Faŭltarbaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
alna faŭltarbaro en Brandenburgio, Germanujo

Faultarbaro estas arbaro kiu kreskas sur geologia faŭlto. Ĝi estas daŭre malseka kaj partatempe ankaŭ inundata kaj marĉa. Ĝi diferenciĝas de regule inundata apudrivera arbaro, kiu estas karakterizita de rivero kun forta akvonivela dinamiko.

Priskribo de la biotopo[redakti | redakti fonton]

La termino faŭltarbarao estas laŭ la pejzaĝekologio relative malvasta. „Vera“ faŭltarbaro estas karakterizita laŭ jenaj ecoj:

  • la ejo havas daŭre tre altan grundakvan nivelon, kiu ŝanĝiĝas dum la jaro ne pli ol unu metro.
  • Inundo okazas precipe en la frua printempo (post la degelado de la neĝo) kaj daŭras plurajn semajnojn ĝis monatojn.
  • La indundojn ne altransportas – male al la apudriveraj arbaroj – apenaŭ sedimentojn kiel sablo kaj ŝlimo.
  • La supra grundtavolo konstas el minimume 10 ĝis 20 cm dika tavolo de torfo, kiun la arbaro mem formis el diversgrado malkomponita plantmaterialo.

Tipoj de faŭltarbaroj en Mezeŭropo[redakti | redakti fonton]

Alnaroj[redakti | redakti fonton]

alnaro „Saarmund-a Elsbruch“
alnaro en la arbaro Burgwald

Faŭltalnaro pli ofte kreskas sur marĉaj grundoj, kiuj havas pli da nutraĵoj, en ebenaj ĝis submontaraj regionoj. Ĝi nomiĝas laŭ la dominanta arbo nigra alno (Alnus glutinosa). Tipe estas arboj ,kiuj havas stilzaj radikoj.La alno povas kreski pli bone ĉe tro malsekaj grundoj kaj alternantaj akvoniveloj ol aliaj arbospecioj. La subkreskaĵoj estas ekzemple oblonga karekso, Carex elongatapinta karekso, Carex acutiformis). La malgranda lemno (Lemna minor) flosas en la akvejoj. Krome ie kreskas dolĉamara solano (Solanum dulcamara) kaj marĉa kalao (Calla palustris). Jenaj altaj staŭdoj kreskas tie kiel la tre venena akvocikuto (Cicuta virosa), kanaba eŭpatorio (Eupatorium cannabinum), eŭropa likopo (Lycopus europaeus), ordinara lisimaĥio (Lysimachia vulgaris), salika litrumo (Lythrum salicaria), langa ranunkolo (Ranunculus lingua) kaj riverrumekso (Rumex hydrolapathum).

Schwaanhavel kun alna faŭltarbaro apud Wesenberg, Germanujo


Betula, Pina kaj Picea faŭltoj[redakti | redakti fonton]

betula faŭltarbaro en la marĉejo Kleines Giebelmoor
rano en faŭltbetularo, faŭltarbaroj estas gravaj vivejoj por amfibioj

Betulaj faŭltarbaroj kreskas rande de nutraĵmalriĉaj acidaj torfejoj kaj distrofiaj akvejoj. La herba tavolo konsistas el sfagnoj (Sphagnum), kaj (Vakcinio), blua ceruleo (Molinia caerulea) aŭ agla pteridio (Pteridium aquilinum).

Faŭltaj kaj marĉaj arbaroj tutmonde[redakti | redakti fonton]

Marĉaj arbaroj en Nordameriko[redakti | redakti fonton]

marĉa arbaro kun nigra alno kaj nordamerika lariko en Minesoto

Faŭltarbaroj en Sudameriko[redakti | redakti fonton]

Marĉaj pluvarbaroj en la Kongobaseno de Afriko[redakti | redakti fonton]

Marĉaj arbaroj en Sudorienta Azio[redakti | redakti fonton]

Endanĝerigado[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinz Ellenberg: Vegetation Mitteleuropas mit den Alpen in ökologischer Sicht. – 4. Aufl., Ulmer-Verlag, Stuttgart, 1986. ISBN 3-8001-3430-6
  • Richard Pott: Die Pflanzengesellschaften Deutschlands. – UTB für Wissenschaft, Ulmer Verlag, Stuttgart, 1992. ISBN 3-8252-8067-5
  • Michael Succow & Lebrecht Jeschke: Moore in der Landschaft: Entstehung, Haushalt, Lebewelt, Verbreitung, Nutzung und Erhaltung der Moore. – Verlag Harry Deutsch, Thun und Frankfurt/Main, 1990. ISBN 3-87144-954-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]