Surinama dolaro
Surinama dolaro | |
---|---|
Ŝtato: | Surinamo |
Subdivido: | 100 cendoj |
Kodo laŭ ISO 4217: | SRD |
Mallongigo: | $ |
Ŝanĝokurzo: (la 5-an de aprilo 2017) |
1 eŭro = 8,0128 SRD |
La surinama dolaro - nederlande surinaamse dollar - ekde la jaro 2004 estas la nacia valuto de Surinamo. Unu dolaro estas dividita je cent cendoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas SRD.
Ekzistas moneroj de 1, 5, 10, 25, 100 kaj 250 cendoj kaj bankbiletoj de 5, 10, 20, 50 kaj 100 dolaroj.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- retejo de la centra banko de Surinamo (nederlanda, angla)
- moneroj de Surinamo Arkivigite je 2017-03-16 per la retarkivo Wayback Machine (rusa, hispana, angla)
- bankbiletoj de Surinamo Arkivigite je 2017-04-13 per la retarkivo Wayback Machine (rusa, angla)