Kolorblindeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La kolorblindeco, ankaŭ diskromatopsiomonoĥromatio estas anomalio de la kolorvidado. La ulo ne povas distingi la kolorojn. La denaska kolorblindeco estas okula, kaj havas ĝian kialon en la okulo. La cerba kolorblindeco estas sekvo de damaĝo de la nervosistemo.

En multa lingvoj oni nomas ankaŭ la dikĥromation kolorblindeco; ankaŭ en Esperanto oni ofte uzas tiel la vorton, kaj konfuzas la du anomalion. La diĥromatoj povas distingi iujn kolorojn, sed tiu estas por severe diĥromatoj tre malfacila. La mono- kaj diĥromatio estas kontinuaj; ili havas kunan ICD kodon 53.5. Al tiu apartenas ankaŭ la akompanaj simptomoj de la kolorblindeco: la impresiĝemeco kaj la malforta vidakreco. Ni skribas tie pri la du tipo de la kolorblindeco: pri la monoĥromazio kaj la aĥromatopsio.

Iuj bestoj, ekzemple la fokoj kaj la balenoj estas monoĥromatoj kun unu kolorvida celtipo, kiu estas plej sentema al la verda spektro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La retino enhavas du celajn tipojn, unu por vidi tage, kaj unu por vidi nokte. La celoj por vidi tage povas vidi kolorojn, ĉar ili havas tri tipojn por la ruĝa, verda, kaj blua koloroj. La plej bona sentemo de tiuj celoj estas genetike determinita; la ruĝa tipo estas plej sentema al la flava koloro. Se tiuj plej sentemaj koloroj estas tro proksimaj, la celoj povas tre malbone distingi la kolorojn, do la ulo estas kolorblinda. Por subteni tiun teorion oni faris okulvitrojn al kolorblindoj kun kolorfiltroj, kaj la kolorblindaj uloj povis vidi kolorojn.

Laŭ la malnova teorio malestas aŭ malfunkcias du aŭ tri tipoj de la farbvidantaj celoj, kaj en iuj kazoj ĝi pravas. En tiuj kazoj la okulvitro ne povas helpi, ĉar ĝi ne anstataŭigas la konusetojn, sed tiu estas tre rara.

Kaŭzoj kaj tipoj[redakti | redakti fonton]

La kolorblindeco estas tre rara, kaj ĝiaj kialoj similas al kialoj de la diĥromatio. Ĝi povas esti genetika, aŭ okazita per traŭmoj, venenoj aŭ malsanoj, ekzemple alkoholismo, diabeto aŭ inflamo. La genetika kolorblindeco povas esti monoĥromatio aŭ aĥromatopsio, kaj tiuj estas la plej pli oftaj kolorblindecoj. Post iuj traumatoj la cerbo ne povas distingi iun ajn kolorojn, do la ulo vidas nur grize. Se la kolorblindeco havas genetikajn kaŭzojn, ĝi ne estas kuracebla.

La akromatopsio heredigas autosome kaj recessive, do ĝi estas same ofta ĉe viroj kaj virinoj. Ĝi manifestigas en unu el 100 miloj. Sen funkciantaj konusetoj la uloj povas vidi nur grizajn kolorojn, kaj havas malgrandan vidakrecon, ili ofte igas parte vida malkapablaj. Ili estas tre sentemaj al la lumo.

Logike la monokromatio povus ekigi en tri formoj, sed la scienco de la kuracado scias pri nur la blua monokromatio. Ĝin heredas la X kromosomo (en la Xq28 loko), kaj plej pli ekigas ĉe viroj. Ili vidas en la regiono, en kiu la bluaj farbvidantaj konusetoj vidas, kaj povas vidi unu koloron. Ili ne suferas de la simptomoj, kiuj akompanas la heredan akromatopsion.

La cerebra akromatopsio estas konsekvento de cerebra lesio. La cerebro ne povas prilabori la informojn pri la koloroj kiuj venas el la okuloj. Se aliaj regionoj de cerbo estas intaktaj, la ulo vidas bone, sed sen koloroj.

Akromatopsio[redakti | redakti fonton]

En la akromatopsio la okulo ne havas funkcionantajn konusetojn, do malestas la flava makulo, kiu vidus akre. Tiu okazas la malgrandan vidakrecon kaj la sentemon al la lumo. Kial la okulo ne havas funkcionantajn ĉelojn kiuj estas por vidi tage, ĝi vidas nur per ĉeloj, kiuj estas por vidi en malgranda lumo, kaj la taglumo perturbas ilian funkcion.

La akromatuloj vidas grizajn nuancojn ekde la blanka al la nigra. Ili vidas la intensan ruĝan pli nigre ol la same intensan nigran. Ili rekonas la konturojn. Kial malestas la flava makulo, la okulo fokusas pli malrapide, kaj vibrigas senvole ankaŭ pro de malesto de la flava makulo, kiun la ulo ne atentas.

La akromatuloj mem ne rekonas, ke ili ne vidas same kiel la aliuloj. Krome de la punktaj bildoj oni analizas sangon serĉante la genon de la akromatopsio, aŭ mezuras per elektroretinogramo la funkcionadon de la malsamaj ĉeltipoj.

La ĉefa problemo estas la sentemeco al la lumo. Ilia malgranda vidakreco pli malgrandigas ankaŭ en malforta lumo. Kolorfiltraj okulvitroj povas helpi ilian akomodigon al la lumo. La malesto de la kolorvido estas malhelpo en la vivo kiu uzas kolorkodojn.

Rekonado[redakti | redakti fonton]

En infanaĝo estas tre malfacile rekoni la erarojn de la kolorvidado, ĉar al la infano tie estas normale, kiel li vidas. Ofte la instruistoj malkovras ĝin, kiam la lernanto ne aŭ malfacile povas uzi kolorajn ilojn. Oni povas testi la arton de la eraro de kolorvidado per multaj testoj. La plej ofta estas la testo de Ishihara. La bildoj estas kompositaj el koloraj flekoj tial, ke homoj kun speciala kolorvidaj eraroj ne vidas, aŭ vidas alian figuron, kial la normale vidantaj uloj.

Helpiloj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj problemoj de kolorblindoj estas la sentemo al la lumo, la malforta vidakreco, kaj la kolorblindeco mem.

  • Okulvitroj aŭ kontaktlinsoj kun farbofiltroj. Estas ankaŭ okulvitroj, kiuj povas filtri ankaŭ la lateran lumon. Tiuj iloj estas adapteblaj al la lumo.
  • Iloj por pligrandigi helpas kontraŭ la malgranda vidakreco. Tiuj iloj estas diversaj: lupeo, teleskopo, elektronikaj legiloj. Estas ankaŭ lupeoj integritaj en okulvitroj.
  • Estas elektronikaj helpiloj, kiuj rekonas kolorojn. La Eyeborg kamero komunikas la kolorinformoj per sono.

Literaturo[redakti | redakti fonton]