Talanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Talanto (aŭ talento en dua signifo) estas [1]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Talanto devenas de la greka lingvo talanton (pezilo, pezo).

Historio[redakti | redakti fonton]

Talanto estis origine babilona mezurunuo de pezo. Poste, kiel multaj antikvaj mezurunuoj por pezoj, ĝi iĝis monunuo. En la antikvo pezoj kaj subdividoj variegis kaj regione kaj epoke (de ĉirkaŭ 20 ĝis 40 kilogramoj). Tiel ekzistis:

  • la atika talanto de ĉirkaŭ 27 kg subdividita je 60 minoj po 100 drakmoj je 6 oboloj
  • la kartaga talanto de 27 kg subdividita je 60 minoj po 60 ŝekeloj.
1 talanto = 60 minoj
1 mino = 100 drakmoj
1 stateroj = 2 drakmoj
1 drakmo = 6 oboloj

La obolo estas la plej malgranda unuo, kiu kvankam de tempo al tempo estas subdividitaj je aliaj unuoj ĝis la okona obolo (ĉalko).

Piednotoj[redakti | redakti fonton]