Mauritshuis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mauritshuis
Enirejo
Enirejo
Lando: Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Regiono: Trentino
Urbo: Rovereto
Koordinatoj: 52° 4′ 49″ N, 4° 18′ 52″ O (mapo)52.0803888888894.3143055555556Koordinatoj: 52° 4′ 49″ N, 4° 18′ 52″ O (mapo)
Situo de Mauritshuis
Map
Mauritshuis
Malfermdato: 1822
Kolektoj: Artaĵoj de la 16-a ĝis la 18-a jc
Information icon.svg
vdr
Das Mauritshuis vidata ekde la Hofvijver

La Mauritshuis (Maŭricodomo oficiale nederlande Koninklijk Kabinet van Schilderijen Mauritshuis) estas ekde 1822 muzeo en Hago kun ĉefe pentraĵoj el la Ora jarcento. Al la konstanta kolekto apartenas Junulino kun perla orelringo kaj Panoramo de Delft de Johannes Vermeer, Bojas hundido kiel faris la hundoj de Jan Steen, La virbovo de Paulus Potter kaj La anatomia leciono de D-ro Nicolaes Tulp de Rembrandt van Rijn.

La Mauritshuis de origine estas urba palaco, konstruita de Johann Moritz von Nassau-Siegen en la 17-a jarcento. La arkitekturo de la konstruaĵo, formplanita de la pentristo-arkitekto Jacob van Campen, estas multfoje imitita. la konstruaĵo ĉe la Hofvijver (Korteglageto) estas propraĵo de la Nederlanda ŝtato kaj apartenas al la 'Pinto 100 de la Regna servo por la Monumentoprizorgado' el 1990.