Belgaj provincoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Belgio ekde la jaro 1993 estas federala ŝtato, kiu konsistas el tri Regionoj kaj tri (lingvaj) Komunumoj.

La Regionoj estas dividitaj en dek provincoj. La 1-an de januaro 1995 la provinco Brabanto estis dividita en tri partojn: Flandra Brabanto, Valona Brabanto kaj la ĉefurba regiono de 19 komunumoj, la Brusela Ĉefurba Regiono. Tiel la nombro de provincoj pliiĝis de 9 al 10. Estras la provincojn guberniestro (de la registaro nomumita). La ĉiutaga estrado de la provinco estas plenumita de "deputitoj" (ĉiu laŭ sia propra respondeco kiel medio, edukado, ekonomio,...) kiuj estas proponitaj de la elektitaj membroj de la provinca konsilantaro.

  1. Antverpeno (Antwerpen)
  2. Limburgo (Limburg)
  3. Orienta Flandrio (Oost-Vlaanderen)
  4. Flandra Brabanto (Vlaams-Brabant)
  5. Okcidenta Flandrio (West-Vlaanderen)
  1. Valona Brabanto (Brabant wallon)
  2. Henegovio (Hainaut)
  3. Lieĝo (Liège)
  4. Luksemburgo (Luxembourg)
  5. Namuro (Namur)