Laŭvalora imposto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭvalora imposto (latine ad valorem,) estas imposto, kies kvanto estas bazita sur la valoro de transakcio aŭ de havaĵo. Ĝi estas tipe postulebla dum transakcio, kiel en la kazo de venda impostoaldonvalora imposto (AVI). Aldonvalora imposto ankaŭ povas esti ĉiujare postulebla, kiel en la kazo de propraĵa aŭ biena imposto, aŭ kun alia signifa okazaĵo (ekz. hereda imposto, elmigra imposto, aŭ tarifo).[1] En kelkaj landoj, sigela imposto estas ia laŭvalora imposto.

Venda imposto[redakti | redakti fonton]

Venda imposto estas konsuma imposto postulebla ĉe la butiko aŭ alia vendoloko por certaj varoj kaj servoj. Kutime la registaro fiksas la imposton kiel ia procento de la podetala prezo. Ekzistas kutime listo de sendevigoj. La imposto povas esti porcio de la prezo (impost-inkluziva) aŭ povas esti aldonita ĉe la vendoloko impost-ekskluziva). Aldonvalora imposto ideale estas justa, havas altan observoftecon, estas malfacila eviti, estas postulebla ĉiufoje kiam oni vendas objekton dum podetala komerco, kaj estas simpla kalkuli kaj simpla kolekti. Konvencia aŭ podetalvenda imposto klopodas atingi tiujn celojn pagigante la imposton nur sur la fina uzanto, male al malnetenspeza imposto pagigita pri la intervenaj komercoj, kiuj aĉetas materialojn por produktado aŭ ordinaraj agad-elspezoj antaŭ la liverado de la varo aŭ servo al la merkato. Tio malhelpas la tiel-nomitan imposto-kaskadon aŭ -piramidon, en kiu oni pli ol unufoje impostas objekton laŭvoje de produktado ĝis fina podetalvendo. Ekzistas pluraj specoj de vendaj impostoj: vendistaj impostoj, konsumantaj akcizoj, detaltransakciaj impostoj aŭ aldonvaloraj impostoj.

Aldonvalora imposto[redakti | redakti fonton]

Aldonvalora imposto (AVI, angle value-added tax, VAT), aŭ imposto pri varoj kaj servoj (IVS, angle goods and services tax, GST), estas imposto sur interŝanĝoj. Ĝi estas pagigita sur la kroma valoro, kiu rezultas de ĉiu interŝanĝo. Ĝi devias de venda imposto ĉar venda imposto estas pagigita sur la tuta valoro de la interŝanĝo. Tial, AVI estas neŭtrala pri la nombro da trairejoj kiuj ekzistas inter la produktanto kaj la fina konsumanto. AVI estas pera imposto, alivorte, la imposto estas postulebla de iu, krom la persono kiu fakte portas la impostokoston (nome la vendisto prefere ol la konsumanto). Por eviti duoblan imposton sur fina konsumo, eksportaĵoj (kiuj de difino eksterlande konsumiĝas) kutime ne estas kondiĉaj de AVI, kaj AVI pagigita sub tiaj cirkonstancoj estas kutime repagebla.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. America's Berlin Wall: Congress increases the ransom expats must pay to escape the taxman (“Amerika Berlino-muro: La kongreso pliigas la elaĉeton, kiun elpatrujigitoj devas pagi por eskapi la impostiston”), The Economist, la 12-a de junio 2008. Akirita la 24-an de julio 2016.