Jan Otto de Kat

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jan Otto DE KAT (naskiĝis en 1920, mortis en aprilo 2003 en Hago) estis nederlanda esperantisto.

De Kat estis dumviva membro de UEA kaj fakdelegito pri elektrotekniko kaj matematiko (1980-2002). Krome li estis landa delegito (1981-1986) kaj kasisto de ISAE, aŭtoro de artikoloj en Sciencoj Komunikaĵoj (1982, 1985) kaj Scienca Revuo (1983). Li estis membro de Asocio de Nederlandaj Sciencistoj Esperantistaj. Multaj memoras lin kiel gitarakompananton de la kantistino Ramona van Dalsem.