Germain Pirlot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Germain Pirlot
Germain pirlot.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 18-an de marto 1943 (1943-03-18) (75-jara)
Ŝtataneco Belgio
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto
v  d  r
Information icon.svg

Germain PIRLOT (naskita la  18-an de marto 1943(nun 1943-03-18) en Sart-Custinne (Ardenoj, Belgio)) estas belga esperantisto, trejnisto de karateo[1] kaj plej konata kiel la inventisto de la vorto euro por la komuna valuto de la Eŭropa Unio [2][3][4]. Li estis profesoro de la franca lingvo kaj historio en mezgrada lernejo kaj altlernejo. Pirlot dum multaj jaroj kolektis kaj regule publikigis informojn pri simpati-esprimoj de politikistoj pri Esperanto. Li ankaŭ organizis varbadon por Esperanto ĉe anoj de la Eŭropa Parlamento.

Inter 1980 kaj 1987 li estis kronikisto pri Esperanto por la belga ĵurnalo La Dernière Heure (La Lasta Horo), kiu en monata ritmo aperigis 96 kronikojn liajn.

De 1977 al 1992 Pirlot kolektis kaj publikigis informojn pri oficialaj Esperanto-kursoj ĉe universitatoj, publikigitaj en pluraj lingvoj. Versioj de Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo aperis ankaŭ en la franca (1982), la korea (1984), la nederlanda (1985), la pola (1986) kaj la ĉina (1981,1987,1989).

Li estas ano de Akademio Internacia de la Sciencoj ekde ties fondo en1983.

Li fondis la Premion Pirlot, kiu finance subtenas sciencajn verkojn en Esperanto.

Vivresumo[redakti | redakti fonton]

Germain Pirlot komencis sian karieon en Dinant kiel instruisto en mezgrada lernejo (Athénée Royal Adolphe Sax).

Inter 1961-1963 kiel profesoro en la pedagogia altlernejo deVirton (École Normale Moyenne).

Inter 1963-1964 li instruis en Bertrix (la franca kaj historio) kaj en Gedinne (la latina kaj franca lingvoj).

Ekde 1966 ĝis 1997 li instruis laŭ individua sistemo la francan kaj historion kaj dum deko da jaroj ankaŭ la latinan en la franca sekcio de la liceo ĉe la sanzorgeja lernejo (marpreventorio en De Haan, ĉe la belga marbordo) kie estis ĉefe zorgitaj junuloj kun diversaj patologioj, sed ĉefe astmo, ekzemo, mukoviskozeco kaj lastatempo ankaŭ trodikiĝo.

EURO-mono[redakti | redakti fonton]

Pli detala artikolo -> Eŭro

En letero de la 4-a de aŭgusto 1995, propono al la Prezidanto de la Eŭropa komisiono, s-ro Jacques Santer, doni la nomon « eŭro » al la nova eŭropa mono. Nome de la Prezidanto J.Santer, la ĝenerala sekretario de la Eŭropa Komisiono dankis pro tiu sugesto (let. de la 18.09.1995, ref. SG/95/D/86446). Tiu nomo estis oficiale adoptita dum la Eŭropa Ĉefkunveno, kiu okazis en decembro 1995 en Madrido. Laŭ s-ro Jean-Jacques Schul, prezidanto de Promeuro (Asocio de la civitanoj por la promocio de la eŭropa mono) ne estus farita tia sugesto antaŭ 04.08.1995 (retinformo de la 28-a de januaro 2002).

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Germain Pirlot eklernis Esperanton en 1970 pere de koresponda kurso. Ekde 1972 iaj kontaktoj kun belgaj Esperanto-medioj, sed plej ofte agado okazas ekster la landa Esperanto-strukturo, kelkfoje kun aktivuloj, kiuj pli malpli kunlaboras laŭ siaj eblecoj.

Esperanto en instruaj medioj (1970-aj jaroj)[redakti | redakti fonton]

En la 1970-aj jaroj li agadis en medioj de instruistoj. Kiel membro de AEI (Eŭropa Asocio de la Instruistoj - Association Européenne Des Enseignants - AEDE) kaj de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj dank'al Patro Busse, AEI-anoj kaj lernejestro en Hannut, Belgio, Esperanto iĝis laborlingvo apud la franca la germana kaj la nederlanda dum ĉiujara Eŭropa Semajno; tio okazis en Hannut kaj en Freiburg (Germanio). Sed tio finfine fiaskis pro sektema konduto de kelgaj "samideanoj", kiuj senĉese tedegis la aliajn partoprenantojn por esperantigi ilin !

Post preskaŭ atentema dujara kontakto kun estro de eŭropa centro en Bruselo, S-ro Goovaerts, instruisto pri fremdlingvoj, eblis aperigi Esperanto-version de la bulteno "Eŭropa Dokumentaro". Poste la eldonon transprenis "Eŭropa Klubo" en Paderborn, Germanio.

Laŭ peto de S-ro Kech, ataŝeo ĉe la belga franclingva Ministerio pri Edukado kaj eŭropa prezidanto de EAI - post rifuzo de la tiama ĝenerala sekretario de ILEI - estis starigita tradukreto pere de Esperanto, kun kunlaboro de Eo-kolegoj el kelkaj landoj, i.a. el Germanio, Grekio kaj Italio.

Pro peto de ILEI kunlabori kun EAI, estis oganizata tritaga laborkunveno en Parizo kun 4 reprezentantoj de EAI kaj 4 de ILEI (James Fairbank, Francio; Grahame Leon-Smith , Britio; Claude Piron, Svislando; Germain Pirlot, Belgio). Malgraŭ kontentigaj rezultoj, la tiama ILEI-estraro aldonis nepran kondiĉon : ke Esperanto estu LA ununura laborlingvo por ĉiuj rilatoj inter la du organizoj. Konkludo, la tuto fiaskis !

Gazetara rebat-inform-servo (1980-86)[redakti | redakti fonton]

Post timema reago de Eo-respondeculoj al sugesto plikonigi Esperanton en tagĵurnaloj, denove estis persona agado por informi gazetojn pri konkretaj aplikadoj de Esperanto. Pro pozitivaj reagoj kaj publikigitaj leteroj, kelkaj esperantistoj proponis sin por iel kunlabori kaj estis starigita gazetara inform-reto por la franclingva gazetaro de Belgio. Sekve informoj kaj leteroj pri Esperanto multiĝis.

Rezultoj :

  • rekta intervjuo ĉe radio : RTBF (franclingva radio, Bruselo);
  • rekta intervjuo ĉe televido : RTL (franclingva televido, Luksemburgo);
  • telefona alvoko de ĉefredaktisto por prizorgi 50-linian kaj monatan kronikon pri Esperanto en la tagĵurnalo "La Dernière Heure" (eld. 120.000 ekz.). Tio okazis ekde januaro 1980 ĝis decembro 1987 [sume 96 kronikoj].

Afrika kunagado (1981-1988)[redakti | redakti fonton]

Kunagado kun S-o Hans Bakker en lia rimarkinda agado en Afriko. Al legantoj de la afrikaj revuoj franclingvaj "Bingo" kaj "Jeune Afrique", kiuj petis korespondantojn el aliaj kotinentoj estis sendita letero (ĉ. 20 monate), kiu atentigis pri la eblecoj de Esperanto por eksterlandaj, eksterkulturaj rilatoj, kaj kun propono sekvi senpage 10-lecionan korespond-kurson. Al tiu letero estis aldonita paĝo de pozitivaj opinioj pri Esperanto de afrikaj ambasadoroj ĉe UNo en Nov-Jorko. Sen forgesi aldonon de la unua leciono de la proponita kurso; la ekzercoj devis esti senditaj al s-ro Hans Bakker, kiu resendis ilin kun laŭnecesaj korektoj kaj kun la sekvanta leciono.

Tio estis farita ekde decembro 1981 ĝis decembro 1988, kiam Hans Bakker petis ĉesigon, ĉar tio postulis pli kaj pli da tempo kaj intertempe kelkaj “lernantoj” komencis mem instrui Esperanton al samlandanoj kaj starigi Esperanto-movadon en sia lando.

Eŭropa agado (90-aj jaroj)[redakti | redakti fonton]

Inform-kampanjo ĉe la eŭropaj parlamentanoj (1995-2002) En marto 1995, post sugesto rifuzita de Eo-respondeculoj, lanĉo de inform-kampanjo ĉe la eŭropaj parlamentanoj (EP-anoj) por klopodi atentigi ilin pri la eblecoj de Esperanto por plifaciligi rilatojn inter eŭropaj civitanoj. Neniam la celo estis proponi ke Esperanto estu (la) lingvo uzota en eŭropaj instancoj, kaj neniam la celo estis konvinki ilin, nur informi plej eble objektive pri nunaj eblecoj de la lingvo. La leteroj estis senditaj individue al la privata adreso de la EP-ano, laŭ adresaro menciita en dokumento de la eŭropaj instancoj en Bruselo.

Feliĉe aktivuloj el aliaj eŭropaj landoj [tiam la Eŭropa Unio enhavis 12 landojn] ekkunlaboris; iom post iom pozitive reagis EP-anoj, kiuj konsentis eniri la liston, kiu estis sendita al ĉiuj EP-anoj post ĝisdatigo.

La situacio en decembro 1998, antaŭ eŭropa balotado, estis jena : el 626 EP-anoj 131 (aŭ 20,9%) el ĉiuj landoj kaj el ĉiuj politikaj grupoj, opiniis ke Esperanto povus iel helpi por plifaciligi kaj plirapidigi la dialogon en Eŭropa Unio, en reciproka respekto de la lingvo, de la kulturo, de la digneco de ĉiuj, apud la aliaj lingvoj. La agado devis esti relanĉita post la balotado. La lasta listo listo, en marto 2002 (antaŭ alia eŭropa balotado) enhavis 94 EP-anojn (15%).

Akademio Internacia de la Sciencoj kaj SUS[redakti | redakti fonton]

Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) : aniĝo en 1983 - ASci. Bac. sc. hum. - dv AdAIS SMdAIS

AdAIS : adjunkto de AIS - SMdAIS : subtena membro

Sanmarineca Universitata Sesio (SUS)[redakti | redakti fonton]

Partopreno en la 4-a scienca konferenco SUS (Sanmarineca Universitata Sesio) en 1987 dum kiu li ricevis la titolon Baccalaureatus scientiarum humanarum honoris causa.

Premio Pirlot[redakti | redakti fonton]

Li fondis la Premion Pirlot, kiu finance subtenas sciencajn verkojn en Esperanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Rigardo al Neŭtrala Moresnet - Coup d'oeil sur Moresnet Neutre, 1816-1919, memeldono, Oostende, 1987, 30 p.
  • Rigardo al Neŭtrala Moresnet - Blick auf Neutral-Moresnet, 1816-1919, germana teskto prizorgita de Hildegard Zacharias, memeldono, Oostende, 1990, 30 p.

Kompilado de sciigoj pri Esperanto-kursoj oficiale organizataj en universitatoj kaj altinstitutoj kun pli malpli regula ĝisdatigo.

  • Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, januaro 1981, 10 p.
  • Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, januaro 1982, 14 p.
  • Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, decembro 1983, 17 p.
  • Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, decembro 1984, 21 p.
  • Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, junio 1986, 23 p.
  • Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, junio 1988, 33 p.
  • Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, junio 1990, 24 p.
  • Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, junio 1992, 14 p.
  • Situation officielle de l'enseignement de l'espéranto dans le monde, memeldono, Oostende, janvier 1982, 14 p.
  • Situation officielle de l'enseignement de l'espéranto dans le monde, Documents sur l'Espéranto 11 F, Rotterdam 1982, 24 p., ISSN 0165-2621.
  • La oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, Esperanto-Dokumentoj 20 E, Rotterdam 1985, 32 p., ISSN 0165-2524.

En postaj jaroj nur aperis reta kompilado : en nov. 2002, febr. 2004, jan. 2006, jan. 2008, jan. 2010, jan. 2012, jan. 2012.

  • Officiële situatie van het onderwijs van Esperanto in de wereld, Sonorilo, Wilrijk, 1985, 36 p..
  • Kiel diskonigi vian asocion, traduko de Germain Pirlot el la franca originalo "Comment faire connaitre votre association" (Crédit Mutuel, 1984), eld. Universala Esperanto-Asocio (Konsilaroj por Aktivuloj), 1991, 24 p.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto : Ekde 1980 trejnisto ĉe "Budo Karate Oostende" (1-a dan).
  2. (franca, angla, germana, nederlanda) Pauline Landa, Ces Belges qui ont fait l’€urope (Ĉi tiuj belgoj kiuj kreis Eŭropon), Muzeo de la nacia banko de Belgio.
  3. (franca) Fabrice Grosfilley, Le mot du jour : "Euro", rtbf.be, la 22-an de junio 2015.
  4. Germain Pirlot “Uitvinder” van de euro, De Zeewacht, la 16-a de februaro 2007, p. 18.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]