Konferenco de Kairo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kairo Konferenco)
Ĉiang Kai-ŝek, Franklin Roosevelt kaj Winston Churchill en la konferenco, la 25an de novembro 1943.

La Konferenco de Kairo (nomita ankaŭ "SEXTANT") okazis en la egipta ĉefurbo Kairo de la 22a al la 26a de novembro 1943. En tiu oni difinis la aliancan sintenon kontraǔ Japanio dum la Dua Mondmilito kaj oni faris decidojn pri la estonteco de Azio en la postmilito. Al tiu kunsido alvenis la prezidento Franklin Roosevelt de la konto de Usono, la ĉefministro Winston Churchill de la konto de Unuiĝinta Reĝlando, kaj Ĉiang Kai-ŝek de la konto de la Respubliko Ĉinio.

La «Deklaro de Kairo» estis subskribita la 27an de novembro 1943 kaj publikigita per elsendo pere de la radio la 1an de decembro, markante la intencon de la Aliancanoj pluigi la disvastigon de la milita forto ĝis la senkondiĉa kapitulaco de Japanio. La tri ĉefaj klaǔzoj de la Deklaro estis la jenaj:

  • «Oni senigos Japanion el ĉiuj insuloj en la Pacifiko kiujn ĝi okupis aǔ konfiskis ekde la komenco de la Unua Mondmilito en 1914».
  • «Oni redonos al la Respubliko Ĉinio ĉiujn teritoriojn kiujn Japanio forprenis al ĉinoj, kiel Manĉurio, Tajvano kaj la insuloj Penghuoj».
  • «Koreio iĝos sendependa kaj libera».

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]