Saltu al enhavo

Srana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ssrana lingvo (sialingve nomata Sranan tongo, ankaŭ Sranantongo aŭ mallonge Sranan) estas la ĉefe parolata lingvo de Surinamo. Precipe antaŭe oni neformale diris taki taki, sed tiu nomo nuntempe estas konsiderata kiel malestima. Sranan estas la lingua franca de Surinamo, larĝe disvastigita kontaktlingvo, kaj per tio kreola lingvo, kiu en la ĉiutaga vivo estas uzata de preskaŭ ĉiuj grupoj de la loĝantaro. Takso el 1997 donis 300 000 parolantojn, aŭ 80% de la loĝantaro de Surinamo. Alia konata surinama lingvo estas Sarnami kiu antaŭ ĉio estas parolata de homoj kiuj devenas el Hindio. La oficiala lingvo de Surinamo estas tiu de la antaŭaj koloniistoj, nome la nederlanda.

La srana estas kreola lingvo, miksita lingvo, kreita el la neceso interagi inter si por povi komuniki. Sranan tongo estiĝis inter la sklavoj, kiuj laboris sur la plantejoj dum la nederlanda kolonia regado en Surinamo. En la lingvo ankoraŭ retroveblas multaj spuroj kaj influoj el la nederlanda, angla, hispana, portugala kaj okcidentafrikaj lingvoj. La simpla lingvo, kiu tiel estiĝis, estas unualoke piĝin-lingvo. Se la lingvo poste disvolviĝas pli kaj pli kaj estas pludonata ankaŭ al infanoj kiel gepatra lingvo, ĝi estas kreola lingvo.

memorejo pri la nacia himno de Surinamo, "God zij met ons Suriname", duone verkita en la srana

Cetere la nacia himno de Surinamo, titolata "God zij met ons Suriname" (nederlande, "Dio estu kun nia Surinamo") estas duone verkita en la norma nederlanda kaj duone en la srana.

Ekzemploj kun la verbo 'wroko' (labori)

mi e wroko (m'e wroko) mi laboras
yu ben e wroko vi laboris
a ben wroko (kaba) li (jam) laboris
a mu wroko li devas labori
wi ben wroko ni laboris
unu sa/o wroko vi (plurale) laboros
den ben o (b'o) wroko ili laborus
  • Fa waka? = Kiel vi fartas?
  • Numeraloj:

wan (1), tu (2), dri (3), fo (4), feyfi (5), siksi (6), seybi (7), ayti (8), neygi (9), tin (10)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Michaël Ietswaart, Vinije Haabo. Sranantongo, Surinaams voor reizigers en thuisblijvers. Walburg Pers, 2025 (nederlande)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]