BB met R

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brunaj fazeoloj kun rizo

BB met R (Bruine Bonen met Rijst) Brunaj fazeoloj kun Rizo estas surinama (kreola) manĝaĵo en kiu oni kuiras kok(in)on kune kun brunaj fazeoloj. Krom la kvar surinamaj spicoj (buljonkubo, freŝa pipro, ethakita cepo kaj freŝa ajlo) ĝi ankaŭ enhavas freŝan tomaton, pimentograjnojn, celerion, salamfolion (indonezia laŭro) kaj guteton da kokoslakto. La tuto estas surtabligata kun blanka rizo.

Origine la manĝaĵo estas farata kun salviando anstataŭ kok(in)o.

Se la indonezia laŭro ne haveblas vi povas aanstataŭi ĝin per nobla laŭro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

nederlande recepto (aŭtomate tradukebla)