Movkapablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Movkapablo estas grava karaktero de vivantaj estaĵoj. La movo de la vivuloj povas esti aktiva aŭ pasiva. Pasivan movon okazigas ia ekstera forto kiel vento, gravito, puŝo ktp. La kaŭzoj de aktiva movo enestas en la vivulo, kaj tiu povas movi sin kontraŭ eksteraj efikoj.

Oni distingas la sekvajn formojn de aktiva movo:

1. internaj movoj: Al ili apartenas la movoj en la organismo (ekzemple la movoj de la citoplasmo, koro, pulmoj, intestoj, spermatozooj ktp ).

2. eksteraj movoj: Tiuj ĉi movoj ŝanĝas la lokon de la estaĵo aŭ ĝian situacion (situacioŝanĝa kaj lokoŝanĝa movoj).

La internaj kaj eksteraj movoj baziĝas sur la jenaj movotipoj:

a) movoj de kresko: Al la efiko de irito plantoj reagas per kresko (vd. tropismon).

b) turgoraj (sukostreĉaj) movoj: Tion kaŭzas la rapidaj ŝanĝiĝoj de premo en la protoplasmo de kreskaĵoj. Se ĉeloj de iu planto aŭ parto de planto rapide alprenas akvon, la volumeno de la planto aŭ ĝia parto kreskas, kaj tio okazigas movon. Se oni tuŝas branĉeton de mimozo, kelke da ĝiaj ĉeloj perdas akvon tre rapide kaj rezulte de tio la branĉeto kliniĝas malsupren.

Ameboida movo[redakti | redakti fonton]

Iuj ĉeloj sen difinita formo povas forlasi sian lokon helpe de siaj pseŭdopodoj, per provizoraj, mallongaj kaj globaj elstaraĵoj. Simile al amebo moviĝas la leŭkocitoj kaj aliaj ĉeloj de la homo.

Movo per cilioj kaj flageloj[redakti | redakti fonton]

La movo eble okazas per mallongaj (cilioj) aŭ pli longaj (flageloj) har- aŭ vipoformaj ĉelorganetoj. La cilia movo estas karakteriza por la ciliuloj, la flagela por ĉe la flageluloj. Ciliaj ĉeloj kovras la aervojojn (trakeojn), la ovoduktojn kaj la spermoduktojn. La spermatozooj havas flagelojn.

Movo per muskoloj[redakti | redakti fonton]

Tio estas la plej evoluinta formo de movo; ĝi efektiviĝas per specialaj, kontrahiĝaj ĉeloj kaj fibroj. La muskolaj ĉeloj formas histojn. Oni distingas tri specojn de muskolaj histoj, nome: la glatajn muskolajn, la transverse striajn kaj korajn muskolhistojn. La unuaj estas karakterizaj por la senvertebruloj (escepte de la insektoj) kaj por la internaj organoj de la vertebruloj - tio ĉi estas la viscera muskolaro; la dua por la muskolaro de la skeletoj (skeletmuskolaro); la tria por la koro (kormuskolaro). La glata muskolaro estas la malplej forta el ili, sed ĝi apenaŭ laciĝas. Ĝia kontrahiĝo estas malrapida kaj ĝi kontroliĝas per la vegetativa nerva sistemo. La stria muskolaro konsistas el fibroj, kaj la ĉelojn oni povas konstati nur en embria stadio de besto. La fibroj de stria muskolaro tre rapide kontrahiĝas, rapide laciĝas kaj kontroliĝas per la centra nerva sistemo. La kora muskolaro estas speciala, transformiĝinta el glataj muskolaj ĉeloj. Fakte ĝi okupas lokon inter la du muskolaj histoj. Ĝiaj trajtoj komunaj kun la glata muskolhisto estas la sekvaj: en ĝi estas distingeblaj postrestaĵoj de muskolĉeloj, apartaj ĉelkernoj, tre maldikaj ĉelhaŭtetoj ktp., ĝi estas kontrolata de viscera nerva sistemo kaj la kormuskola histo tre malrapide laciĝas. Ĝiaj trajtoj komunaj kun la stria muskolaro estas: ĝiaj ĉeloj ne tute estas memstaraj, ili formas t.n. sincition, havas transversajn striojn kaj kapablas rapide kontrahiĝi.

Tekniko[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en tekniko kaj inĝenierado movkapablo estas grava.

Tiel:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]