Paul Vanden Boeynants

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paul Vanden Boeynants

Paul VANDEN BOEYNANTS (naskiĝis la 22-an de majo 1919 en Forest, mortis la 9-an de januaro 2001 en Aalst) estis belga entreprenisto kaj dekstra kristandemokrata politikisto. Li estis ĉefministro de Belgio de marto 1966 ĝis junio de 1968. Dua regotempo estis ankaŭ de oktobro 1978 ĝis aprilo de 1979.