Maŭrico
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilajn paĝojn: Maŭrico (nomo), Saint-Maurice |
| Sankta | ||
| Maŭrico | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 3-a jarcento en Tebo, Aegyptus, Romia Imperio | |
| Morto | ĉirkaŭ 290 en Saint-Maurice VS | |
| Mortis per | senkapigo | |
| Religio | kristanismo vd | |
| Ŝtataneco | Roma regno | |
| Profesio | ||
| Okupo | soldato | |
| Sanktulo | ||
| Festotago | 22-a de septembro | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Maŭrico (germane: Moritz, angle: Morris, france: Maurice, hispane: Mauricio, itale: Maurizio, latine: Mauritius) naskiĝis ĉe Tebo en Egiptio kaj mortis ĉirkaŭ 290 en Agaunum, hodiaŭ Saint-Maurice, Valezo. Li estis laŭ la legendo estro de la legio teba kaj estas ekde la 4-a jarcento rekonata sanktulo kaj martiro de la katolika eklezio.
La Katolika Eklezio festas lin la 22-an de septembro, dum la Ortodoksa Eklezio festas lin la 27-an de decembro.
Patroneco
[redakti | redakti fonton]Sankta Maŭrico estas la patrono de Savojo,[1],[2] de la Sankta Romia Imperio, de Chasseurs alpins (Alpaj Ĉasistoj), Guardie Svizzere (Svisaj Gardistoj), tinkturistoj kaj podagraj pacientoj[3], kaj ankaŭ multaj subdivizioj de la franca armeo: li estas tiel la patrono de la infanterio.

Disvastiĝo de la nomo
[redakti | redakti fonton]Multaj partoj de la tero ricevis lian nomon. Interalie temas pri
- la insula respubliko Maŭricio en la Hinda Oceano,
- la samnoma administra regiono Maŭricio de la provinco Kebekio en Kanado, kaj
- Sankta Maŭrico, urbo en Svislando.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jean Prieur, Hyacinthe Vulliez. (1999) 'Saints et saintes de Savoie' (Sanktuloj kaj sanktulinoj de Savojo) (france), p. 181–182. ISBN 978-2-8420-6465-5..
- ↑ Conférence de Christian Regat aux Amis du Val de Thônes (Konferenco de Christian Regat al la Amikoj de Val de Thônes, la 2-a de decembro 2011), « Sankta Maŭrico kaj la foiroj de Sankta Maŭrico » (retejo Arkivigite je 2016-02-05 per la retarkivo Wayback Machine). (france)
- ↑ Le Petit livre des saints (Libreto pri sanktuloj) - Rosa Giorgi - Larousse - 2006 – (ISBN 2-03-582665-9) (france)

