris per ĉevalbremso en sia blazono. Ĉevalbremso estis speciala premilo, kion oni pinĉis al la naztruoj de ĉevaloj por obeigi tiujn ĉi.

En Crange ĉe la meza Emscher okazis unu fojon ĉiujare dum la Laŭrencotago en aŭgusto foiro, je kio ankaŭ la kaptitaj Emscherbrücher Dickköppe estis vendotaj. El la historia foiro evoluis la kermeso de Crange, je kies unua tago oni okazigas ĝis en la nuntempo ĉevalfoiron.

Kiam en 1926 oni konceptis blazonon por la novformita urbo Wanne-Eickel, la memoro pri la sovaĝaj ĉevaloj de la Emscherlando ankoraŭ estas viva. Nigra ĉevalo en ora ŝildo, kiu simbolas ĉevalon Emscherbrücher, fariĝis blazonbildo kaj restis tio en la formo de la blazono transigita en 1975 sur la urbon Herne.

La bredo de ĉevaloj en kulturarbaro estis bredoformo vaste disvastiĝinta en Vestfalujo. Ĝis nuntempe oni praktikas ĝin je la sovaĝoĉevalo de Dülmen, en la orientvestfala Senne ekzistas ekde 1999 projekto por protekti la sovaĝoĉevalojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Cordula Marx, Agnes Sternschulte (eld.): „... so frei, so stark ...“ Westfalens wilde Pferde (= Schriften des Westfälischen Freilichtmuseums Detmold – Landesmuseum für Volkskunde. vol. 21). Klartext, Essen 2002, ISBN 3-89861-082-9.
  • Annette Krus-Bonazza: „Auf Cranger Kirmes“. Vom Pferdemarkt zum Oktoberfest des Westens (= Beiträge zur Volkskultur in Nordwestdeutschland. H. 80). Coppenrath, Monastero 1992. (Plena teksto kiel PDF Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine)
  • Aloys Uhlendahl: De leste Iämscherbräuker. En: Der Emscherbrücher. Wanne-Eickeler Hefte. Nr. 1, 1968, (ISSN 1610-3904), S. 2–3
  • Dietrich Rodenbeck: Die Emscherbrücher. En: Der Emscherbrücher. Wanne-Eickeler Hefte. Nro 1, 1968, pj. 4–9.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas tradukaĵo de la samtema artikolo de:Emscherbrücher en la germanlingva Wikipädie

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]