Diĥromatio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La diĥromatio (dukoloreco) estas anomalio de la kolorvidado, kiu havas nur du bazajn kolorojn anstataŭ tri.

Ĝi estas distingenda disde la kolorblindeco (kvankam iel enhavas ĝin), ĉar la ulo povas vidi kolorojn, eĉ se li vidas malpli da koloroj ol la normale kolorvidantaj homoj. Laŭ tipoj ĝi povas esti protoanopia, deŭteranopia, aŭ tritanopia. Laŭ graveco ĝi estas kontinua ekde la grava anomalio ĝis la malgrava kolorblindeco. Oni povas testi la tipon per testoj Farnsworth aŭ Ishiara, aŭ uzi anomaloskopon. Ankaŭ la graveco estas mezurebla.

Male al la oftaj eraroj la plejmulto da mamuloj ne estas kolorblinda, sed diĥromata kun verda kaj blua bazaj koloroj[1] pramamuloj perdis la trian bazan koloron, ĉar ili estis noktaj bestoj. La simioj de la malnova mondo kun la homo gajnis la ruĝan bazan koloron per duobligo de geno, kiu helpas la komunikadon kaj trovi frukton. La 2/3 de la femaloj de la novmondaj simioj estas triĥromataj.[2]

En la scienco la diĥromatio helpas pruvi aŭ refuti teoriojn.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

El genetikaj kialoj la plejmulto de diĥromatuloj estas viroj. Kunkalkulante ĉiun tipon estas 8% de viroj, kaj 0,2% de virinoj diĥromataj. La viroj heredas unu X kromosomon de sia patrino. La virinoj havas du X kromosomon de la du gepatroj. Se la patrino havas X kromosomon kun diĥromatio, ŝiaj filoj povas esti diĥromataj. La du X kromosomoj de virinoj povas helpi eviti la diĥromation. Tiuj virinoj, kiuj havas X kromosomon kun diĥromatio kaj sen diĥromatio, havas 4 tipojn de konusetoj, kaj havas pli bonan kolorovidadon ol la plimulto de la homaro. La diĥromataj mutacioj forŝovas la sentemecon de iu kolorvidanta pigmento, aŭ malfunkcias ĝin.

La diĥromatio povas eki ankaŭ en la vivo de la ulo. Ĝiaj kaŭzoj estas malsanoj aŭ traumatoj, kiel diabeto, alkoholismo, venenado, aŭ kornea inflamo.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Isihara testo, kun normala, deŭteranopia, protanopia kaj tritanopia kolorvidado

La du ekstremoj de la diĥromatio estas la anomalio de la kolorvidado kaj la kolorblindeco. Laŭ la koloro, kiun la diĥromatoj vidas tre malbone, povas esti:

  • protanopio (ruĝa) >1% de viroj. Ruĝa kaj verda tendas al flavgriza aŭ griza.[3]
  • deŭteranopio (verda) ~1% de viroj. Ĝi similas al la protoanopio, sed la uloj povas distingi verdan kaj ruĝan.[3]
  • tritanopio (blua) ~0,001% de homoj. Flava estas rozkolora, kaj verda kaj blua similas al la flava.[3]
  • tetranopio (blua)

La diĥromatio estas pli ofta, ol la plena kolorblindeco. La protoanopio kaj la deŭteranopio estas ruĝa-verda diĥromatio. La tritanpio perdas pli multan nuancojn ol la same severa ruĝa-verda diĥromatio, kaj estas la plej pli severa diĥromatio. Ĝin sekvas la protanopio, kaj la plej milda estas la deŭteranopio.

Pleje la uloj lernas simple vivi kun diĥromatio. Laŭ eksperimentoj ili havas la saman estetikon kiel la triĥromatuloj kaj la tetraĥromatuloj. Pleje oni ne bezonas kuraci aŭ korekti la diĥromation; se tamen estas la korektado bezona, oni povas korekti ĝin per kolorofiltro. Iuj diĥromatuloj ne volas korekti ilian kolorojn, sed kiu uzis la kolorofiltran okulvitron, ne volas reveni al la malnovaj koloroj.

Rekonado[redakti | redakti fonton]

La diĥromatio pleje estas hereda. En la infanaĝo oni esploras ĝin malfacile, ĉar ĝi ne malhelpas la infanon, nur se li ne povas trovi la penikon aŭ kreton en la petita koloro, aŭ li devas uzi kolorajn lernilojn. Plejfoje nur la instruistoj rekonas, ke la infano havas iun anomalian kolorvidadon.

Oni uzas testojn por rekoni la anomalion, kiuj povas rekoni la tipon kaj mezuri ĝian severecon. La diĥromatan kolorspacon determinas la malestanta koloro, la nula luminanca ebeno kaj la nula krominanca ebeno.[4] En la priskribo malestas la malestanta koloro, sed oni povas kalkuli ĝin, ĉar la du ebenoj intersektas en ĝi. La du ebenoj determinas la fundamentalan kolorspacon, kaj montras, kiujn kolorojn la ulo vidas.[5]

Nombro de viditaj koloroj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la scienculoj de Medical College of Wisconsin la tri konusetoj (ruĝa, blua, verda) povas unuope 100 kolorojn rekoni, do la normala kolorvidado eblas vidi unu miliono de koloroj.[6] Aliaj scienculoj taksas tiun nombron 2,3 miliono.[7] Laŭ tiuj kalkuladoj la diĥromatoj povas maximume 10 milojn da kolorojn vidi, sed tio ne estas ekzamenita.

Estis ekzameno en 2006, kiu mezuris la limeson de sensado de periode kovritaj kaj malkovritaj koloroj. Se la frekvenco estis malalta (1 Hz), la diĥromatuloj havis pli grandan limeson. Se ĝi estas alta (100 Hz), ilia limeso ne estis pli malbona ol la normalaj kolorvidantoj.[8]

Konsekventoj[redakti | redakti fonton]

La homoj kiuj vidas diĥromate ne rajtas labori en certaj profesioj, ĉar tiuj aŭ la leĝo postulas bonan kolorvidadon. Ili ne povas esti pilotoj aŭ labori kun ŝtofoj.[9] En aviado kaj iuj akvaj sportoj oni uzas kolorajn ilojn. En la tablaj ludiloj kutimas ruĝaj, bluaj, verdaj kaj flavaj figuroj kaj signoj, kiuj konfuzas la diĥromatuloj. Ankaŭ estas por ili legi tekstojn kun koloraj bildoj kiel subaĵoj. Ankaŭ en la TTT-paĝoj oftas kolorkombinoj, kiuj vibras en la diĥromataj okuloj.[10]

La plimulto ofte forgesas, ke la diĥromatoj vidas ankaŭ la mikskolorojn alie. Ili vidas pli bone la nuancojn de la sama koloro, ol distingi la kolorojn. La distingado de la koloroj dependas ankaŭ de la distanco kaj la grandeco de la objektoj;[10] la ruĝa-verdaj dxiĥromatuloj povas distingi malpli la kolorojn de la malproksimaj semaforo, ol la proksimajn. Laŭ eksperimentoj ili vidas pli multe nuancojn de la kakia, ol la plimulto,[11] do ili povas travidi la kaŝiloj. En iuj armeoj oni selektas diĥromatajn soldatojn por skolti; el aliaj la diĥromatuloj estas ekskluditaj.[9] En krepusko ili vidas pli bone ol la plimulto, ĉar iliaj okuloj enhavas pli da nokte vidantaj ĉeloj.

Bestoj[redakti | redakti fonton]

Foje simpligas la sondon, se la scienculoj povas ekzameni pli simplaj sistemoj. Oni povas ekzameni bestojn, kiuj ne havas ĉelojn, kiuj povas vidi en krepusko. Tiu estas rara ĉe homoj, sed en iuj birdospecioj tio estas normala. La ekzamenoj kun tiuj birdoj heplis kompreni ankaŭ la diĥromation.[12]

La unuaj mamuloj estis triĥromataj en la triaso;[7] sed la praaj placentuloj perdis la ruĝan koloron, kiun la marsupinuloj konservas.[13] La plej multaj specioj de la placentuloj restas diĥromataj.[14] Laŭ la genetiko kaj konduto la didelfoj estas diĥromataj.[15] En la krepusko la diĥromatio helpas vidi kolorojn,[16] kiu estis favora al la noktaj praaj placentuloj.[17]

Esceptoj el la diĥromata regulo ĉe placentuloj: la Catarrhini kun la homo, kiuj estas triĥromataj;[18] la fokuloj kaj cetacoj, kiuj estas monoĥromataj. Ĉe la plejmulto de Platyrrhini-specioj estas 60% de inoj triĥromataj; la viroj ne povas havi tiun pro genetikaj kialoj. La hurluloj estas triĥromataj, kaj la noktosimioj estas monoĥromataj.[19][20][21][22]

Historio[redakti | redakti fonton]

John Dalton en 1794 publikis skribon pri lia kolorvidado. La plimulto vidas sep kolorojn en la ĉielarko, sed li vidas nur flavan, bluan kaj violan. En la taglumo li vidas la herbon ruĝa, kaj la sangon nigra. Laŭ pli novaj observoj vidas ankaŭ la kolorblinduloj kolorojn, sed ili kaj la diĥromatuloj povas vidi pli malmultajn nuancojn ol la plimulto.

John Dalton pensis, ke la refrakciaj medioj de liaj okuloj sorbas la aliajn kolorojn. En la komenco de la 20-a Young kaj Helmholtz, la malkovristoj de la konusetoj pensis, ke iu pigmento de la diĥromatuloj estas malforta aŭ ne evolvinta. Tiu teorio estis publika en la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en la 21-a multaj homoj kredas tiun. En la komenco de la 21-a jarcento hungaraj esploristoj (kiuj?) sukcesis kompensi la diĥromation per kolorofiltraj okulvitroj; tio montras, ke nur la kurvo de sentemeco de ia kolorvidanta ĉeltipo estas translata.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gerhard Neuweiler, Gerhard Heldmaier: Vergleichende Tierphysiologie. Bd. 1 – Neuro- und Sinnesphysiologie, Springer, München 2003, ISBN 978-3-540-44283-9, 463–473.
  2. Gerald H. Jacobs, Jeremy Nathans. (2010) Farbensinn der Primaten, Spektrum der Wissenschaft, p. 44–51.
  3. 3,0 3,1 3,2 (2007) “Color vision in horses (Equus caballus): Deficiencies identified using a pseudoisochromatic plate test.”, Journal of Comparative Psychology 121 (1), p. 65–72. doi:10.1037/0735-7036.121.1.65. 
  4. (1998) “Dichromacy characterized by chrominance planes”, Vision Research 38 (21), p. 3403–3407. doi:10.1016/s0042-6989(97)00373-8. 
  5. (1997) “Dichromacy characterized by chrominance planes”, Vision Research 38 (1), p. 3403–3407. doi:10.1016/s0042-6989(97)00373-8. 
  6. Mark Roth (13-a de septembro 2006). Some women who are tetrachromats may see 100,000,000 colors, thanks to their genes. Pittsburgh Post-Gazette. Arkivita el la originalo je 2006-11-08. Alirita 2014-10-05.
  7. 7,0 7,1 (2009) “Evolution of colour vision in mammals”, Philosophical Transactions of the Royal Society B 364 (1531), p. 2957–67. doi:10.1098/rstb.2009.0039. 
  8. Sharpe Lindsay T. ; de Luca Emanuela ; Hansen Thorsten; et al. "Advantages and disadvantages of human dichromacy" JOURNAL OF VISION, Volume: 6 Issue: 3 Pages: 213–223 DOI: 10.1167/6.3.3 Published: 2006
  9. 9,0 9,1 http://www.szintevesztes.com/fogl.htm
  10. 10,0 10,1 http://www.sg.hu/listazas.php3?id=1158253739
  11. Multidimensional scaling reveals a color dimension unique to 'color-deficient' observers. - Bosten, Robinson, Jordan & Mollen, 2005
  12. Jacobs, G. H., & Yolton, R. L. (1969). Dichromacy in a ground squirrel. letters to nature, 223, 414–415.
  13. (2005) “Cone topography and spectral sensitivity in two potentially trichromatic marsupials, the quokka (Setonix brachyurus) and quenda (Isoodon obesulus)”, Proceedings of the Royal Society of London Series B 272, p. 791–796. doi:10.1098/rspb.2004.3009. 
  14. (1998) “Evolution of colour vision in vertebrates”, Eye (London, England) 12 ( Pt 3b), p. 541–7. doi:10.1038/eye.1998.143. 
  15. (2011) “Behavioural evidence of dichromacy in a species of South American marsupial”, Animal Behaviour 81, p. 1049–1054. doi:10.1016/j.anbehav.2011.02.012. 
  16. (2006) “Evolution of colour vision: The story of lost visual pigments”, Perception 35.  Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-06. Alirita 2014-10-05.
  17. (1996) “Mutations in S-cone pigment genes and the absence of colour vision in two species of nocturnal primate”, Proceedings of the Royal Society B 263 (1371), p. 705–10. doi:10.1098/rspb.1996.0105. Alirita 19-a de januaro 2013..  Arkivigite je 2013-05-31 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-31. Alirita 2014-10-05.
  18. (Jul 2004) “Ecology and evolution of primate colour vision”, Clinical & experimental optometry : journal of the Australian Optometrical Association 87 (4–5), p. 230–8. doi:10.1111/j.1444-0938.2004.tb05053.x. Alirita 7-a de januaro 2013.. 
  19. (2001) “Photopigments and colour vision in New World monkeys from the family Atelidae. Proceedings of the Royal Society of London”, , Series B, 268, p. 695–702. doi:10.1098/rspb.2000.1421. 
  20. (1993) “Photopigments and colour vision in the nocturnal monkey, Aotus”, Vision Research 33, p. 1773–1783. doi:10.1016/0042-6989(93)90168-V. 
  21. (1984) “Variations of colour vision in a New World primate can be explained by polymorphism of retinal photopigments. Proceedings of the Royal Society of London”, , Series B, 222, p. 373–399. doi:10.1098/rspb.1984.0071. 
  22. Sternberg, Robert J. (2006) Cognitive Psychology. 4th Ed. Thomson Wadsworth.