Grenzhammer (Ilmenau)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
iama stacidomo de Grenzhammer (ankoraŭ kun reloj, 2006)

Grenzhammer estas - neoficiala - kvartalo de Ilmenau, Germanujo. Iam ĝi apartenis al Unterpörlitz.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo estiĝis pro la situo ĉe la landlimo inter la duklando Saksio-Vajmaro kaj la princujo Schwarzburg-Sondershausen. Konkrete limigis la rivero Schorte, kiu tie ĉi alfluas Ilm. Estiĝo de Grenzhammer fariĝis inter la 15-a kaj la 16-a jarcento; kerno estis erca stamfmuelego por plua prilaborado de feldspato de ĉe la supra Schorte-valo. Ĝin bezonis la vitrofaristoj de Ilmenau. Por transportado ĝis la tri kilometron fora minejo Volle Rose oni konstruis ĉareto-fervojon kies trakoj parte eĉ hodiaŭ videblas.

Inter 1780 kaj 1786 vivis tie ĉi la orientalisto Wilhelm Friedrich Hezel antaŭ ol esti vokita profesorecen al la universitatoj de Gießen kaj Tartu[1].

En 1793 intencis la franca industriulo François Ignace de Wendel, helpate de ministro Johann Wolfgang von Goethe, starigi ĉe Grenzhammer gisferfabrikon - kio fiaskis pro atendota nerentabilitato (i.a. pro malbonaj antaŭkondiĉoj pri transporto kaj nesufiĉantaj naturaj rimedoj). Finfine Wendel memmortigis sin post nerva krizo.

vilaĝa taverno Fridolin

La loĝejoj de la dungito ĉe la martelebo troviĝis ĉe la norda deklivaĵaro de Ilm-valo, ĉ. 20 metrojn supre de la vala grundaro por eviti damaĝoj pro akvegoj. Por povi movi muelejon oni kreis fosaĵon kiu ĉe Grenzhammerwehr, la sesta kaj envale lasta Ilm-kluzo, forlasis la riveron por reatingi ĝin malsupre de la knajpo Fridolin. Foso tiu eĉ hodiaŭ samloke situas kaj pretas por novaj taskoj. La menciita taverno estas frekventata de studentoj de Teknika Universitato Ilmenau aŭ biciklistoj de la apude kondukanta Ilm-biciklovojo.

De 1881 ekzistis haltejo fervoja de la linio inter Ilmenau kaj Großbreitenbach kiu ĉesis bedaŭrinde en la 1998-a jaro kaj kies taluso iĝis grandparte ciklovojo. Nun nur bushaltejo garantias publikan transportadon ĝis Ilmenau respektive Gehren kaj Rottenbach. En 1900 konstruiĝis vitrofabriko tie, la kvina en Ilmenaŭ, posedate de Otto Lange. Sekve ĝi nomiĝis Langshütte, kaj la strato Langshüttenweg ĉe la tiea arealo fabrika ankaŭ nomiĝis por li. En 1938 laboris tie ĉirkaŭ 250 uloj; en 1968 ĝi fermiĝis kaj malkonstruiĝis.

(malaperinta) ulmego ĉe Grenzhammer

Kontraŭe al la fervoĵaltejo troviĝis verŝajne la plej granda ulmo de Turingio kun alteco de ne tute 30 metroj, kiu eble datumis de antaŭ 1698. En julio 2015 ĝin detruis pluvego kaj fulmotondro. De 2000 unufamiliaj domoj aperis tie kaj moderna studenta hejmo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kratzsch, p. 239

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]