Santana (bando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Santana)
Santana en 1971.
Carlos Santana 2003

Santana estas bando de Latinamerika kaj rok-muzikoj[1][2] formita en San Francisco, Kalifornio, en 1966 fare de la meksik-usona gitaristo Carlos Santana. La bando venis al la publika atento per sia prezento de "Soul Sacrifice" ĉe Woodstock en 1969. Tiu ekspono helpis la konverton de ties unua albumo, ankaŭ nomita Santana, en sukceso, sekvita en la venontaj du jaroj de la albumoj Abraxas kaj Santana III. Personaraj ŝanĝoj oftis. La pliiĝanta engaĝiĝo de Carlos Santana ĉe la guruo Sri Chinmoy metis la bandon en pli esotera muziko, kvankam ĝi neniam perdis sian Latinamerikan influon.

En 1998, la bando Santana estis enmetita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo kun Carlos Santana, José "Chepito" Areas, David Brown, Gregg Rolie, Mike Carabello, kaj Michael Shrieve.[3] La bando ricevis naŭ premiojn Grammy kaj tri Latinamerikajn Grammy, el kiuj tiuj lastaj en 2000. Carlos Santana ricevis unu premion Grammy kiel soloa artisto en 1988. La bando vendis pli ol 100 milionoj da kopioj de diskoj tutmonde, kio faris ilin unu el la plej vendintaj grupoj ĉiutempaj.[4] En 2013, Santana anoncis reunuigon de la klasika personaro por nova albumo, Santana IV, kiu estis publikigita en Aprilo 2016. Ili havas rekordon ricevi pli altan nombron de premioj Grammy en unu sola nokto.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Santana (1969)
  • Abraxas (1970)
  • Santana III/Man With an Outstretched Hand (1971)
  • Caravanserai (1972)
  • Welcome (1973)
  • Borboletta (1974)
  • Amigos (1976)
  • Festivál (1977)
  • Moonflower (1977)
  • Inner Secrets (1978)
  • Marathon (1979)
  • Zebop! (1981)
  • Shangó (1982)
  • Beyond Appearances (1985)
  • Freedom (1987)
  • Spirits Dancing in the Flesh (1990)
  • Milagro (1992)
  • Supernatural (1999)
  • Shaman (2002)
  • All That I Am (2005)
  • Guitar Heaven (2010)
  • Shape Shifter (2012)
  • Corazón (2014)
  • Santana IV (2016)
  • Africa Speaks (2019)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Steven Joseph Loza (1999). Tito Puente and the Making of Latin Music. University of Illinois Press. p. 16. ISBN 9780252067785.
  2. Louise Chipley Slavicek (2006). Carlos Santana. Infobase Publishing. p. 77. ISBN 9781438106724.
  3. "Santana". Rock and Roll Hall of Fame. Alirita la 15an de Julio 2018.
  4. Szaroleta, Tom (19a de Oktobro, 2017). "Echoes of Woodstock: Santana one of the few big names still on the road". The Florida Times-Union. Alirita la 19an de Oktobro, 2017.