Goeree-Overflakkee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Goeree-Overflakkee estas insulo en la vasta delto de la rivero Rejno kaj ekde la 1-a de januaro 2013 ankaŭ urbo kaj administra komunumo en la provinco Suda Holando (Zuid-Holland) de Nederlando.

Ĝi konsistas el la loĝlokoj Achthuizen, Den Bommel, Dirksland, Goedereede, Herkingen, Melissant, Middelharnis, Nieuwe-Tonge, Ooltgensplaat, Ouddorp, Oude-Tonge, Sommelsdijk, Stad aan 't Haringvliet kaj Stellendam. Ĝis la 31-a de decembro 2012 tiuj loĝlokoj grupiĝis en kvar administraj komunumoj, kiuj nomiĝis Goedereede, Dirksland, Middelharnis kaj Oostflakkee.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]