Charles de Broqueville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Charles de Broqueville
M 37 4 Charles de Brocqueville.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 4-an de decembro 1860 (1860-12-04)
Morto 5-an de septembro 1940 (1940-09-05) (79-jara)
en Bruselo
Ŝtataneco Belgio
Profesio politikisto, diplomato
Lingvoj franca lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Charles Marie Pierre Albert, Grafo de Broqueville (prononce [brokVIL], 4a de Decembro 1860 – 5a de Septembro 1940) estis la 20a Ĉefministro de Belgio, kaj li servis ekzemple dum la malfacilaj jaroj de la Unua Mondmilito, fakte inter 1911 kaj 1918. Li estis estro de la Katolika Partio. Kiam evidentiĝis, ke Germanio intencis invadi Belgion, li malsamopiniis, kun la reĝo Alberto la 1-a, ĉar tiu deziris meti la belgan armeon antaŭ la limo kun Germanio, dum Broqueville fakte distribuis ĝin tra la tuta lando, por ne "provoki" Germanion.

La germana invado de 1914 devigis la registaron de De Broqueville iri al ekzilo al Le Havre. De Broqueville malsamopiniis kun la reĝo defendante neŭtralecon kaj tiele malhelpante plenan aliancon kun la Aliancanoj.

Tiu opozicio kontraŭ la reĝo draste malfortigis la povon de De Broqueville inter la kabinetanoj. Tiele, li rezignis kiel Ministro pri Eksterlandaj Aferoj en Januaro 1918 kaj kiel Ĉefministro en Majo kiam li perdis la subtenon de sia propra partio.

De Broqueville estis ankaŭ ministro en variaj departementoj:

  • Ministro de Fervojoj kaj Poŝto, Telegrafo kaj Telefono 1910-1912
  • Ministro de Milito 1912-1917
  • Ministro de Eksterlandaj Aferoj 1917
  • Ministro de Rekonstruado 1917-1918
  • Ministro de Internaj Aferoj 1918-1919
  • Ministro de Nacia Defendo 1926-1930

Poste, Charles de Broqueville iĝis Ĉefministro por la dua fojo, kaj servis el la 22a de Oktobro 1932 ĝis la 20a de Novembro 1934.