Rilatoj inter Brazilo kaj Surinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rilatoj inter Brazilo kaj Surinamo
Flago de Brazilo Flago de Surinamo
Mapa indicando localização de Brazilo kaj Surinamo.
v  d  r
Information icon.svg

La rilatoj inter Brazilo kaj Surinamo estas la internaciaj rilatoj inter la Surinama Respubliko kaj la Federacia Respubliko Brazilo. La du landoj najbaras en la Sudamerika kontinento, ilin dividas 593-kilometra landlimo.

En 2016 la diplomato Marcelo Baumbach servas kiel brazila ambasadoro en Paramaribo,[1] dum la diplomato Marlon Faisal Mohamed-Hoesein laboras kiel surinama ambasadoro en Braziljo.[2] Malgraŭ la fakto, ke Brazilo bontenas diplomatiajn rilatojn kun ĉiuj karibaj landoj, ĝi havas ambasadejon nur en ses ŝtatoj inter la landoj de la Karibia Komunumo (CARICOM), inkluzive de Surinamo. La kompetencoj de la brazila ambasadejo en Surinamo ankaŭ inkludas la insulon Sankta Lucio.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Sendependigo[redakti | redakti fonton]

Kvankam Brazilo politike sendependiĝis en 1822, la emancipiĝo de Surinamo de Nederlando okazis nur en 1975. En la 1970-aj jaroj, la brazila registaro ekatentis la Gujanojn. Tion kaŭzis malvarmmilitaj geopolitikaj doktrinoj kreitaj tiam de la Escola Superior de Guerra (Supera Milita Lernejo), kiuj emfazis la protekton de la landlimoj kaj la okupadon de la Amazonia arbaro. En tiu ĉi kunteksto, la registaro de Ernesto Geisel, kiu subtenis la ondon de sendependigoj post la Dua Mondmilito, rapide agnoskis la surinaman sendependecon, deklarita la 25-an de novembro 1975.[4]

La unua oficiala kontakto okazis la 21-an de julio 1976, dum la vizito de la tiama surinama ĉefministro Henck Arron al Braziljo, dum kiu ili signis tri duflankajn traktatojn pri kultura, komerca kaj teknika kunlaborado[5] — kaj establis miksan komisionon Brazilo-Surinamo, celante profundigi la rilatojn inter la du landoj.[4]

Sekve, Surinamo kaj Brazilo laboris kune pro la Traktato de Amazonia Kunlaboro de 1978, aldone al aliaj amazoniaj landoj kiel Bolivio, Peruo, Ekvadoro, Kolombio, Venezuelo kaj Gujano. Per tiu traktato Brazilo celis malpliigi la izolecon de Gujano kaj Surinamo, inkludante ilin dum diskutoj pri defendo. Krome ĝi volis minimumigi eblajn timojn pri brazila ekspansiismo en la regiono kaj krei stabilan kaj kunlaboreman etoson inter la amazoniaj landoj.[4]

Oficiala vizito al Surinamo de la brazila ministro pri eksteraj rilatoj Ramiro Saraiva Guerreiro okazis la 25-an de januaro 1982, kiam la ministro kritikis la eksteran politikon de Usono kaj defendis la "tezon de postulata kunlaboro" por la ekstera politiko de Brazilo. Laŭ tiu tezo, nacia disvolviĝo estus la plej bona maniero por eviti komunismajn reĝimojn kaj garantii nacian sekurecon. Saraiva Guerreiro defendis ĉi tiun strategion ne nur kun Surinamo, sed ĉie en Latinameriko, celante prezenti bonan kaj kunlaboreman bildon de Brazilo, por eviti ke aliaj ŝtatoj de la regiono rigardu de la landon kiel imperiisma, subimperiisma aŭ hegemonia.[4]

La brazila prezidento João Figueiredo montris bonan opinion pri la propono de Saraiva Guerreiro, sed pro la ekstera ŝulda krizo en Latinameriko dum la 1980-aj, Brazilo tiam ne povis mone helpi Surinamon. En 1980 puĉo en Surinamo kaj iom da simpatio de la nova prezidento Dési Bouterse al marksismo, tamen, instigis la brazilan registaron lanĉi diplomatian ofensivon por malpliigi tiujn ĉi emojn. Tiu agado estis nomita la Venturini-misio.[4][6]

La Venturini-misio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la Gujana Ŝildo

Inter la 15-a kaj 17-a de aprilo 1983, la estro de la ministrara gabineto Danilo Venturini, akompane de la estro da la Amerika Divizio de la ministerio pri eksteraj rilatoj Osmar Vladimir Chohfi, la konsilisto Fagundes Fernando, la kolonelo Quijano de la Konsilio de Nacia Sekureco kaj la kolonelo Carrocho de la Nacia Servo pri Informado, gvidis diplomatian mision al Surinamo celante influi Bouterse pro teni sin en la okcidenta-kapitalisma sfero. Dum la misio, la brazila registaro oferis diversajn kunlaborajn programojn, ezemple en la agroindustria kampo, krome aliajn programojn pri civila helpo kaj milita trejnado, studentajn stipendiojn en amazoniaj universitatoj, stimulon al la duflanka komerco, studoj pri konstruo de hidroelektraj centraloj, pligrandigon de maraj kaj aeraj trafikoj inter la du landoj kaj eĉ la elsendon satelite de brazilaj piedpilkaj matĉoj. La brazila registaro ankaŭ oferis kreditlinion je 70 milionoj da dolaroj, ĉefe por importi brazilajn armilojn.[4][6]

La misio sukcesis kaj malebligis la komunisman alternativon por Surinamo. Sekve, Bouterse forviŝis la socialisman tonon el sia registara programo, maldungis la ministron Badresein Sital (kiu malferme esprimis simpation al la Kuba reĝimo) kaj en 1983, Bouterse malaltigis la statuson de la Kuba ambasadorejo en Paramaribo kaj senvalidigis ĉiujn traktatojn kun la insulo.[4][6]

La brazila reĝimo subtenis loĝistike la Bouterse-registaron en ĝia lukto kontraŭ naciismaj armitaj grupoj, kiuj minacis la povon de la surinamaj regintaj militistoj. Dum skolta misio estre de brazilaj oficialuloj ĉirkaŭ la rivero Litani en 1986, surinamaj gerilanoj atakis la helikopteron kun la brazilaj militistoj.[7]

Plano Lubbers[redakti | redakti fonton]

Dum la 1990-aj, Surinamo denove zorgigis la brazilan diplomataron. Unu monato post la militista puĉo decembre 1991 estrita de Dési Bouterse, la registaro de Nederlando konsideris realigi la Planon Lubbers, kiu celis politikan kaj monan unuiĝon inter Surinamo, Nederlando,[8] Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj.[9] La projekto intencis krei institucion simile al la Komunumo de Nacioj,[10] sed ankaŭ inkluzivis komunan merkaton,[8] duoblan naciecon por la surinamanoj kaj nederlandan kontrolon super la mona, defenda kaj eksterpolitika sferoj de la eksa kolonio. La nederlandanoj postulis kiel antaŭkondiĉojn diversajn politikajn, sociajn kaj ekonomiajn reformojn en la lando.[10][9]

La brazila registaro ne publike, sed tamen kritikis la planon, konsiderante ties postulojn kiel enmiksiĝon kaj malpliigon de la nacia suvereneco, revenigantaj la landon al «duonkolonia» stato. La brazila kontraŭo al la nederlanda projekto estis frotopunkto inter Brazilo kaj Usono, kiu postulis la proksimecon inter la brazila registaro kaj la puĉa reĝimo de Bouterse. La Plano Lubbers, kiu estis kritikita de surinamaj kaj nederlandaj politikistoj, finfine ne realiĝis.[8]

Kontinentiga procedo[redakti | redakti fonton]

Ekde la fino de la 20-a jarcento oni rimarkas pli grandan alproksimiĝon de la Gujanaj, inkluzive Surinamo, kun la resto de la sudamerika kontinento, procedo nomita "kontinentigo". Projektoj kiel Iniciativo pro Integriĝo de Sudamerika Regiona Infrastrukturo (IIRSA) kaj la Organizaĵo de la Traktato de Amazonia Kunlaboro (OTCA) ekviglis post la 2000-aj jaroj.[11]

Albinaj atakoj[redakti | redakti fonton]

Decembre 2009 eksplodis perforto-ondo kontraŭ ministaj enmigrintoj, inkluzive brazilanojn, en la urbo Albina, 150 km for de la ĉefurbo Paramaribo. La atakoj okazis frumatene de la 24-a al 25-a de decembro kontraŭ brazilana grupo kiel respondo al mortigo de surinamano fare de brazilano pro ŝuldo.

Almenaŭ 14 brazilanoj estis vunditaj[12] kaj 10 ĝis 20 brazilaninoj estis seksperfortitaj dum la atakoj.[13] Malgraŭ la tensioj inter brazilaj ministoj kaj surinamanoj, laŭ la brazila registaro, oni neniam registris similan okazon antaŭe.[14]

Post la atakoj, la du registaroj sindevigis eki komunan studon pri la socia kaj ekonomia situacio ĉe Albina, per establo de dunacia grupo.[13] Kiel respondo al la krizo, en 2010 la du landoj signis pakton celante reguli la transliman migradon.[15]

Kunlaborado[redakti | redakti fonton]

La brazila eks-ministro pri eksteraj rilatoj, Celso Amorim, apud la surinama eks-ministro pri eksteraj rilatoj, Maria Levens. 2004.

Brazilo kaj Surinamo havas 24 signitajn duflankajn akordojn, unu el ili eksvalidiĝis, kvar pendas kaj 19 validas.[5] La landoj kunlaboras en diversaj kampoj, kiel kunhavado de datumoj kolektitaj de la Amazonia Gvatada Sistemo (SIVAM),[16] polica esploro pri homa fikomerco[17] kaj brazila teknika subteno al la surinama agrikultura eksportado al Karibio,[18] inter aliaj projektoj. Entute, Brazilo havas 70 duflankajn kunlaborajn projektojn kun Surinamo.[19]

Brazilo sendis humanitaran helpon al Surinamo en 2006, kiam tiu estis trafita de inundoj. La brazila registaro sendis helpteamojn kaj donacis 6000 pastelojn da kinino por kontraŭi malarion, 10 000 boteletojn da hipoklorito por purigi la akvon kaj disponigis helikopteron de la brazila aerarmeo por distribui la kuracilojn.[20]

Post brazila invito,[18] en 2013 Surinamo oficialigis sian partoprenon en Merkosudo kiel asocia membro.[21] La brazila ministerio pri eksteraj aferoj subtenas pli grandan rolon de Surinamo kaj Gujano en la sudamerika integriĝo rilate al defendo, kaj strebis profundigi ligojn kun Surinamo en tiu kampo.[22]

Ekonomiaj temoj[redakti | redakti fonton]

Komerco[redakti | redakti fonton]

Ministroj pri eksteraj rilatoj Winston Lackin kaj Antonio Patriota. 2011

La komerco inter la landoj estas malgranda, interalie, pro la ekonomia izoleco de Surinamo rilate al la cetero de la kontinento,[23] pro la manko de infrastrukturo liganta la landojn kaj la malgranda produkta komplementeco inter ili. Ambaŭ flankoj deziras ŝanĝi tion.[24]

La komerca interŝanĝo, kiu falis je 18 % de 2008 ĝis 2013, okazis ĉefe pri fabrikaĵoj.[5][25] Oni estimas, ke 95,8 % de la komerco inter la landoj okazas mare.[26] En 2012, Brazilo okupis la 27-an lokon inter la komercaj partneroj de Surinamo, ĝia parto en la surinama importado estis nur 0,1 %. Samjare Brazilo estis la 5-a ĉefa produktaĵa liveristo al la lando, inkluzivante 4 % de ĉiuj importaĵoj de Surinamo. Dum la tuta periodo inter 2003 kaj 2013, la komerca saldo favoris al Brazilo.[5][25]

Evoluo de la komerco (en US$ mil)[5][25]
Descrição 2003 2004 2005 2006 2007 2008 2009 2010 2011 2011 2012 (jan-jul) 2013 (jan-jul)
Brazila eksportado al Surinamo 16,4 28,4 35,8 31,4 36,5 46,9 40,2 63,4 73,2 61,1 33,6 36,1
Surinama eksportado al Brazilo 0,7 0,1 23,2 19,1 28,9 7,4 0,2 0,4 1,0 0,8 2,1
Tuta komerco 16,4 29,1 35,9 54,7 55,7 75,8 47,6 63,6 73,6 62,1 34,4 38,2

Ŝuldo[redakti | redakti fonton]

En 2003, la tiama brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva garantiis al la surinama prezidento Ronald Venetiaan, ke Brazilo renegocius la surinaman ŝuldon de US$ 85 milionoj.[16] En 2009, Surinamo havis eksteran ŝuldon rilate al Brazilo ja ĉirkaŭ 116 milionoj da usonaj dolaroj.[27] En la sama jaro, la surinamanoj finis pagon de US$76 milionoj en ŝuldoj al Brazilo.[28]

Loĝantara interŝanĝo[redakti | redakti fonton]

Surinamo estas la sola najbara lando de Brazilo, kun kiu ne ekzistas translimaj aŭtoŝoseoj. Funkcias nur du fluglinioj inter Paramaribo kaj brazilaj urboj,[29] kaj en 2012 oni anoncis kreon de mara vojo inter la havenoj de Paramaribo, Itaqui kaj Santana.[30]

Oni estimas, ke estas 18 mil brazilanoj en Surinamo,[31] kio konsistigas 6 % de la surinama loĝantaro.[32] La enmigrantoj estas ĉefe de Norda kaj Nordorienta Brazilo, allogataj pro la orminado. Granda parto de tiuj ĉi ministoj enmigris al la lando en la 1980-aj, post la degrado de minado en Serra dos Carajás kaj Serra Pelada.[14] Multaj elmigrintoj loĝas aparte en brazilaj kvartaloj en la ĉefaj surinamaj urboj, kaŭze de la lingva barilo inter portugalparolantoj kaj nederlandparolantoj,[29] kaj ili restas en la lando pro la pli grandaj enspezoj kompare al la urboj de kie ili venis.[33] Laŭ esploro de la ekstera ministerio de Brazilo, 32 brazilanoj estis arestitaj en Surinamo en 2013.[34]

Studo de la esplora instituo IDOS-peilingen en 2007 montris, ke 69 % de la surinamaj voĉdonantoj havis malbonan imagon pri brazilanoj. La surinama registaro foje realigas operacojn por reglamenti la resto-situacion de la brazilaj ministoj, kiuj ofte ne havas dokumentojn.[32] Tamen ne ekzistas vizo-postuloj al brazilanoj kiuj volas eniri aŭ resti en Surinamo, nek apartaj kondiĉoj por resti mapli ol tridek tagojn en la lando.[17]

Edukado[redakti | redakti fonton]

En 2003, la ministro pri edukado Cristovam Buarque anoncis, ke surinamaj studentoj povus aliĝi al brazilanaj universitatoj.[35] La brazila registaro ankaŭ esprimis intencon krei baznivelajn lernejojn por infanoj de brazilanoj en Surinamo.[36]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sobre a Embaixada (portugale). Ministério das Relações Exteriores do Brasil. Alirita 7-a de marto 2014.
  2. Lista do corpo diplomático – Suriname (portugale). Ministério das Relações Exteriores do Brasil. Alirita 7-a de marto 2014.
  3. (junio 2000) “O Brasil e o CARICOM”, Revista Brasileira de Política Internacional (portugale) 43. doi:10.1590/S0034-73292000000100003. Alirita 28-a de aŭgusto 2014.. 
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 (2010) “A lógica da construção de confiança: Relações Brasil-Suriname entre 1975 e 1985”, Revista Brasileira de Política Internacional (portugale) 53, p. pp. 70–87. doi:10.1590/S0034-73292010000200004. 
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Suriname (portugale). Ministério das Relações Exteriores do Brasil. Alirita 28-a de decembro 2013.
  6. 6,0 6,1 6,2 Guerra Fria na Região Amazônica: um estudo da Missão Venturini ao Suriname (1983)”, Revista Brasileira de Política Internacional (portugale) 54, p. pp. 7–28. doi:10.1590/S0034-73292011000100002. 
  7. Suriname fala holandês e pratica hinduísmo na América do Sul (portugale). O Estado de S. Paulo (28-a de decembro 2009). Alirita 7-a de marto 2014.
  8. 8,0 8,1 8,2 . Suriname causou atrito entre Brasil e EUA. Folha de S. Paulo (26-a de novembro 2011). Alirita 5-a januaro 2014.
  9. 9,0 9,1 JANSSEN, Roger. (2011) In Search of a Path (angle). BRILL, p. 370. ISBN 9789004253674.
  10. 10,0 10,1 Segredos do Itamaraty — Suriname (portugale). Folha de S. Paulo. Alirita la 5-a de januaro 2014.
  11. (majo/aŭgusto 2013) “As Guianas e o Brasil: da Contenção à Continentalização, ou Perigos e Vantagens de uma Interface Caribenha e Europeia”, ACTA Geográfica (portugale) (pdf) 7, p. pp. 19–38. doi:10.5654/actageo2013.0715.0002. Alirita 6-a aprilo 2014.. 
  12. . Número de brasileiros feridos no Suriname chega a 14 (portugale). Agência Brasil (26-a de decembro 2009). Alirita 7-a de marto 2014.
  13. 13,0 13,1 Suriname e Brasil estudarão políticas sociais conjuntas (portugale). Valor Econômico (30-a de decembro 2009). Alirita 7-a de marto 2014.
  14. 14,0 14,1 Brasil quer integração com Suriname (portugale). Valor Econômico (29-a de decembro 2009). Alirita 7-a de marto 2014.
  15. Suriname, Brazil sign migration pact (angle). Stabroek News (1-a decembro 2010). Alirita 28-a aŭgusto 2014language=angle.
  16. 16,0 16,1 Brasil renegociará dívida do Suriname (portugale). Agência Brasil (22-a de julio 2003). Alirita 7-a de marto 2013.
  17. 17,0 17,1 Suriname - Portal Consular (portugale). Ministério das Relações Exteriores do Brasil (1-a de aŭgusto 2012). Alirita 7-a de marto 2014.
  18. 18,0 18,1 . Suriname deve se tornar membro associado do Mercosul, diz Patriota (portugale). Valor Econômico (18-a de februaro 2013). Alirita 7-a de marto 2014.
  19. Projetos com o Suriname (portugale). Agência Brasileira de Cooperação. Alirita 7-a de marto 2014.
  20. . COOPERAÇÃO: Brasil envia ajuda humanitária ao Suriname (portugale). Agência do Rádio (18-a de majo 2006).
  21. . Mercosul anuncia associação de Suriname e Guiana (portugale). O Estado de S. Paulo (11-a de julio 2013). Alirita 7-a de marto 2014.
  22. Brasil quer Guiana e Suriname envolvidos na integração em defesa sul-americana (portugale). Defesanet (12-a de septembro 2012). Alirita 7-a de marto 2014.
  23. Suriname - As relações econômicas (portugale). BBC Brasil. Alirita 28-a de decembro 2013.
  24. (2008) “Guiana e Suriname: uma outra América do Sul”, Conferência Nacional de Política Externa e Política Internacional (portugale), p. 8 p. Alirita 28-a decembro 2013.. 
  25. 25,0 25,1 25,2 Dados básicos e principais indicadores econômico-comerciais – Suriname (portugale) (pdf). Ministério das Relações Exteriores do Brasil/BrasilGlobalNet (aŭgusto 2012). Alirita 28-a de decembro 2013.
  26. (decembro 2010) “O Potencial de Comércio e Investimentos entre o Brasil e o Suriname” (portugale) (PDF), p. 74 p. Alirita 7-a de marto 2014.. 
  27. . Brasil e o Suriname têm intensa parceria comercial e política (portugale). Agência Brasil (28-a de decembro 2009). Alirita 7-a de marto 2014.
  28. . Suriname-Brazil sign cooperation agreements (angle). Paraíba Paradise (14-a de septembro 2009). Alirita 28-a de aŭgusto 2014.
  29. 29,0 29,1 O Brasil sob os olhos da América do Sul (portugale). BBC Brasil. Alirita 29-a de decembro 2013.
  30. Criação de linha marítima direta entre o Brasil e o Suriname (portugale). Brazil Planet (23-a de aŭgusto 2012). Alirita 29-a de decembro 2013.
  31. (2013) “South-South Cooperation in Suriname: New Prospects for Infrastructure Integration?”, Integration and Trade (angle) (pdf) 17, p. pp. 95–104. Alirita 6-a de januaro 2014.. 
  32. 32,0 32,1 Cartilha "Guia de Viagem Segura para o Suriname e a Guiana Francesa" (portugale). Ministério das Relações Exteriores do Brasil (5-a de majo 2010). Alirita 7-a de marto 2014.
  33. Maior renda 'segura' brasileiros no Suriname (portugale). O Estado de S. Paulo (4-a de januaro 2010). Alirita 7-a de marto 2014.
  34. . Mais de 3 mil brasileiros estão presos no exterior, a maioria na Europa (portugale). Agência Brasil (7-a de majo 2013). Alirita 5-a de januaro 2014.
  35. Surinameses terão lugar em universidades brasileiras (portugale). UOL (22 julio 2003). Alirita 7-a de marto 2014.
  36. Brasil planeja criar escola para filhos de brasileiros no Suriname (portugale). Folha de S. Paulo (16-a de februaro 2005). Alirita 7-a de marto 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]