Blankenberge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blankenberge
municipo
municipo en Belgio • urbo de Belgio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Regiono Flandrio
Provinco Okcidenta Flandrio
Poŝtkodo 8370
Kodo laŭ NIS 31004
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20 013  (januaro 2016)
Loĝdenso 1 112 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 18′ N, 3° 7′ O (mapo)51.33.1166666666667Koordinatoj: 51° 18′ N, 3° 7′ O (mapo)
Areo 17,41 km² (1 741 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Blankenberge (Okcidenta Flandrio)
Blankenberge (Okcidenta Flandrio)
DEC
Blankenberge
Blankenberge
Situo de Blankenberge
Blankenberge (Belgio)
Blankenberge (Belgio)
DEC
Blankenberge
Blankenberge
Situo de Blankenberge

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Blankenberge [+]
vdr


Blankenberge (nederlande: [BLANk'nberĥe], aŭskultu (prononco IFA:[ˈblɑŋkə(m)bɛrɣə]) estas banurbo en Belgio, en la provinco Okcidenta Flandrio, situanta ĉe la marbordo de la Norda Maro. Komence de januaro 2016 ĝi havis 20 013 loĝantojn. Ekde 1977 la municipo Uitkerke apartenas al Blankenberge, la ĉefa municipo.

Blankenberge estas unu el la gravaj banlokoj ĉe la marbordo.

Feriejo[redakti | redakti fonton]

Blankenberge estas populara belga ĉemara feriejo. Ĝi estas ofta celloko por tagekskursoj, ĉar ĝi havas bonajn fervojajn konektojn al la centro de Belgio.

La fervoja stacidomo situas vidalvide de la butikuma strato kiu kondukas piedire al la strando en ĉ. kvaronhoro.

La fervoja stacidomo proksime de la strando havas rektan ligon kun Bruselo. Ĉiuj lokoj laŭlonge de la belga marbordo (la plej longa tramlinio en la mondo) atingeblas per tramo (Kusttram). Ĝi etendiĝas laŭlonge de la Norda Maro de De Panne, proksime de la franca landlimo, ĝis Knokke-Heist, ĉe la rando de la landlimo kun Nederlando.

Ĉiujare de junio ĝis aŭgusto, la Festivalo de la sablo-skulptaĵo okazas sur la strando de Blankenberge. Proksime de la urbo situas la naturrezervejo De Fonteintjes kun riĉaj orkideoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Strando kun ora sablo en longeco de 3,3 km. Preskaŭ nenio restas de la origina marborda pejzaĝo ĉar ĝi estis artefarite restrukturita.
  • Pier, 350-m longa artdekorstila moleo, strukturo unika laŭlonge de la belga marbordo.
  • Veljaĥtejo (iama fiŝkapta haveno). En la 20-a jarcento, la nombro da fiŝkaptistoj daŭre malkreskis kaj post Dua Mondmilito, moderna jaĥtejo estis konstruita.
  • Sea Life Marine Park (Mara Vivo - Marparko) prezentas en ĉirkaŭ tridek akvarioj la faŭnon de la Norda Maro kaj aliaj oceanoj.
  • Paravang - eleganta ventoŝirmilo laŭ la Leopold Park, konstruita en 1908. La tegmento estis konstruita en la novgotika stilo.
  • Centro Belle Epoque, tri vilaoj en la arkitektura stilo (Art Nouveau) de tiu periodo[1].
  • Fiŝkaptista dometo de Majutte, la plej malnova konservita konstruaĵo el la 18-a jarcento.

Lokaj famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurbo[redakti | redakti fonton]

Rethel, Francio

Filmo[redakti | redakti fonton]

La dramfilmo Total Eclipse estis filmita en Blankenberge. La filmo temas pri la pasia kaj perforta samseksema rilato inter la du francaj poetoj Paul Verlaine kaj Arthur Rimbaud.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nl) Centro Belle Epoque, filmeto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]