Ŝablono-Diskuto:Departemento Ardennes

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iom groteskas ke 450 ligiloj notiĝas bezoni tiun ĉi ŝablonan diskutpaĝon, kiu ĝis hodiaŭ ne ekzistis, ĉar la ŝablono estas tiel farita ke ĝi aŭtomate postulas diskutpaĝon. Nur ke pri la ŝablono ne estas multo por diskuti: ĝi servas kiel navigilo por ĉiu paĝo pri komunumo de la francia departemento Ardennes (Ardenoj), kaj vikipedie gravas, ĉar sen ĝi iuj el la paĝoj nur troveblus de malmultaj paĝoj, iuj eble eĉ nur de la listo komunumoj de Ardennes, kaj konsideriĝus "orfaj artikoloj" en vikipedio. Tiel ĉi, ĉiu paĝo almenaŭ ligiĝas al ĉiuj 449 aliaj paĝoj de la navigilo, kaj neniu el la paĝo riskas konsideriĝi "orfa artikolo". ThomasPusch (diskuto) 14:17, 13 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

La problemo ŝajne devenas el Ŝablono:Tnavbar. Tamen mi rekomendas venontfoje ne plu amaskrei samenhavajn diskutpaĝojn kun forta lingvaĵo kiam temas pri problemo kiu afekcias plurajn paĝojn. Pli bone skribu nur unufoje en la centra dejo. Taylor 49 (diskuto) 14:33, 13 sep. 2023 (UTC)[Respondi]