François Ignace de Wendel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

François Ignace de WENDEL (naskiĝinta la 23-an de septembro 1741 en Thionville, mortinta la 2-an de majo 1795 en Ilmenau) estis franca entreprenisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Originante el familio de lorenaj minindustriuloj li frekventis la artelerian lernejon kaj iĝis oficiro. en 1779 Wendel airis gisejoj de Indret apud Nantes kie fabrikiĝis kanonoj por la franca mararmeo. En 1781 fondis li kune kun William Wilkinson gisatelieron en Le Creusot kio iĝis la lokon instrustricentro. Transprenis la tuton en 1836 la fratoj Schneider, kio evoluis je la konzerno Schneider Electric. Danke al reĝaj monrimedoj eblis, kune kun Gabriel Jars, krei gisadmetodon en kiu ŝtonkarbo anstataŭis lignokarbon. Tian metodon havis ĝis tiutempe nur la britoj.

En majo 1772 Wendel edzinigis Cécile du Tertre, kun kiu li havis tri infanojn. Pro la franca revolucio li elmigris kun filo en Turingion. Tie li flegis leteran interŝanĝon kun Johann Wolfgang von Goethe (tiam la respondeca minekspluata ministro de Saksio-Vajmaro-Eisenach), Johann Karl Wilhelm Voigt kaj Ernst Christian Wilhelm Ackermann[1] pri planita malfermo de feldspat-prilaborejo kun martelego ĉe Grenzhammer. Sed ĝi ne realiĝis pro nerva krizo de Wendel suferanta pri opiomanio, kiu memmortigis sin.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. registro pri leteroj adresitaj al Goethe de Böhlau-eldonejo
  2. agoj de Goethe en la servo de la ekonomio de la duklando Saksio-Vajmaro (PDF)