Eŭropa likopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Eǔropa likopo
Illustration Lycopus europaeus0.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Lamiacoj Lamiaceae
Genro: likopo Lycopus
Lycopus europaeus
L. 1753
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Estas specio de plantoj el la familio Lamiacoj. La latina nomo estas Lycopus europaeus L.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

El la greka lykos: lupo, kaj pous: piedo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Herbo plurjara pro ĝia rizomo. Ĝi estas senodora kun simpla senhara tigo. La folioj estas mallarĝaj dentaj kaj paraj sen petiolo. La floroj estas etaj blankaj en akselaj glomeruloj. Ĝi kreskas en herbejoj kaj fosaĵoj en malsekaj medioj (marĉoj, bordoj de riveroj, ktp) tra Eǔropo.

Ĝia uzo[redakti | redakti fonton]

Temas pri adstringa herbo. Kadre de kuracado, tiu planto estas uzita kontraǔ febro kaj tiroida troiĝo. Alia uzo, oni uzis ĝin por tinkturi linon.

La floroj estas mieldonaj.