Diskuto:Thionville

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konstruinĝintus??[redakti fonton]

Kion ekzakte signifas "Louis le Pieŭ" konstruinĝintus palacan kapelon"?!

Konstruinĝintus?? Ĉu oni celis diri, ke li 'konstruigis la kapelon'?

--Robert Chamberlain 17:50, 30. Jan 2011 (UTC)

Tute prava rimarko: la vorto "konstruinĝintus" ĉi tie estas idiotismo! Kaj la "franca" nomo "Louis le Pieŭ" (klare iu volis skribi Pieux kaj ne sukcesis) ankaŭ estas tre dubinda naciisma propagando. La nuna franca lingvo ekestis nur ekde 1600, kaj Ludoviko la Pia estis ĝermana franko, kiu supozeble parolis iun variaĵon de la malnovaltgermana lingvo, tutcerte ne la modernan francan! Plej bone eviti diskutojn, kiel li mem nomis sin, kiuj facile povas tuŝi sentojn de nacia ŝovinismo (mal-indaj kaj embarasaj por esperantistoj), kaj simple uzi la esperantan nomon kun interna ligilo. Mi proponas la frazon "Dum la naŭa jarcento, Ludoviko la Pia konstruigis palacan kapelon laŭ modelo de la okangula kapelo de Akeno, kiu poste iĝis la katedralo de Akeno.", kiu ankoraŭ aldonas iun arkitektan informon (laŭ indiko el la franca vikipedio). ThomasPusch (diskuto) 18:14, 3 sep. 2023 (UTC)[Respondi]