Fiŝkaptista dometo de Majutte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Huisje van Majutte
konstruaĵo
Bazaj datoj
Konstrutempo 18-a jarcento
Originala funkcio fiŝkaptista domo
Statuso protektita monumento
Adreso
Urbo Blankenberge
Lando Belgio
Situo Blankenberge
Adreso Breydelstraat 10
Situo
Geografia situo 51° 18′ 54″ N, 3° 7′ 33″ O (mapo)51.315093.12572Koordinatoj: 51° 18′ 54″ N, 3° 7′ 33″ O (mapo) [+]
Huisje van Majutte (Okcidenta Flandrio)
Huisje van Majutte (Okcidenta Flandrio)
DEC
Huisje van Majutte
Huisje van Majutte
Lokigo de Okcidenta Flandrio en Belgio
Situo de Huisje van Majutte
Map
Huisje van Majutte
vdr
Huisje van Majutte (Dometo de Majutte), tipa malnova fiŝkaptista dometo, 18-a jarcento.
Huisje van Majutte (Dometo de Majutte en 2022), tipa malnova fiŝkaptista dometo el la 18-a jarcento, nun servanta kiel muzeo-trinkejo.

La fiŝkaptista dometo de Majutte, loke konata kiel Huisje van Majutte, estas la plej malnova konservita kaj protektita fiŝkaptista dometo sur la belga marbordo.

tipa kaj pitoreska fiŝkaptista dometo[1] el la 18-a jarcento (1775) en la flandra marurbo Blankenberge, Belgio. Tiu fiŝkaptista dometo estas unu el la malmultaj restaĵoj de la fiŝkaptista vivo en Blankenberge.

Historio[redakti | redakti fonton]

Turistoj el la tuta mondo vizitis la muzeo-trinkejon en Blankenberge.
Turistoj el la tuta mondo vizitis la muzeo-trinkejon en Blankenberge.

Tie kie troviĝas la dometo (Breydelstraat 10B, Blankenberge) loĝis preskaŭ ekskluzive riĉaj fiŝkaptistaj familioj ĝis 1900. En tiu tempo ekzistis fiŝkaptista komunumo kun 66 similaj domoj kaj du trinkejoj. La malantaŭa fasado de tiu dometo tiutempe havis elrigardon al la maro. La antaŭa fasado donis vidadon al la dunoj.

Dum multaj generacioj en ĝi loĝis fiŝkaptista familio, kiu portis la fiŝkaptistan kromnomon "Majutte". La lasta fiŝkaptisto loĝanta tie estas Jan Majutte (°1874).

La dometo estas priskribita en 1882 fare de Emile Verhaeren[2] kaj laste en la romano Ontmaskerd de Pieter Aspe[3].

En la 1970-aj jaroj la dometo iĝis butiko de antikvaĵoj, en 1977 restoracio kaj ekde 2016 kaftrinkejo. Post tio, ĝi estis privata loĝejo dum preskaŭ 20 jaroj[4].

En 2016, ĉi tiu dometo estis remalfermita al la publiko post kiam la familio Gadeyne-Beernaert aĉetis ĝin por starigi trinkejon kie ankaŭ eblas manĝi lokajn produktojn (ekzemple slufferkoeken, kompareblaj al pankukoj, aŭ Kokketeute, loka biero) kaj samtempe viziti la dometon kiu nuntempe funkcias kiel eta historia muzeo.

Pinta turista loko[redakti | redakti fonton]

La fiŝkaptista domo Majutte troviĝas inter la 10 plej pintaj lokoj de Belgio.

Ĝi eble estas la plej malnova fiŝkaptista domo en Belgio. Temas pri tre malalta konstruaĵo. La interna korto siatempe funkciis kiel preĝloko por la fiŝkaptistaj virinoj. Nuntempe (ekde 2016) ĝi funkcias kiel muzeo-kafejo kun elmontrado de dekoj da lokaj objektoj. La muzeo estas senpaga kun konsumado. Ĝi estas ankaŭ kafejo, diskuttrinkejo, ekspozicio, kunveno kaj akceptejo kun ciferecaj elektoj por grupoj. Tipaj specialaĵoj: Blankenberga biero De Kokketeute, likvoro Stientje Kervel, Slufferkoeken kaj Majutte Trutte.

La strando ĉe Blankenberge ĉirkaŭ 1895
La strando ĉe Blankenberge ĉirkaŭ 1895

En la enirejo troviĝas parola klarigilo pri la pasinteco de la dometo en deko da lingvoj (angla, araba, franca, germana, hispana, itala, japana, nederlanda,...). Sur la tabloj en la loĝĉambro videblas malnovaj nomoj de fiŝkaptistoj kaj diraĵoj en la loka dialekto. La muzeo estas senpage alirebla kondiĉe ke oni konsumas ion. La gastiganto disponigas tabulkomputilon sur la tabloj kiu donas prezentadon pri la historio de la dometo kaj la fiŝa industrio en Blankenberge en 4 lingvoj (de, en, fr, nl).

La dometo ofertas ankaŭ multajn amuzajn agadojn; plurlingvan informcelan fotoĉasadon aŭ por la infanoj la serĉludo pri 14 fuĝintaj musoj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Huisje van Majutte ricevis la kulturpremion de la urbo Blankenberge.

La dometo de Majutte estas gajninto (2021) de la premio Tripadvisor Travelers' Choice.

Ĝi viciĝas en la 10% plej bonaj turismaj vidindaĵoj tutmonde.

Huisje van Majutte havas 1000 recenzojn en Google kun maksimuma poento de 9,4.

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas (parta) traduko de la artikolo Uzetje van Majutte en la okcidentflandra Vikipedio, sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite/Samkondiĉe. Vidu la redaktan historion ĉi tie.

  1. (nl) Beschermd monument Visserswoning Majutte sinds 12-08-1980: protektita monumento ekde 1980 pro sia historia kaj socikultura valoroj.
  2. (nl) Visserswoning Majutte, Heredaĵa objekto ekde 2014.
  3. (nl) Astrid Janssen, 'Wie geluk heeft Majutte te vinden, laat het nooit meer uit zijn hart’, la 20-an de aprilo 2017
  4. (nl) Het Huisje van Majutte Arkivigite je 2021-01-19 per la retarkivo Wayback Machine, De Kust.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Retejo de la fiŝkaptista dometo Majutte: www.majutte.be

Filmetoj pri la fiŝkaptista dometo.